Difference between revisions 4330261 and 4330266 on eowiki

'''Esperantalioj''' estas belartaj aŭ metiartaj kreaĵoj en (aŭ videblaj de) publikaj terenoj aŭ en publikaj institucioj starigitaj por esperantistoj, [[Esperanto]]-organizaĵoj, -eventoj, -kreaĵoj, laŭ siaj destinoj nemoveblaj (statuoj, monumentoj, reliefoj, memortabuloj, konstruaĵ-ornamaĵoj, tomb-monumentoj, ornam-pavimoj, informtekstoj faritaj el konstantaj materialoj, k. s..
Ne apartenas al esperantalioj geografiaj objektoj kun Esperant-rilataj nomoj, t.e. la Esperant-rilataj toponimoj (stratoj, pontoj, montoj, fontoj, k.s. ), sed kompreneble ekzistas tie starigitaj, ilian nomon signantaj esperantalioj.<ref>La kreinto de la vorto estis Árpád Rátkai dr., kiu estas hungara esperantisto en urbo [[Szeged]]. Inspiris lin la hungara vorto "murália".La esprimo muralio estas pli ol [[Zamenhof/Esperanto-Objekto]].</ref>

==Esperantalioj en Hungario==
En la tekstoj de esperantalioj plej ofte nenio aludas al la Esperanto-rilato, kelkfoje eĉ en la kazo de Zamenhof- kaj Kalocsay-esperantalioj starigitaj de esperantistoj, do ni enlistigis la esperantaliojn malatentante la surskribon.
Tabelo montras en la laboro de Rátkai, ke por kiu persono en kiu jaro oni la unuan fojon starigis memoraĵon (escepte tombon), kaj litero "E" montras, ke en kiu jaro oni starigis tian memoraĵon, kiu aludas ankaŭ al la Esperanto-agado de la persono.<ref>[http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu| La tabelo estas videbla kaj legebla dulingve, hungare kaj esperante.]</ref> Esperantistoj malfrue, nur en la okdekaj jaroj rimarkis la signifon de tiaj memoraŝoj, sed ankoraŭ ne sufiĉe, tial ekzemple el la teksto de Bárczi Géza oni ne povas ekscii lian meriton en la historio de la Internacia Lingvo.
La jaro de la starigo de pluraj memoroj estas nekonataj, tial mankas el la listo la memoraĵoj de Galyasi Miklós, Mihalik József, Robicsek Pál, Vándor Sándor kaj Zachár Géza.
El la tomboj ni nur tiujn enlistigis, kiuj havas ankaŭ alian esperantalion, aŭ la tombmonumento mem estas nekutima (ekz. estas en templo, kreis ĝin skulptartisto). Tiel Rátkai klopodis eviti la absurdan ampleksigon de la listo.
En Esperanto-movado komence registris nur la memorojn ligitajn al Zamenhof kaj esperanto sub la nomo ZEO ([[Zamenhof/Esperanto-Objekto]]). Nia listo ampleksas ĉiujn Eistojn eĉ idistojn (kiuj kutime estis eksesperantistoj aŭ eksidistoj), ekzemple [[Gábor Bálint]], kiu estis la unua hungara esperantisto kaj la unua hungara idisto. La terminon esperantisto ni konceptas sendepende de la lingvonivelo, ja verŝajne [[Zamenhof]], [[Baghy]] kaj [[Kalocsay]] indigniĝus pleje pro eksludo pro la lingvonivelo ne sufiĉe alta.

==Referencoj/notoj==
{{referencoj}}

==Fontoj==

==Vidu ankaŭ==
:[[Zamenhof-Esperanto-Objekto]]
:[[Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj]]
:[[Esperanto-kulturo]]

==Eksteraj ligiloj==

[[hu:Eszperantáliák]]
[[Kategorio:Esperantalioj]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]