Difference between revisions 13387 and 13823 on eowikibooksFrantišek Omelka Kopirajton pri la verkoj de František Omelka posedas lia filino Věra Kramářová, tř. Spojenců 714, 765 02 Otrokovice, tel. 571 143 112, [email protected] =Kaptitoj de la Glacirokoj= Ĉapitro 1 ==La Patrujo bilancas== :"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Italia! Paris Soir!" :La voĉo de gazet-vendisto eĉ superis la bruon de la Roma strato. Aŭtomobiloj trumpetis, tramoj tintis, ŝarĝaŭtomobiloj peze ruliĝis, hufoferoj de ĉevaloj sonoris sur la malmola pavimo, surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie, ol se ili persekutus forkurantan ŝteliston - sed la vigla knabo malatentis ĉion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn ĵurnalojn kaj lia penetra voĉo denove venkis la surdigan inundon de la voĉoj: :"Izvestija! Moskevská Pravda! Times! Evening Standard! Popolo d'Itatia! Paris Soir!" :Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandiĝis la nombro de la ĵurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro da moneroj sur lia pladeto. :"Ĉu vi havas ankaŭ Petit Parisien?" demandis viro proksimume tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la saĝa vendisto divenis laŭ la akcento, ke antaŭ li staras Franco. :"Ne, sinjoro," li respondis france. "Petit Parisien mi intertempe ne havas. Sed mi certigas vin, ke en Paris Soir vi trovos ĉion. Ankaŭ tion, kion vi sensukcese serĉus en Petit Parisien." :La viro ridetis. Li prenis Paris Soir kaj donis al la vendisto bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la aĉetita ĵurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la aĉetanto svingis per la mano kaj malrapide forpaŝis. :"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al vi agrablan legadon - vi ekvidos, ke la Paris Soir vin ne trompos". Kaj ĉar dume la loko ĉirkaŭ lia veturilo denove iomete malpleniĝis, li komencis ankoraŭ pli atakeme: "Izvestija! Moskevská Pravda! Times....!" :La viro, kiu aĉetis francan ĵurnalon, iris al la parko. Li ridetis. Ĉio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala ĉielo. Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Aŭtomobiloj, tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankaŭ tiu gazetisto kaj Paris Soir. :Paris Soir.. Estas vero, li ofte havis okazon legi francan ĵurnalon. Sed tiuj ĵurnaloj havis ĉiam malnovan daton de antaŭ semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankoraŭ pli. Tiu ĉi Paris Soir estas tute freŝa, ankoraŭ hieraŭ ĝi estis en Parizo. :En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis ĉi tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj maljunaj homoj. Kelkaj legis libron aŭ gazeton, aliaj rigardis arbojn kaj arbetaĵojn kaj silentis. :La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj politikaj, kultura rubriko, sporto. . . . Kiom mirinda estas ĉio! Li sidas en la parko, li legas ĵurnalon, li aŭskultas la kanton de la birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus ĝeni lin. Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retiriĝo. Ja eĉ neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo. :La leganto ridetis. Vere, nur nun homo fariĝas denove -homo. :"El la societo." Anonco pri edziĝfesto, naskiĝo de filo, morto de iu maljuna sinjoro, avanco, gratulo al ora edziĝfesto. . . . Nur kelkaj mallongaj jaroj, kaj kiom da penetraj ŝanĝoj! :Kaj ĉi tie "Juĝa halo". Tio estas certe denove tiuj ĉiutagaj okazintaĵoj de etaj homoj: ŝtelita kokino, elrabita loĝejo vagabondeco, almozpetado, sed ne, ĉi tie estas io alia, io pli grava. Jam tiu surskribo! :La viro ĉesis rideti. Ĝis tiu ĉi momento li pli multe ĝurigardis la francan tekston ol perceptis ĝian enhavon. Sed li jam koncentriĝis kaj legis: :"P a t r u j o b i l a n c a s ! :En la proceso kontraŭ tiuj, kiuj kondukis Francujon en la jaro 1940 al la rando de la pereo, eksidis hodiaŭ sur la benko de la akuzatoj meĥanikisto Jean Daumal. Forta viro en la aĝo de kvindek jaroj kun klaraj okuloj kaj griziĝantaj haroj li kondutas entute nature kaj trankvile. Iam kondutas tiamaniere homoj senkulpaj. Sed pli ofte ruzegaj friponoj, kiuj volas per sia trankvilo konfuzi la juĝistaron. :Jean Daumal estis antaŭ la milito gvidanto de la laborejo en iu armila fabrikejo proksime de Parizo. Li estis sperta fakano se ni povas juĝi el liaj kelkaj patentoj por perfektigo kaj plirapidigo de fabrikado de pafiloj. :Antaŭ la eksplodo de la milito Jean Daumal sendis al la aviadministerio sian novan proponon por fabriki specialajn aŭtomat-pafilojn por aeroplanoj. Lia propono estis trastudita, rifuzita kaj resendita. Per tio la tuta afero ŝajne estis finita. :Kiam oni komencis je la dua fronto, anglo-amerikanaj armeoj kaptis en Normandujo nedifektitajn germanajn aeroplanojn. Militaferaj fakanoj trastudis ilin kaj ĉiuj estis mirigitaj de la unika konstruo de la ferdekaj aŭtomatpafiloj. Post fino de la milito estis trovitaj en unu aviadil-fabrikejo en Germanujo planoj por fabrikado de tiuj ĉi efikaj armiloj. La planoj estis fotografe multkopiitaj. Subskribo de la eltrovinto estis tute legebla - Jean Daumal. :La akuzo kulpigas Jean Daumal pri perfido de la patrujo. La afero estas tute klara: ofendita eltrovinto serĉis novajn vojojn. Kaj li trovis la plej malbonan. :Estas memkompreneble, ke Jean Daumal defendas sin. Tion ja faras ĉiuj kunlaborintoj kaj perfiduloj. Je la demando, kion li povos diri pri sia eltrovaĵo, li respondis: :"La planojn mi forbruligis." :"Kiam?" :"La tagon antaŭ la alveno de la Germanoj". :"Kial vi ilin forbruligis?" :"Por ke ili ne falu en la manojn de la Germanoj." :"Kaj kial vi tion faris tiom malfrue?" :"Neniu povis atendi, ke la Germanoj venos tiom baldaŭ." :"Nu, tio estas vero. . ." konsentas juĝisto. Sed tuj li demandis denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kaŝis? Vi ja povis ilin ie enterigi." :"Neniun kaŝejon mi opiniis sufiĉe sekura," klarigas la akuzato. "Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis rifuzitaj de la ministerio." :"Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron." :"Sinjoro prezidanto, mi protestas kontraŭ tia agado!" :"Mi scias. . . . ," prezidanto de la juĝistaro svingas per la mano. :"Viaspecaj homoj ĝenerale volas protesti. Neniun ili perfidis, neniun ili malutilis, pri nenio ili scias - eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus - kiel la eltrovinto - detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontraŭstaras al ĉiuj aksiomoj de la sana racio. Ĉu vi povas tion klarigi?" :"Jes." :"Kiamaniere?" :"Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn." :"Kaj ĉu ne per tio, ke vi ilin bruligus, ĉu ne per tio vi ĝin ja malutilus?" :"Ne. Mi konis la tutan procedon parkere." :"Ĉu. . . Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Ĉu vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?" :"Ne." :"Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?" :"Ne. Efektive-" :Ĉi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraĝigis::"Daŭrigu, mi petas! Efektive -?" :"Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas." :"Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas." :"Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto, inĝeniero Marcel Payen." :"Kia estis lia nomo?" :"Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero-" :"La juĝistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj," interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto de via faro jam ne vivas. Ĉu vi povas diri al ni, kio okazis al li?" :"Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita." :"De kiu?" :"De la germanaj aviadistoj." :"Kiu diris tion al vi?" :"Mi mem tion vidis." :La prezidanto demandis la protokolistojn, ĉu ili ĉion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni daŭrigos morgaŭ. :La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankoraŭ kelkaj personoj, daŭros ĉirkaŭ ok tagojn. :Ni ne volas antaŭkuri la okazantaĵojn, sed ĉio atestas pri tio, ke Daumal vere perfidis la patrujon. Ni ne dubas, ke la juĝistaro ankaŭ en tiu ĉi kazo progresos kun ĉiu necesa severeco. Pro tia perfido de la patrujo ekzistas nur unu speco de puno - la puno de morto. Nur per ekzempla malmoleco ni atingos tion, ke la katastrofo el la jaro 1940, kiam la "kvina kolono" kaŭzis kapitulacon de Francujo, neniam ripetiĝu. :Liberigita patrujo antaŭmetas siajn fakturojn. Kaj estas la tasko de niaj juĝistaroj, klopodi ke tiuj ĉi fakturoj estu pagataj ĝis la lasta cendo."- :Tuj ĉe la unuaj linioj malaperis la senzorga rideto de sur la vizaĝo de la leganta viro. Kaj kiam li finlegis li suprensaltis, la ĉifitan ĵurnalon li ŝovis en la poŝon kaj komencis maltrankvile marŝi tra la parko. Sur lia frunto troviĝis akraj sulkoj. De sur liaj lipoj deglitis duonlaŭtaj vortoj: :"Tio ne estas ebla! Tio ja ne estas ebla!" :Maljunaj homoj, sidantaj sur benketoj, kun intereso observis lian konduton. Ili ne komprenis, kio okazis ĉe tiu juna viro, kiu venis tien antaŭ momento kun ridetanta vizaĝo. :Ili eĉ ne povis tion kompreni. Ili ja ne sciis, ke antaŭ ili promenas - Marcel Payen. Ĉapitro 2 ==La atestanto== :"TIO ne estas ebla!" ripetis denove kaj denove Marcel Payen. "Jean Daumal, modelo de la neprofitema patrioto - kaj perfidulo de la patrujo! Kiom malhonorige, humilige, ofende!" :La rememoroj pri la malfeliĉa jaro 1940 en li dolore reviviĝis. . . . :Estis sufoka somera antaŭvespero. Payen kaj Daumal sidis en la oficejo. En tiu momento ili ne volonte parolis. La sciigoj el la batalkampoj pikis per sia krudeco. Malvenko de Francujo ŝajnis neevitebla. :"Oni lasis nin hejme kiel gravajn por industrio," interrompis la silenton Daumal. "Sed kredu, Payen, centoble pli volonte mi estus sur la fronto." :"Mi komprenas vin, Daumal. Sed ni devas kredi, ke ankoraŭ ne estas la fino." :"Mi scias. Sed ĉu estis necese, ke ni falu tiom profunden? Jam de Munĥeno ni falegas en la abismon. Ni falegas kaj kuntiras ankaŭ aliajn. Rememoru nur pri Ĉeĥoslovakujo! Kiel konfide ĝi rigardis nin - kaj kiel ni ĝin trompis! Ĉu estas eble, ke honesta Franco ne ruĝiĝu pro honto?" :Payen levis la ŝultrojn. Estis pli bone ne pensi, ne rememori. En tiu momento eksonoris telefono. Daumal levis la aŭdilon. Estis aŭdeblaj kelkaj raŭkaj vortoj. :"Kion vi diras. . . ?" Daumal ne povis kredi. "Kvindek kilometrojn antaŭ Parizo? Tio ja estas - allo! allo!" :Li vokis vane. La voĉo en la telefono silentis. :Payen demande rigardis sian pli maljunan kunulon. :"Ĉio estas finita," diris Daumal. "La Germanoj rapidegas al Parizo. Niaj armeoj estas frakasitaj." :Mortiga silento denove inundis la oficejon. :"Ni devas tre rapidi, por ke ni povu forkuri," rimarkis Payen. :"Mi iros eĉ ne unu paŝon!" eksplodis Daumal. :"Kaj viaj planoj?" :"Mi forbruligos ilin!" :"Daumal. . . !" :"Mi konas ilin parkere, estu senzorga! Se la patrujo ankoraŭ iam bezonos ilin, facile mi ĉion skribos." :Flamoj avide englutis la valorajn paperojn. Daumal restis senmova, malgraŭ tio, ke li ĵetis en la fajron laboron de multaj senfinaj noktoj. :"Nun ili venu. La forkuro egale neniel helpos nin." :Sed la duan tagon matene, kiam la tondrado de la kanonoj alproksimiĝis, ambaŭ viroj kuniĝis kun la forkurantaj popolamasoj. Ĉu ne povas okazi miraklo kaj la fronto ekhaltos? Ĉu ne estus eble organizi ie en la sudo novajn formaciojn kaj denove efike ekbatali? La vojo, laŭ kiu ili forkuris, estis la vojo de la morto. Aŭtomobiloj kaj veturiloj rapidegis antaŭen en egoista, senrespekta vetveturo. Patrinoj veturigis en kaleŝetoj kusenojn kaj vivrimedojn; malgrandajn infanojn ili havis sur la dorso aŭ en la manoj. La plej malgrandaj infanoj ploris. Ankaŭ maljunuloj larmis. Certe ankaŭ pro sia propra mizero, sed ĉefe, ĉefe pro la mizero de Francujo. :Daumal kun Payen iris ioman tempon kune, sed post nelonge ili estis disigitaj. Payen restis kelkajn dekojn da metroj malantaŭe kaj malgraŭ siaj klopodoj ne povis atingi sian kunulon. :El la konfuzo sur la strato fariĝis tuta ĥaoso, kiam en la malproksimo ektondris kelkaj aviadil-motoroj. :"Ĉu niaj?" :"Ne! Boŝoj!" :Boŝoj! Boŝoj! Boŝoj! :Timego kaj teruro. Iu oficiro antaŭe klopodis regi la malesperantajn popolamasojn. :"Liberigu la vojon! En la fosaĵojn, sur la kampojn! Al la tero!" :Kelkaj disciplinitaj unuopuloj obeis. Sed la aro ruliĝis antaŭen kun la okuloj pligrandigitaj, kun la gorĝoj premitaj, kun unu vorto sur sekaj lipoj: :Boŝoj! :Oni diris pri ili, ke ili mortpafis ankaŭ la civilajn personojn. Eble tio estis nur mensogo. Eble ili mem faris tian propagandon, por ke la moralo de la malamika lando estu ruinigita. Estas ja leĝoj. Ne nur tiuj internaciaj, de ĉiuj rekonataj kaj por ĉiuj devigaj, sed ankaŭ tiuj aliaj, ne skribitaj - la leĝoj de humaneco.:Ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-. . . . ! :Novaj kaj novaj dozoj. Mallongaj kaj pli longaj. Kaj ankaŭ plenaj. Germanaj aeroplanoj flugis preskaŭ super la kapoj de la forkurantoj. Dekoj da mortintoj kaj vunditoj falis sur la teron. :Kelkaj manovroj en la aero kaj - nova flugatako! Ankoraŭ pli profunda, ankoraŭ pli efika. :Ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-. . . . ! :Post ĉiu dozo la popolamaso leviĝis kaj en blinda teruro kuregis pluen. Kelkaj ĵetis sin en la fosaĵojn, aliaj kuris sur la kampojn, kiel eble plej malproksimen de la ŝoseo. Tie ili premis sin al la humo, enboris siajn kapojn en la argilon kaj per kunigitaj manoj ŝirmis al si la vertojn. :Sed tio neniel helpis. Jam venis denove la germanaj aeroplanoj kaj la aviadistoj klopodis neniigi ĉion, kio povus humanecon eĉ nur rememorigi. :Kien oni povis ĵeti sian rigardon, tie kuŝis mortintoj kaj vunditoj: sur la ŝoŝeo, en la fosaĵoj, sur la kampoj. :Ĉe la lasta atakondo Daumal rigardis returne. Li volis scii, kio okazis al Payen. Tiu el malproksimo svingis la manon, donante signon, ke ĉio estas en ordo. En tiu momento krakis germana aŭtomat-pafilo. Payen renversiĝis. Dum la falo li kontraŭfrapis per la kapo akson de la kaleŝo, kiun li ĵus preterpaŝis. Li restis kuŝanta sur la loko senkonscia. :La aviadiloj apenaŭ malaperis en la malproksimo, kiam la terurigitaj homoj amasiĝis denove sur la ŝoseo. Oni daŭrigis la forkuregon. Ankoraŭ pli rapide, pli sovaĝe, pli egoiste, pli malespere. :Daumal returnis sin kontraŭ la torenton de la homoj. Li volis rigardi, kio estas al Payen. Forkurantoj malrespekte kaj malamege tuŝegis lin, sed Daumal malatentis tion. :Subite li aŭdis akran krion: :"Allo - vi tie! Turnu vin!" :Sur la rando de la ŝoseo rajdis oficiro. Unu el tiuj, kiuj provis savi kio estis ankoraŭ savebla. :"Mi ne povas! Tie falis mia amiko!" :"Tiun prizorgos ambulancgrupo! Returne!" :"Mi devas lin vidi!" :"Kaj per via kulpo estos piedpremataj dudek novaj viktimoj! Returne!" :Daumal eksplodis. :"Mi ne povas!" :La oficiro, kiu ĝis tiu momento estis ruĝa de ekscito, subite paliĝis. Ĝi estas ja nehoma, nenatura, kaj tamen li povis fari nenion alian: li elujigis pistolon kaj ekkriis: :"Returne - alie mi pafos!" :Daumal faris grandajn okulojn. Ĉu eble? Franco kontraŭ Franco? :Sed li rapide ekkomprenis. Kion signifas unuopulo por oficiro, kiu klopodas savi la popolamasojn? :Cetere, eĉ se Daumal ne komprenus tion, por Payen li jam nenion povus fari. La vicoj de forkurantoj kuntiriĝis tiamaniere, ke ne estis eble progresi kontraŭ ilia lavango eĉ unu paŝon. :Payen kompreneble ne sciis, kion lia amiko volis fari por lia savo. Ĝis la krepusko li kuŝis senmove sur la vojeto apud la ŝoseo, kien lin lokis savgrupo, kiu opiniis lin mortinta viktimo de la flugatako. Efektive li tute ne estis trafita per la kuglo. Lia piedo hazarde glitis je la disko de la dika drato, kiu falis el iu veturilo. Falante li forte frapegis sin sur la kapon. :Kiam li malfermis la okulojn, kelkajn momentojn li ne povis rekonsciiĝi. La amasoj de forkurintoj jam malaperis kaj la Germanoj ankoraŭ ne venis. La regiono fariĝis dum mallonga tempo nenies tereno. :Payen leviĝis. La kapo doloris, sed pli multe turmentis soifo. :Li ĉirkaŭrigardis. :Sur la maldekstra flanko de la ŝoseo estis malgranda civila flugejo. Li direktis siajn paŝojn tien. :Akvon li baldaŭ trovis, sed de homoj restis neniu postsigno. Sur la flugejo kuŝis kelkaj aeroplanoj, neniigitaj per bombardado. En la magazeno li vidis benzinbarelojn, kiujn oni jam ne povis forveturigi dum la neorganizebla evakuo. :Payen momenton pripensis. Kion fari? Ĉu li sekvu la forkuriutojn? Aŭ ĉu li kaŝu sin ie kaj aperu nur post alveno de la malamiko? :En tiu momento li aŭdis bruon de aviadilmotoro. Ankoraŭ unu! La manoj de Payen minace pugniĝis. Ke li havu ĉi tie kontraŭaviadilan aŭtomatpafilon, por ke li povu repagi la Germanojn pro ilia barbareco kontraŭ la malpli fortaj kaj senhelpaj! :Sed - kion tio signifas? La aeroplano ĉirkaŭflugas super la flugejo, ĝi glitas al la tero, ĝi alteriĝas. Payen saltas en ejon. Se la Germanoj forlasos la aviadilon nur dum kelkaj momentoj, Payen scias, kion li devas fari. :Kia estis lia surprizo, kiam el la aeroplano elsaltis du - anglaj aviadistoj! :Payen ne povis kredi al siaj okuloj. :Li forlasis la kaŝejon kaj kuris renkonten al la soldatoj. Unu celdirektis al li pafilon kaj ekkriis: :"Haltu! Manojn supren!" :"Mi estas Franco," respondis Payen angle. "Via amiko." :Malgraŭ tio la aviadistoj ne fidis al li. Estis ja tiom da Francoj, pri kiuj oni ne povis diri, ke ili estas amikoj de la Angloj! :Nur kiam li mallonge rakontis al ili pri siaj okazintaĵoj, ili fariĝis pli komunikemaj. Ilia aeroplano estis sendita el Anglujo por ia esplora tasko en Francujon. Post plenumo de la tasko ĝi flugis reen. Dum la transflugo de la fronto ĝi estis atakita per pafado kaj unu kuglo traboris la benzinujon. :Antaŭ ol ili rimarkis tion kaj povis ŝtopi la malgrandan truon, la benzino plejparte elfluis. Ili estis devigitaj alteriĝi. :"Se ni ne havigos al ni benzinon," diris la piloto, "la aviadilo estos perdita." :"Estu trankvilaj," diris Payen. "Ĉi tie estas sufiĉe da benzino." :Per komunaj fortoj ili alrulis grandan barelon da valora fluido al la aeroplano. Meĥanikisto preparis fekseblan tubon kaj kontaktigis ĉerpan pumpilon. :"Kia estas la situacio sur la fronto?" demandis Payen. Li sciis la respondon jam antaŭe, sed li tamen devis demandi. Espero estas la lasta, kio homon forlasas. :"Katastrofa," diris piloto. :La tri viroj rigardis sin senvorte. La ĉerpa pumpilo mallaŭte zumis. La horizonto sur la norda parto estis ruĝa. Sude minacis teruriga mallumo. :"Ĉu vi opinias, ke Francujo estos venkita?" :"Ni vidis la germanan inundon kaj neimageblan teruron sur la ŝoseo. Tuta Francujo forkuras. Kien? Armeo estas malorganizita. La Maginot- linion, la fieron de via strategio, la Germanoj evitis. Mi tre bedaŭras devi tion diri al vi, sed niaj sentoj ne povas ŝanĝi la realon: Francujo jam estas venkita. Post kelkaj tagoj, eble post kelkaj horoj, ĝi kapitulacos." :Payen silentis. Tio ja estis super la fortoj de viro, kiu amas sian patrujon. :"Ni faris eraron," provis lin konsoli la meĥanikisto, "ni Angloj kaj ankaŭ vi Francoj. Ni suferas pro tio, ke ni ne sufiĉe taksis nian malamikon. Nu, ni bezonis. . . ian skuon. Ruiniĝo de Francujo estas la lasta batego. Ni rekonsciiĝis. Ni havas pruvon, ke temas pri ĉio. Ni rektiĝos. Ni ekbategos." :La pumpilo eksilentis. :La meĥanikisto rigardis la mezur-aparaton. :"Preta!" li diris. :Piloto donis al Payen la manon. :"Ni dankas vin, sinjoro. Kaj kio estos nun - pri vi?" :"Pri mi?" elspiris pene Payen. "Do... vi opinias, ke ĉi tie ĉio estas finita?" :"Tio estas tiom certa, kiom ke mi estas Anglo." :"Tiuokaze mi kompreneble... plej volus... flugi - kun vi." :Mallonga konsulto de la britaj aviadistoj. Estas ja vero, ke la tasko de esplor-aviadilo ne estas kolekti izolitajn, forlasitajn homojn. Sed eksterordinaraj cirkonstancoj povas influi ankaŭ severajn ordonojn. Kaj krom tio - tiu ĉi Franco eble savis por la brita aviado unu aeroplanon kaj tre valoran materialon pri situacioj sur batalkampoj, kelkajn filmojn kun dokumentaj fotografaĵoj. :Tiun saman vesperon Marcel Payen estis en Anglujo. Sekvis milit-odiseo tra norda Afriko en Azion. Kiam alproksimiĝis la fino de la milito, li estis kapitano en Sirio. Li malmobiliziĝis tie, ĉar li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis. Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton Jean Daumal restis sufiĉe da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankoraŭ el Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito! :Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis pro sia riĉa historio. :Kaj hodiaŭ. . . . . :Sciigo pri Daumal superŝutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj. Marcel Payen malrapide trankviliĝis. Li direktis la paŝojn al la hotelo, en kiu li loĝis. :"Lasu transporti miajn pakaĵojn sur la flugejon," li diris al la pordisto. :"Tre volonte, sinjoro Payen." :"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon." :"Ĉu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti ĉe ni ankoraŭ dek kvar tagojn." :"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon." La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas. Marcel Payen iris al la flugejo. Ĉu estos malfacile ricevi lokon en aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ĝin. Li devas ĝin ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide ĉe la franca juĝistaro. Laŭ Paris Soir oni povas juĝi, ke la proceso verŝajne daŭros ok tagojn. La ĵurnalo havis hieraŭan daton. La hodiaŭa tago estas la dua. Restas do ankoraŭ ses tagoj. :Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ĝia eldiro. Marcel Payen plirapidigis siajn paŝojn. Jam li estu sur la flugejo! Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan homon! Ĉapitro 3 ==Super la Alpoj== :KIAM Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En la flugstacio la vivo viglis. Vojaĝantoj alvenadis kaj foriradis, reciproke sin bonvenigis kaj adiaŭis. Oni parolis tie itale, angle, france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj krome. :Payen iris al la giĉeto, super kiu pendis granda, okulfrapa surskribo: Air France. :"Ĉu vi havas linion Romo-Parizo?" li demandis oficiston. :"Jes, sinjoro." :"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?" :"Jen la aeroplano. Ĉiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la deksepa." :"Mi petas unu flugbileton." :"Por kiu tago?" :"Por hodiaŭ." :"Ĉiuj sidlokoj estas rezervitaj." :"Do, por morgaŭ." :"Mi bedaŭras, sinjoro, sed ĉiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin tagoj. Hodiaŭ estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi bileton por dato ĝis la dudekdua de Novembro." :"Neeble! Mi devas flugi jam hodiaŭ. Temas pri grava afero." :"Mi tre bedaŭras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari por vi." La vizaĝo de Payen malheliĝis. Li komprenis, ke ĉiu vojaĝanto havas pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton. Sed ĉu oni povus fari escepton! Ĉu li ne povus persvadi iun? :"Ĉu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?" :"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo." :Ĝi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos ĉion. Kaj eble oni povos aranĝi la aferon tiel, ke la pakaĵoj, kiuj ne estas tre gravaj, restos ĉi tie. :La Direktoro havis viziton de iu angla generalo. :"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la generalo. Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, ĉu li povus jam hodiaŭ flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon. Ambaŭ ekridetis. :"Vi havas feliĉon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo. . . " :"Gibson," prezentis sin la anglo. :"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaŭa flugo. En la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, ĉar lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino. Novan vojaĝanton - jam estas duono antaŭ la dekdua - ni en tiuj malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata." :"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!" :"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin ĉar vi savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas. . . . kiam homo havas filinon. . . . " :Ankoraŭ feliĉe estis, ke Payen ĉe malmobilizo ricevis de sia regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en ĉiuj landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe okupus kelkajn tagojn. :Antaŭ la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo Amiot. Ĉiuj vojaĝantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj Generalo Gibson kun la edzino. Post kiam ili sidigis sin, la piloto rigardis horloĝon. Ankoraŭ kelkajn minutojn. :Fine aperis oficisto el la flugoficejo. Li donis signon kaj la kvar motoroj ektondris. Kiam la aviadilo flugis alten la vojaĝantoj rigardis malsupren. Ili vidis ravan panoramon de tuta Romo. Ĉiu elserĉis konatajn historiajn lokojn kaj adiaŭis al ili. Oni flugis laŭlonge de la marbordo. Maldekstre brilis la Tirhena marebenaĵo, dekstre troviĝis la Apeninoj. :Sendube post unuhora flugo, kiam ili estos sataj de la bela panoramo, komenciĝos en la aeroplano vigla konversacio. La kajuto por vojaĝantoj estis tiel bone izolita, ke la motoroj ne faris surdigan bruon, kiel en aliaj tipoj de aviadilo. :Marcel Payen ekobservis la ceterajn vojaĝantojn. Krom Generalo Gibson, lia edzino kaj stevardino,* estis tie tri usonaj soldatoj kaj tri civiluloj. Antaŭ li sidis nederlanda vendisto, kiu jam diris, ke lia nomo estas Bakker. :"Mi amas la aeroplanojn," li ĵus diris al siaj najbaroj, "sed samtempe mi timas ilin." :"Kial, sinjoro Bakker?" demandis la stevardino, ridetante. :"Tiu rapideco; ĉu vi scias, ke tio estas fabeleca," respondis la Nederlandano vigle. "Imagu al vi la jenon: tagmeze en Romo, vespere en Parizo. La duan tagon en Amsterdam. Poste Praha, Beograd, Kahira, Kalkuto, Batavio, Tokio, San Francisco, New York! Kie restas la kompatinda Jules Verne kun sia Vojaĝo ĉirkaŭ la mondon en 80 tagoj? Sed kiam mi pensas, ke mi povus falegi de tiu alteco, brrr!" :"Ne timigu nin," haltigis la torenton de liaj timigaj vortoj la stevardino. "Cetere, vi devus tiaokaze pensi pri malfeliĉo ĉtufoje, kiam vi eniras vagonaron." :"Jes, ankaŭ tion mi faras," li kapjesis fervore. "Pro tio mi ĉiam sidas apud la pordo." :"Por ke vi povu elsalti, ĉu?" ridis soldato, kaj gaje tuŝegis lin. :"Jes. Elsalto estas la sola afero, pri kiu mi ĉiam kalkulas." :"Ĉu ankaŭ en aeroplano?" :"Kompreneble. Kaj mi diru al vi: se mi ne ricevas lokon apud la pordo, mi ne flugas. Tion mi faris jam kelkfoje." :Li efektive sidis ĉe la pordo. :"Kaj kion pri paraŝuto?" incitis la soldato. :"Tion mi havas preparita," diris Bakker kaj leviĝis por ke oni vidu, ke li vere havas paraŝuton fiksitan al la korpo. :La vojaĝantoj ridis, sed la vizaĝo de du aŭ tri ombretiĝis. La stevardino rimarkis tion. :"Vi provas timigi nin, sinjoro Bakker," ŝi interdiris. "Ni preferas aŭskulti pri viaj vojaĝoj." :"Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze. "Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis. Li estis unu el tiuj globtrotuloj, al kiuj la mondo ŝajnas tro malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme ĉie. Li vidis kaj travivis multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj cirkonstancoj en diversaj landoj. :Payen nur duone aŭskultis. Jen kaj jen li elpoŝigis la Paris Soir kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia feliĉo, ke li aĉetis tiun ĵurnalon! Jam hodiaŭ vespere li elserĉos la defendanton de Daumal kaj klarigos al li ĉion. :Ili alproksimiĝis al Svisujo. :"Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin kontraŭ malvarmeto." :En la malproksimo staris alpa montegaro kontraŭ la firmamento kiel murego. :"Je kia alto ni troviĝas fraŭlino?" demandis Bakker. :"Je dumil kvincent metroj, sinjoro," ŝi respondis senhezite. "Post nelonge ni atingos kvarmil kvincent." :Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis kaŝitaj de densa kovraĵo de nebulo. :La aeroplano flugis ĉiam pli alten. :"Domaĝe," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte levis la ŝultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankoraŭ disiĝi." :Ili ne disiĝis. Tute male. Ili leviĝis alten kaj ĉirkaŭis la aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, antaŭen aŭ malantaŭen; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo. :"Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano. :"Kaj jam komencis eĉ neĝi!" kapjesis ĉagrene la komercisto. "Ke ni ne travivu neĝoblovegon!" :"La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la stevardino. :"Ĉi tiu neĝbloveto verŝajne havas nur lokan karakteron, kaj certe ne daŭros longe ĝis ni havos ĝin malantaŭ ni." :Por forigi la enuon ŝi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de 300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaĝoj. . . . :"Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker. :La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto kaj radiotelegrafisto. :"Kvarmil metrojn. Kaj ni ĉiam flugas pli alten." :"Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum ŝi plialtiris sian vojaĝmantelon. :Dum kelka tempo ili flugis senparole. Nur la muziko mallaŭte sonis en la regula muĝado de la motoroj. :"En tia nebulo mi flugis jam dufoje," komencis denove la Nederlandano, "kaj ambaŭfoje mi diris al mi, ke neniam plu..." :Li ne finparolis. :La aeroplano forte ŝanceliĝis kaj la vojaĝantoj estis elĵetitaj el siaj lokoj, kiel dum kunpuŝiĝo de vagonaro. La kajuto pleniĝis per doloraj kaj teruraj ekkrioj. La nederlanda komercisto malfermis la, pordon kaj elsaltis. Sed neniu atentis lin. :Nova puŝego, ankoraŭ pli granda skuo, kvazaŭ iu de malsupre frapegis per grandega martelo, kaj la aeroplano restis senmova. . . . : Ĉapitro 4 ==La akcidento== :KELKAJN sekundojn regis en la kajuto silento. Neniu moviĝis. Ĉiuj aspektis, kvazaŭ ili atendas ankoraŭ unu, la lastan frapegon. :Sinjorino Gibson rekonsciiĝis la unua. Ŝi tuŝis per la mano siajn vizaĝon kaj harojn, rigardis la manplatojn kaj kiam ŝi konstatis, ke nenio estas sanga, rektigis siajn membrojn. Tio ne estis facila. Ĉe la puŝego ŝi tuŝegis la manojn kaj piedojn; kofro batis ŝin forte sur la dorson kaj per la kapo ŝi frapis la plafonon de la malalta kajuto. :Rigardo al la ceteraj vojaĝantoj konvinkis ŝin, ke ŝia sufero estis evidente la plej negrava. Interne de la aeroplano oni povis vidi bildon de absoluta ruiniĝo. La homoj, ĵetitaj el siaj sidlokoj, kuŝis sur la seĝoj kaj sur la planko en la plej diversaj pozicioj. :Kaj jam estis aŭdeblaj la unuaj ĝemoj de la vunditoj. :Sinjorino Gibson rigardis tra la fenestro de la kajuto. Kie ili troviĝas? Kio okazis al ili? La duonblanka, malsimpatia grizo donis neniun respondon. Tra la malfermita pordeto blovis en la kajuton penetre malvarma vento, kiu ĵetis internen aron da neĝeroj. :Ŝi sukcesis atingi la pordon kaj fermis ĝin. :En tiu momento levis sin de la planko ankaŭ la stevardino. Ŝia ĉiam ridetanta vizaĝo estis kuntirita per doloraj sulketoj. :"Kio okazis al vi, fraŭlino?" Sinjorino Gibson klinis sin al ŝi. :"Mi ne scias, S-ino Gibson," diris la brava knabino, venkante la doloron en ŝia tuta korpo. "Mi esperas, ke estas nenio grava, nur ekfrapo. Sed kiel fartas la ceteraj?" :Generalo Gibson jam sidis. Poŝtukon, ruĝan je sango, li tenis al la nazo. :"Kio estas al vi, Roberto?" ektimis lia edzino. :"Nur bateto ĉe la nazo. . . eksangis. Ne atentu pri mi, zorgu pri la ceteraj." :Li estis soldato per korpo kaj animo. Kial teruri la virinojn per la sciigo, ke lia nazosto estas rompita? :La takso pri la akcidento estis timiga. Sen pli gravaj vundoj restis nur kvar personoj: S-ino Gibson, la stevardino, la radiotelegrafisto kaj Marcel Payen. Tiu lasta ja kuŝis senkonscia duonhoron, ĉar li puŝegis per la frunto kontraŭ metalan apogilon, sed alie li ne estis vundita. Ĉiuj ceteraj estis vunditaj. Kelkaj ŝirvundoj sur la vizaĝoj kaj sur la kapoj, tri rompitaj aŭ manoj aŭ piedoj. Unu vojaĝanto plendis pri doloro en la ŝultra osto. Plejmulte suferis sendube la piloto. Liaj premitaj lipoj ne ellasis eĉ la plej etan ĝemon, sed oni bone konstatis, kiom li suferas. Li verŝajne havis gravan internan vundon, ĉar ĉe la puŝego li estis ĵetita sur la gvidilon de la aeroplano. :Sinjorino Gibson kaj la stevardino kaj la du sanaj viroj havis multe da laboro ĝis kiam ili prizorgis ĉiujn vunditojn. :Nur poste ili komencis interesiĝi pri la ĉirkaŭaĵo. Marcel Payen malfermis la pordeton de la kajuto. Denove penetris internen frostiga ventblovo. :"Malvarmege!" kunfrapis la dentojn la vojaĝanto kun la rompita piedo. Payen rapide fermis. La virinoj kovris la vunditon per du kovriloj. :"Ĉu vi vidis ion?" demandis la generalo al Payen. :"Nur neĝon kaj nebulon." :"Jen bela situacio. Ni estas kiel pereintoj ĉe la norda poluso." :Eble ankoraŭ pli malbone, pensis Payen. :"Sed kio okazis al S-ro Bakker?" rimarkigis la stevardino. "Pli estis konvinkita, ke pri tiuj pordo kaj paraŝuto li nur fanfaronis, sed jen. . . . " :"Ni esperu, ke li savis sin," diris konsole S-ino Gibson. La ceteraj silentis. Ĉiu havis proprajn dolorojn, ili estis dankaj al la oferema virino pro tio, ke ŝi klopodis konsoli ilin. Sed ili kredis, ke la nederlanda komercisto pereis en la ventego. :"Kaj nun," diris post kelkaj momentoj la radiotelegrafisto, "ni provu, kion ni povos fari. Mi trarigardu la Ĉirkaŭaĵon de la aeroplano por konstati, ĉu ni povos orienti nin. Poste mi esploros la elsendaparaton. Se ĝi estos en ordo mi komunikos, kio okazis. ĉu vi bonvolos akompani min, S-ro Payen?" :"Kompreneble!" :"Ankaŭ mi iros," proponis sin la stevardino. :"Vi devas resti kun la vunditoj, fraŭlino,"diris Payen. "Oni bezonos vin ĉi tie senĉese." :La du viroj bone vestis sin kaj eliris en la furiozantan ventegon. Ekstere ili falis en la neĝon ĝis la zono. Ili ŝanreliĝis kiam la vento blovegis kontraŭ ilin. Akraj neĝeroj pikis ilian vizaĝon kaj blindigis ilin. :"Ĉu vi vidas ion?" kriis la radiotelegrafisto al Payen, kiu ĉirkaŭiris la aeroplanon kaj staris ĉe la kontraŭa flanko. :"Nebulon kaj neĝon! Ne dek paŝojn for oni povas vidi!" Ili kunvenis antaŭ la aviadilo. :"Per ĝi ni ne plu flugos," diris Bernier. "La helicoj estas frakasitaj, la malsupraĵo rompita kaj la flugiloj derompitaj." :"Ni iru esplori la terenon," diris Payen, "alie ni frostiĝos ĉi tie." :Ili faris ĉirkaŭ tridek paŝojn. :"Ĉu vi rimarkas ion strangan?" ekkriis Payen en la ventegon. :"Sub la neĝo estas glata glacio!" :"Tio signifas, ke ni troviĝas sur la glaciroko!" :"Ni povas esti feliĉaj, ke neĝas. La neĝo almenaŭ mildigis nian kunpuŝiĝon. Alie la aeroplano estus tute frakasita." :"Kaj ni kun ĝi!" :Post kelkaj paŝoj ili haltis. Ili rerigardis. La aeroplano malaperis en blanka maro. :"Ni reiru," decidis Payen. "En tia neĝventego nenio estas videbla." :"Kaj ni facile povus ien falegi. La tereno abrupte deklivas." Ili reiris laŭ siaj postsignoj al la aeroplano. Subite ili haltis kaj rigardis unu la alian. :"Ĉu vi aŭdis?" demandis Payen. :"Jes, aŭskultu!" :Ili aŭskultis. Denove ili aŭdis malfortan vokadon, kiu venis de la direkto de la aeroplano. :"Helpon!" :"Ni rapidu! Io okazis tie!" :Ili klopodis iri tra la altaj neĝblovaĵoj kiel eble plej rapide. Fine ili atingis la celon. Payen malfermis la pordeton kaj ambaŭ rapidÉ englitis internen. :"Kio okazis?" ili demandis kvazaŭ per unu buŝo. :Ambaŭ virinoj kaj ankaŭ la pacientoj rigardis ilin kun surprizo. :"Kial?" nekomprene diris S-ino Gibson. :"Kiu vokis ĉi tie pri helpo?" :"Neniu." :"Dum la tempo, kiam vi forestis, neniu eĉ ĝemetis," komunikis la stevardino. "Ĉu vi aŭdis ion?" :"Jes, iu dufoje vokis helpon." :"En la aeroplano vokis neniu," diris S-ino Gibson. "Do tio povas esti nur. .. " :"S-ro Bakker!" ekkomprenis Payen. "Ni aŭdis la alvokon tre klare." :Ili denove eliris en la neĝventegon. Momenton ili aŭskultis. :"Heeelpooon!" aŭdiĝis denove. Nun jam pli mallaŭte, pli longe, pli malespere. :Ili sekvis la direkton de la voĉo. De tempo al tempo ili haltis kaj aŭskultis. La vokado ne ĉesis. :Fine ili trovis lin. Li kuŝis en neĝblovaĵo, en kiun li penetris ĝis la kolo. La manoj plektiĝis malantaŭ la dorso. Li tiregis per ili, ŝiris, movegis sin, sed sensukcese. Li jam estis preskaŭ blua pro la malvarmo. Liaj malfermegitaj okuloj estis elokventaj atestantoj de la terurego, kiun li travivis. :Nur en la aeroplano li plerte rekonsciiĝis. :". . . ĉiam mi diris al mi, ke mi neniam denove flugos super nebulitan montaron," li daŭrigis sian nefinparolitan frazon. "Sed nun mi volas tion ĵuri!" :"Do, kio okazis al vi, S-ro Bakker?" demandis la stevardino. :"Mi kredis, ke ni estas sufiĉe altaj. Mi saltis. Mi volis delasi la paraŝuton, kaj en tiu momento mi konstatis, ke mi kuŝis en la neĝo. Bele, dorsflanke, enborite ĝis la ŝultroj, manojn sub la dorso kaj plektitajn kun la ŝnuregoj. Mi ŝiris per la tuta korpo, mi eniĝis ĉiam pli profunden, la neĝo jam atingis mian mentonon, kaj tiam mi komencis vokadi. Por diri la veron, mi ne esperis, ke iu aŭdos min. Mi supozis, ke vi aŭ daŭrigis la flugon, aŭ estis ie frakasitaj." :"Nu, vi travivis pli ol sufiĉe," diris S-ino Gibson. "Kiel ankaŭ ni." :Payen kaj la radiisto donis raporton pri la rezulto de sia esploro. Ili decidis esplori la aparatojn, fiksi la geografian pozicion kaj provi elsendi. :"Pri ĉiu kulpas la mezurilo de alteco," diris mallante la piloto. "Ĝi trompis min je kvincent ĝis mil metroj. Ĝi montris kvarmil kvincent." :La radiisto kalkulis ion dum kelkaj momentoj ĉe la kompaso. Poste li iris al la piloto kaj diris: :"Laŭ mia kalkulo ni troviĝas sur la kvardeksesa grado norde kaj kvina rado oriente. Ĉu tio akordas kun via kombino?" :La piloto enpensiĝis. :"Laŭ la flugtempo ni devus esti jam pli malproksimen, Sed.... tiu nebulo kaj vento. .. estas ja vere malfacile fari precizajn konkludojn. Tio povas esti." :"Ĉu mi do elsendu tion?" :"Nenio alia restas al ni. Ni ja konvinkiĝis, ke ni jam ne povas fidi niajn aparatojn, sed kion alian ni povas fari?" :Dum la radiisto notis sur la paperon raporton por sia elsendo, generalo Gibson dismetis sur la sidlokon detalan landkarton de Svisujo. Ĉiuj, kiuj povis movi sin, ariĝis ĉirkaŭ lin. :"Do, kie ni troviĝas, sinjoro generalo?" :"Se S-ro Bernier bone taksis la situacion, ni estas sur iu glaciroko inter montoj Combin kaj Collon en la Penin-Alpoj." :Dume la radiisto jam klopodis kontaktiĝi kun la mondo. :"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" :"MAYDAY el aviadilo F-AKCS!" :"Mi petas, estu silentaj!" S-ino Gibson admonis la aron ĉirkaŭ sia edzo. "Oni jam elsendas!" :Radiisto Berniers aŭskultis. Post nelonge aŭdiĝis mallaŭte: :"F-AKCS, flugejo en Berno!" :"F-AKCS, flugejo en Berno!" :"Oni aŭdis nin !" kriis entuziasme Bakker. "Ni venkis, ĉar . . . " :Suprenlevita fingro de S-ino Gibson ĉesigis pliajn esprimojn de entuziasmo. En profunda silento Berniers elsendis: :"MAYDAY! MAYDAY! MAYDAY! La aviadilo F-ACKS, kiu ekflugis je la dekdua horo en Romo por Parizo frakasiĝis je la dektria horo kvardek kvin minutoj en nebulo super la Alpoj. El la tuta nombro de dek du personoj, ok estas vunditaj. Aviadilo frakasita. Ni troviĝas sur glaciroko kovrita de dika neĝtavolo. Geografia pozicio proksimume kvardeksesa grado norda latitudo, kvina grado orienta longitudo. Mi komutas!" :Ĉiuj rigardis la ruĝan lumon, preskaŭ nespirante. :"ANSWERING! ROGER MAYDAY!" :Danke al Dio! Berno konfirmis, ke ili aŭdis la vokon pri helpo. :"Ankoraŭ ĉi tion!" S-ino Gibson donis al la radiisto papereton kun rapide skribita aldono: :"Provizoj de nutraĵoj por nur du tagoj!" :Kaj jam venis ankaŭ Payen kun plia sciigo. Li transdonis al Bernier kelkajn frazojn: "Sendu al redakcio de Paris Soir! Marcel Payen, atestanto en proceso pri Jean Daumal, revenas Parizon. Haltigu la proceson. Marcel Payen." :La radiisto vokis trian fojon. :"F-AKCS! Sendu al redakcio. . . ." :En tiu momento estingiĝis la ruĝa lumo en la sendaparato. Bernier eksilentis. :"Kial vi ne elsendas?" elspiras Payen. :La radiisto ne respondis. Momenton li esploris la aparaton. Poste li peze suprenlevis sin kaj per raŭka voĉo komunikis: :"Nia izoliĝo de la cetera mondo estas perfekta. Ĉiuj baterioj estas eluzitaj." :Payen devis ekpreni la apogilon, por ke li ne falu. Ĉapitro 5 ==Sur la glaciroko== :S-INO GIBSON agis kiel lerta kuracisto. Ŝi neniam supozis, ke ŝi uzos la spertojn, akiritajn dum la kelkaj unua-helpaj kursoj, en tiom eksterordinaraj cirkonstancoj. Ankaŭ la konoj, kiujn ŝi akiris kiel flegistino dum la milito, estis al ŝi tre utilaj. :Tutan nokton ŝi ne fermis la okulojn. La stevardino tre kompleze helpis ŝin. Ili ambaŭ havis la manojn plenaj de laboro. Jen ili devis ree purigi la vundojn, jen doni novan bandaĝon, jen denove kuiri teon. Ĉiuj vunditoj kondutis brave. Malgraŭ tio, ke ili suferis de netolereblaj doloroj, multaj bezonis kvietigajn injektojn, kaj ĉiuj fartus pli bone se ili povus komforte etendi siajn membrojn sur libera lito, sed ĉi tie ili estis devigataj kaŭri sur primitivaj kuŝejoj, kunmetitaj el sidtabuloj - tamen neniu eĉ plendetis. :Ambaŭ donis al la pacientoj ĉiun eblan flegon. Kun anĝela pacienco ili trairadis la malgrandan spacon inter la du vicoj de kuŝejoj. Al ĉio ili respondis kun afabla rideto kaj neniel montris, ke ankaŭ ili estas lacaj. :"Vi devas dormeti, S-ino Gibson," diris la stevardino je la matena krepusko, kiam ŝajnis, ke la malsanuloj jam iomete kvietiĝis. :"Vi tion bezonas pli, fraŭlino," ridetis la maljuna sinjorino. "En mia aĝo dormo jam ne estas tiom altvalora." :Kaj malgraŭ tio, ke la stevardino defendis sin, S-ino Gibson devigis ŝin iri dormi. Se oni povus nomi dormo la sidadon en malkomforta pozicio, kun la kapo plena de teruraj bildoj kaj maltrankviligaj sonĝoj. . . . :S-ino Gibson estis ne nur la kuracistino de la tuta ekspedicio, ŝi estis ankaŭ mastrumistino. Tuj antaŭ vespero ŝi detale kontrolis ĉiujn nutraĵojn en la aeroplano. Ili ja estis malesperige malmultaj; kelkaj panbuletoj, iom da salmo, pasteĉ-konservoj, ĉirkaŭ du kilogramoj da ĉokolado, sukero kaj teo. Oni neniel povis miri, ĉar neniu volis kunpreni provizon da nutraĵoj por tiom mallonbedaŭra flugo, precipe se por ĉiu paketo oni devis pagi altan pagon. Sed kiom ajn ŝi klopodis, ŝi ne povis fari alian konkludon ol tiun, kiun ŝi lasis elsendi en la eteron: provizojn da nutraĵoj por nur du tagoj. :Por du tagoj! Kaj poste. . .? :Denove kaj denove ŝi pripensis la tutan provizplanon. Sed ŝi apenaŭ konsoliĝis per la esperiga penso, ke al sanuloj estos eble iom rezigni pri porcioj, kiam ŝi denove konsteriĝis. Estas ja ĝuste, ke la sanaj estu pli modestaj; sed tion, kion ŝi tiamaniere gajnos, ŝi devos ja doni al la malsanaj! :Tio ĉi, espero kaj duboj, fido kaj malespero, interluktis nur interne. Ekstere S-ino Gibson estis nur kompleza, servema, preta helpi, afabla. Ŝi kovradis la malsanulojn, kiam ili tremis de malvarmo, ordigis al ili la kusenojn, konsoladis ilin per afablaj, patrinaj vortoj kaj kuraĝigaj ridetoj. :Tutan nokton tondris la sovaĝa ventego. Ĝi plenforte puŝegis la aviadilon, kiu krakis, ĝemis kaj tremegis. La neĝo, pelate je neimagebla rapido, frapegis la tegmenton de la aeroplano kaj gluiĝis sur la fenestroj de la kajuto. :Payen kun la radiisto kaj Bakker premiĝis en la pilotkajuto. Se S-ino Gibson bezonis ilin por iu malfacila tasko, ekzemple se estis necese turni malsanulon aliflanken, ili volonte helpis. Sed alie ili ne miksis sin en ŝian laboron. :Ili sidis senvorte kaj senmove rigardis en la densan mallumon. Eĉ Bakker, kiu alitempe estis tiom parolema, gaja kaj vivoplena, ne inklinis paroli. Li ne pensis pri la komerc-profitoj, kiujn li perdos, se li ne estos en Parizo. Li estis skuita pro la proksimo de la Morto, kies vizaĝon li posttagmeze de proksime rigardis kaj kiu, eble, ĉirkaŭiras la areton da malfeliĉuloj. :Marcel Payen ne povis rekonsciiĝi de la granda bato, kiun li ricevis dum la elsendo. Kiom malmulte mankis, por ke la sciigo por la redakcio de Paris Soir estu elsendata kaj transdonata! Kaj Daumal, lia fidela kunulo Daumal, povu esti savata! Li estus povinta senigi sin de la turmentaj imagoj kaj angoro, kiuj lin certe en la nunaj tagoj kaj noktoj obsedas. Kio ja konspiris kontraŭ li? Sed tamen eble ili estos savataj. Sed ĉu oni trovos ilin ĝustatempe? :Amaraj riproĉoj pikis lin. Kial li ne forsendis telegramon el Romo? Li havis sufiĉe da tempo. Sufiĉus nur kelkaj minutoj, dum li estis en la flughaveno. La oficisto certe volonte aranĝus la aferon. . . . Li ne povis antaŭvidi pereon. Cedate. Sed tio ne estis senkulpigo. Prudenta homo devas pensi pri ĉio; li devas antaŭvidi ankaŭ tion, kio ŝajnas neverŝajna. . . :"Sinjoro Payen," eltiris lin el la malĝojigaj pensoj la radiisto. "Ektagiĝas. Ĉu ni denove iru iom promeni en la ĉirkaŭaĵo?" :Ili tamen revenis post nur kelkaj paŝoj. La ventego furiozis ankoraŭ pli sovaĝe kaj pli ŝtorme ol hieraŭ. :Sekvis longa, senfine longa tago. La tuta konversacio turniĝis ĉirkaŭ unusola penso: ĉu oni sendos aviadilon por serĉi ilin! :"En ĉi tia vetero, certe ne," diris Generalo Gibson, ne suprenlevante la kapon de la landkarto, kiun li ankoraŭ kun intereso studis. "Ĝis la ventego ĉesos kaj la nebulo suprenleviĝos, ni ne povos esperi, ke oni povus trovi nin." :"Kiel longe tio povos daŭri?" Bakker demandis la radiiston. :"Unu, du aŭ plurajn tagojn." :"La duan, jam estos en ordo," provis rideti S-ino Gibson. "Ni esperu, ke la naturo faros al ni komplezon." :Ĉiu uzis la tempon laŭ sia povo. Iuj legis jam kelkajn fojojn la malnovajn sciigojn en ĵurnaloj, aliaj ludis kartojn, S-ro Bakker fine ĉesis esti melankolia kaj rakontis novajn historietojn. Generalo Gibson estis ĉiam klinita super la detala landkarto de Svislando kaj ion mezuris kaj kalkulis. :Payen kun la radiisto provis ankoraŭ kelkfoje trairi la ĉirkaŭan regionon, sed la ventego ĉiufoje repelis ilin. :La dua nokto en la aeroplano estis ankoraŭ pli malfacila, ol la unua. S-ino Gibson paliĝis, ŝiaj okuloj perdis sian brilon kaj ili kvazaŭ iomete enkapiĝis, sed la ridetoj, per kiuj ŝi kuracis pli efike ol per bandaĝoj, estis ĉiam la samaj; plenaj de kuraĝigo kaj kredo, ke ĉio finiĝos bone. :Matene la ventego subite ĉesis. La nebuloj suprenleviĝis kaj al la mirigitaj okuloj de la perditoj prezentis sin ĉarma, sed malkonsola panoramo. Kien ajn la okulo rigardis, ĉie troviĝis glacirokoj aŭ elstaris krutaĵoj de la montegoj. Nenie eĉ signo de la valoj kun dornetoj de la svisaj montanoj aŭ signo de vilaĝeto aŭ urbo. :La perditoj antaŭe konsolis sin, ke ili eble troviĝas sur unu el tiuj glacirokoj, kiuj jam proksimis de la valoj, ke ili ekvidos, eĉ se en malproksimo, homan loĝejon; ke sufiĉos doni nokte lumsignalon kaj ili estos savitaj. . . :Nenio tia. Nur ondeca maro de la montegaj pintoj kaj glacirokoj. Kelkaj ankoraŭ estis kaŝitaj de la nebulo kaj malpeze fluganta neĝo; aliaj jam brilis en la matena suno. Ĝi estis panoramo, kiu turiston ravus. La perditojn ĝi plenigis per teruro kaj malespero. :Marcel Payen kaj la radiisto, armitaj per ŝtalaj stangoj, fine eliris por rigardi la ĉirkaŭaĵon. :"S-ro Bernier, ĉu mi rajtas rigardi viajn mezuraparatojn?" vokis Generalo Gibson al la foriranta radiisto. :"Kompreneble, sinjoro Generalo." :Payen kaj Bernier supreniris sur neabrupta deklivo. Ili konstatis, ke la vojo estas libera ĝis tiu loko, kie eksuprenleviĝas la kruta, nuda kaj neatingebla pinto. :Tie ili haltis. Ili ĉirkaŭrigardis. Klifoj, glacirokoj, neĝo. Ili malsupreniris al la aeroplano. :"Ĉu vi vidis ion?" bonvenigis ilin la ceteraj. :"Nenion," diris Bernier. :"Ni nun rigardu malsupren. Eble tie. . . " diris Payen. :Kiam ili iris sur la deklivo malsupren, ilia perspektivo estis malebligita per la alta neĝblovaĵo. Preteririnte ĝin, ili ekkriis de mirego. Ili staris sur la rando de kruta rokmuro, kiu falis vertikale en la profundon de minimume dek kvin metroj. Malsupre ĝi ŝanĝiĝis en novan neabruptan deklivon, kiu subite kondukis maldekstren malantaŭ ankoraŭ unu rokmuron. :Kio troviĝis malantaŭ ĝi? :Certe ankoraŭ novaj krutaĵoj, deklivoj, ĝis tie en la malproksimo estas malsuprenira vojo en la valon. . . . :Ambaŭ viroj senparole rigardis sin. :Malantaŭ ili staris krutaj klifoj; antaŭ ili vertikala rokmuro. Estis certe, ke per propraj fortoj ili neniarn foriros de sur la glaciroko. :La pasaĝeroj akceptis la raporton de la du viroj kvazaŭ tute trankvile. :Neniu malkaŝis, kiom malgrandiĝis la flameto de espero en la koro. Sian tutan restantan fidon ili direktis al la blua firmamento. Nur de tie povas veni la savo. :Ili decidis, ke sanaj viroj alternos tage kaj vespere en patrolado. Se ili ekvidos tage aviadilon, ili elpafos kolorajn raketojn. En la mallumo ili bruligos benzinon, kiun ili tiucele lokis je sekura distanco de la aviadilo. :La tria tago pasis en febra streĉo. Ankoraŭ nenio. La ĉielo estis pura kaj silenta. La vento jam tute ĉesis. Ĉio estis bela, sed malĝojiga. Kiam vesperiĝis, la radiisto Bernier, kiu ĵus deĵoris, komunikis, ke al li ŝajnis, ke li aŭdas bruon de motoro. Kiu povis, kuris eksteren. Vere! Ili vidis nenion, sed tute klare distingis la regulan muĝadon de la motoroj. :Bernier pafis ruĝan raketon. Poste la duan, trian, kvaran, kvinan... :La muĝado malplifortiĝis, ĝis ĝi tute silentis. :La perditoj, palaj pro ekscitiĝo, preskaŭ ne spiris. Nur post momento Bakker diris: :"Domaĝe. Ĝi certe estis aeroplano serĉante nin." :"Mi ne samopinias," diris Generalo Gibson. :"Kial, sinjoro Generalo?" :"Ĉar.. " la generalo eksilentis. Nur poste li daŭrigis: "Mi ne intencis diri tion al vi. Sed cetere estas pli bone koni la realon, eĉ se ĝi estas kruda." :Ĉiuj streĉe rigardis lin. :"Mi konstatis, ke la kunpuŝiĝo difektis ankaŭ la aparatojn por mezuri geografian pozicion. Tio, kion elsendis S-ro Bernier, ege diferencas de la realo. Pro tio, oni ne serĉas nin ĉi tie." :"Kaj kie do ni troviĝas?" :"Minimume cent kilometrojn nordoriente de la loko, kiun ni komunikis al la Berna stacio!" Ĉapitro 6 ==La serĉo== :LA viro, deĵoranta en la Berna radiostacio sur la flugejo, havis multe da laboro, kiel ĉiam. Komunikoj el ĉiuj direktoj kruciĝis rapidege. :Subite li aŭdis la vokon MAYDAY. Ĉiuj sendstacioj eksilentis antaŭ la grava komuniko. :"MAYDAY el aviadilo F-AKCS. . . .!" :La radiisto rapide notis la raporton de Bernier. Poste dua komuniko, pri la nutraĵoj. Kaj aldono: "Sendu al redakcio. . . . " :Fino. :"Daŭrigu!" vokis la radiisto. "Ni aŭdis bone, daŭrigu!":Nenio aŭdiĝis. :"Flugejo en Berno!" Li ne volis cedi. "Elsendu konstante, ni atentigos ĉiujn staciojn!" :Li vokis vane. Li jam sciis, ke oni ne aŭdas lin, sed li tamen ne ĉesis. Nur kiam li estis certa, ke la kontakto estis tute rompita, li komunikis la sciigon al ĉiuj svisaj radiostacioj. Post horo sciis pri la frakasiĝo ankaŭ ĉirkaŭaj landoj: Francujo, Italujo, Aŭstrujo, Germanujo. La komuniko rapide disvastiĝis okcidenten kaj orienten, norden kaj suden, kaj vespere la deksepan de Novembro raportis preskaŭ ĉiuj eŭropaj sendstacioj: :"En la Alpoj frakasiĝis aeroplano de tipo Amiot F-AKCS dum flugo de Romo al Parizo. El la tuta nombro de dek du personoj, estas ok vunditaj. Pri savaj laboroj oni ankoraŭ ne povas komenci, ĉar en la Alpoj furiozas neĝventegoj." :La savajn laborojn oni ankoraŭ ne entreprenis, sed ili estis jam preparitaj. En Svisujo, Italujo, Francujo kaj Anglujo interkonsiliĝis pilotoj. Kaj ne nur pilotoj. Ankaŭ aviadsekcioj de la kuniĝintaj staboj konstruis planojn por savi la perditojn. En oficejo tio aspektis kiel antaŭ la komenco de ofensivo. Militaj fakanoj estis klinitaj super detalaj landkartoj de la Alpa montar-masivo; ili mezuris distancojn, notis altojn de la montoj kaj klopodis diveni, sur kiu glaciroko la tragedio povis okazi. :Al ĉiuj estis klare, ke la helpo devos veni plej eble rapide, se la viktimoj de la katastrofo ne devos perei de frosto, malsato kaj manko de kuraciloj. :Ĵurnaloj en okulfrapa aranĝo alportis la sciigon pri la malfeliĉo. Denove oni pridebatis la demandon, kiom danĝera estas vojaĝado en aeroplano. Al iuj skribistaĉoj, kiuj dum la tuta vivo eĉ ne proksimiĝis al aeroplano, ĉar ili sentis preskaŭ prahistorian teruron pri la bluetaj altoj, la alpa tragedio estis akvo por ilia muelilo. Ili memorigis ĉiujn grandajn katastrofojn, kiuj okazis en la historio de la aviado. Ili klopodis pruvi, ke la vojaĝado per la vagonaro estas multe pli sekura, kaj avertis kontraŭ uzado de la aeroplano. :Sed kontraŭ ili elsvarmis la armeo de la bravaj agloj. Ili estis tiuj, kiuj sentis sin kiel hejme en la aero, amikoj kaj sindonaj adorantoj de la aera sporto. Trankvile, sen vana kriado, ili arigis senfinajn vicojn de ciferoj, kiuj mem parolis. Ili citis per nefanfarona parolo la faktojn. Objektivaj legantoj konkludis, ke la nombro de viktimoj rilate al la nombro de faritaj flugoj estas neniel malpli bona ol ĉe aliaj transportiloj. :Estu kiel ajn, ĉi tiu polemiko vekis tiom grandan intereson pri la viktimoj en la Alpoj, ke el ĉiuj mondpartoj venis proponoj, kiel savi ilin. Ĉar ĉiuj artikoloj - egale, ĉu la skribintoj estis por la aviado aŭ kontraŭ ĝi - finiĝis per tiu sama konkludo: Sur la glaciroko en la Alpoj pereas dek du malfeliĉuloj. Savu ilin! :Ĝi sonis el ĉiuj landoj kiel petego kaj samtempe kiel severa ordono. Ĝi estis ankaŭ pruvo, ke la homaro ne lasis sin finbatiĝi de la kelkjara regado de mallumo. Ke homo restis homo malgraŭ ĉiuj teruraj scenoj en koncentrejoj, ke homo ne ĉesis ami la homon kaj ne perdis intereson pri la vivo de sia proksimulo malgraŭ sciigoj pri hekatomboj de mortintoj en gaskameroj, sur batalkampoj, en bombarditaj urboj, sur ekzekutejoj. Ĝi sonis kiel kanto, per kiu la homaro volis sonigi ĉiun sian ardan kredon, ke en la mondo estas ne nur kolero kaj malamo, seg ankaŭ la amo. :Ekheliĝis la dua tago kaj Svislando elsendis la saman komunikon: :"La neĝventego furiozas egalforte. Alpoj kaŝitaj de nebulo, la flugado neebla." :Des pli fervore oni daŭrigis la preparojn por savaj laboroj. Ĉu estos eble alteriĝi al la glaciroko? Kaj se ne, kiamaniere oni savos ilin? Oni malsuprenĵetu al ili nutraĵojn. Bone, sed kio poste? :Kaj jen oni sendis jenan proponon. Alveturigu el Anglujo la usonajn helikopterojn, tiujn aviadilojn de admirinda konstruo, kiuj povas alteriĝi kaj suprenleviĝi en kiu ajn loko, vertikale malsupren kaj vertikale supren, sen kiu ajn veturiga surfaco. Per tio oni savu perditojn, eĉ se ili estu tuj sub krutega montfaco! :Samtempe sin anoncis grandega legio de volontuloj el la vicoj de la svisaj montgrimpuloj, kunigitaj en Savsindikato de la svisaj alpistoj. Tiuj ĉi viroj ne inklinis multe paroli. Ĉiu esploris sian ekipaĵon - ŝnuregon, montgrimpajn botojn, stangojn, krampojn, hakileton dorsosakon - kaj rigardis la ĉielon. Kaj la vizaĝo malheliĝis, kiam li vidis la montegojn nebulitaj kaj poste reiris en la kabanon. Ili kuŝigis sin sur lignan liton tiaj, kiaj ili estis: vestitaj, kun botoj pretaj por en kiu ajn momento eliri al la frostaj pintoj. Dekoj da tiaj savgrupoj atendis en turistaj kabanoj en la Alpoj la komandon. :Fine heliĝis. :La Alpoj ektondris per muĝado de motoroj. Aviadiloj de la plej diversaj tipoj, aviadiloj svisaj, francaj, anglaj, usonaj kaj italaj flugis super la suda parto de la Alpoj kaj serĉis la perditojn. Ne ekzistis unu granda glaciroko en larĝa cirklo ĉirkaŭ la montoj Collon kaj Combin, kiu ne estis zorgeme esplorita. Ĉar la aviadistoj ĝuste supozis, ke la aeroplano estos superŝutita de neĝo kaj pro tio malmulte videbla, ili flugis en danĝera proksimo de la tero por ke ili nenion malatentu. Sed ĉiuj grupoj de la savaj aeroplanoj reflugis al siaj flugejoj kaj la pilotoj raportis per la mallonga parolo de aviadistoj: :Nenion! :Iiaj simile fartis ankaŭ la svisaj montgrimpuloj, kiuj faris verajn miraklojn de bravo. Ili malatentis tion, ke la freŝe falinta neĝo komencis rulfali en la abismojn en la formo de lavango, kiu povus ilin en ĉiu momento superŝuti. Ili silentis dum danĝera suprengrimpado, ili ne parolis dum malsuprenirado. Nur post reveno en la kabanon ili raportis al sia centro: :Ankoraŭ nenion! :Io sufoka penetris en la kabanojn, en kiuj sidis la pilotoj kaj observistoj. Ĝi penetris en la oficejojn, kie oni organizis novajn kaj ankoraŭ novajn flugojn. Ĝi ŝvebis interne de la muroj de la turistaj kabanoj. La perditoj komunikis, ke ili havas nutraĵojn por du tagoj. De ilia elsendo jam pasis la tria tago. :Kiom longe ankoraŭ....? :En ĉi tiun malbonan humoron ĵetis kelkajn sunradiojn la komuniko de la franca parto. Montanoj en alte situanta vilaĝo asertis, ke ili en tiu fatala tago aŭdis tre klare la krakon, kiu povis deveni nur de aviadil-frakasiĝo. :Oni alidirektis la ĉefan ondon de la serĉado okcidenten. Nu, kial ne la radiotelegrafisto el Amiot F-AKCS sciigis, ke li fiksis la geografian pozicion nur proksimume. :Sed la dudeka de Novembro proksimiĝis al la fino kaj raportoj de ĉiuj ekspedicioj sonis konsente: :Ĉiam ankoraŭ nenion! :Tiun saman vesperon vibris telefondratoj en ĉiuj turistaj kabanoj laŭ la tuta longo kaj larĝo de la Alpoj. La Savsindikato de la svisaj alpistoj eldonis ĉi tiun ordonon: :"Al ĉiuj savgrupoj! Disvastigu la serĉon tra la tuta Alpregiono! Uzu ĉiujn rezervojn!" :Tio estis la lasta, kiun povis ĉi tiu nobla asocio fari por savi la perditojn. Ĉapitro 7 ==La decido de Payen== :VESPERO venis sur la glaciroko. Jam la trian vesperon, kiun travivis la malfeliĉuloj kiel kaptitoj de la montegaro. :Ĝi estis trankvila sed senkonsola. Neniu en la aeroplano inklinis paroli. La sciigo de Generalo Gibson, kies veron la radiisto facile atestis, kreis humoron paralelan nur al la grado de frosto. :Centoj kaj centoj da novaj pensoj naskiĝis en la kapoj de la trafrostiĝintaj malfeliĉuloj. Eble oni sendos aviadilojn traserĉi la tutajn Alpojn, sen atento pri la ricevita komuniko? Eble atingos la glacirokon iuj montgrimpuloj, persistemaj kaj harditaj alpistoj? Ke ĉie estas amasegoj de la falinta neĝo, la bravaj homoj ne timas! Ju pli granda la danĝero, des pli kuraĝe ili volas venki! Eble. . . . :Sed ĉi tiuj pensoj naskiĝis nur pro tio, ke ili sentis, ke en la sekvontaj minutoj ili mortos. Neniu ja fosis la tombon por ili memvole kaj laŭte. Sed apenaŭ ili per nova ideo ekĝojis, varmiĝis, tuj ili komencis ĝin senvorte analizi. Ili estis al si reciproke plenaj de respekto kaj atento, precipe la sanaj al la malsanaj. Ili ne volis vundi unu la alian. Ili ne volis inciti la vundojn kaj starigi antaŭ la okulojn la abomenan spegulon de la realo. . Almenaŭ la ceteraj kredu, ke tiu aŭ alia revo estas realigebla. . . . :Kaj ĉar ĉiuj pensis same, regis tie humoro kiel post enterigo. Krome komencis turmenti ilin malsato. S-ino Gibson disdonis kun la lastaj porcioj la kuraĝigajn ridetojn. Ŝi ja sciis ke tio estis la sola, pri kio ŝi ne estis devigata ŝpari. Feran provizon ŝi lasis por la morgaŭo. Kaj poste . . . ? :La vunditoj kondutis tre brave. La vundoj ja doloris, pikis, jukis, sed neniu plendis. Kiam la posttagmeza suno komencis varmegi oni elportis la pacientojn eksteren. Iiaj denove estis la brava kaj senlaca S-ino Gibson, kiu kontrolis la transportadon de ĉiu vundito kaj zorgeme atentis, ke la vundo per la moviĝo ne suferu, ke la portantoj en la mallarĝa pordeto ne tuŝu ion. Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj ŝi fariĝis por ili patrino. :La stevardino ĉiel helpis ŝin, sed malgraŭ tio, ke ŝi estis komplezema, la malsanuloj turnis sin kun siaj suferoj al S-ino Gibson. :"Mi nenion valoras ĉi tie", koleretis la juna knabino, kiam ŝi denove volis servi unu pacienton kaj tiu vokis S-inon Gibson. :"Ne koleru, fraŭlino," li kvietigis ŝin. "Al mi ŝajnas, ke anstataŭ S-ino Gibson, flegas min mia panjo." :"Nu, mi scias. . . . sed mi tiom volas helpi ŝin. Ŝi ja tion. . . . " :Ŝi volis diri "ne eltenos", sed subite ŝi silentis. Kial rememorigi la malsanulojn, ke S-ino Gibson proksimiĝas al la fino? :"Ne estu tiom modesta, fraŭlino," trankviligis ŝin la sinjoro. "Vi helpas min super viaj fortoj. Mi ne scias, kion mi farus ĉi tie sen vi." :Malfrue vespere ili endormiĝis. :Ĉu ili dormis? Ili apenaŭ fermis okulojn, kiam ili sonĝe vidis aeroplanon, kiu zorge malsuprenleviĝas al la glaciroko. Piloto salutas ilin kaj postulas de ili signon, kie li povas plej bone alteriĝi. Ili elkuras sur la glacion, montras, svingas, ĉirkaŭbrakas unu la alian, aplaŭdas, ridas, ploras, saltetas kiel malgrandaj infanoj... En tiu momento puŝo de malmola apogilo, akra doloro en la piedo aŭ en la mano, malfermitaj okuloj, mallumo, maltrankvila spirado de la kunsuferantoj. . . . kaj tie antaŭe, klinita apud tremanta flamo de estingiĝanta kandelo super malfermita libro, sidas S-ino Gibson, kiu demandas per mallaŭta voĉo: :"Ĉu vi deziras ion?" :"Ne, mi dankas, S-ino Gibson. Mi fartas bone." :Poste tio estis ia sava ekspedicio. Ĝi alveturegas sur skioj kiel aro de fantomoj. Ĝi kunportas nutraĵojn, varman lakton, varmegan teon, dikajn lanajn kovrilojn, komfortajn portilojn. Ili veturas de sur la glaciroko, returnas sin por lastan fojon vidi la lokon, kiu facile povus fariĝi tombo, kaj oni jam rapidegas malsupren en la valon, renkonten al la homoj, renkonten al nova vivo.... Subite la glaciroko malmilde kliniĝas, la portilo sur la skioj ekveturas, la savantoj vane klopodas reteni ĝin.... oni falegas ĉiam pli rapide pli plenforte, pli sovaĝe .... antane troviĝas terura abismo kun nevidebla fundo ... angorplena krio... .mortiga falo. . . :Mallumo kaj S-ino Gibson. :"Ĉu al vi doloras?" :"Nenio, S-ino Gibson. ... " :Kaj poste la situacio estas alia. Bakker sidas en la rondo de sia familio. :Vespermanĝo estas finita. En la forno agrable krakas la brulligno. Ekstere fajfas la ventego kaj li rakontas. La familio estas kvazaŭ en ekstazo. Ankaŭ la konatoj venis por rigardi lin. Ili premas lian manon kaj ne povas kredi, ke li vere revenis. Scivolaj demandoj. Kiam tio okazis? Kiom da personoj flugis? Kiu trovis vin? Kiel vi malsupreniris? Kio okazis al la ceteraj? Bakker ridetas; li havas ĝojon pro tiu intereso kaj nur nun li konstatas, ke li travivis ion eksterordinaran. Li faras gravan mienon kaj rakontas per sia kutima humoro, gaje kaj simple, ĉion kiel heroo en kortuŝa tragedio. Li finas. Familianoj kaj amikoj ĉirkaŭbrakas lin. Ili ĵetas lin alten pro la ĝojo, ke li estas savita, poste ili balancigas lin iom pli, Bakker flugas alten, puŝego kontraŭ la plafonon - aŭ! - :"Ĉu vi batis vin?" karesas lin la silka voĉo de sinjorino Gibson. :"Momenton, mi ordigos al vi la kusenon." - :Payen alteriĝas en Parizo. :Ĉe la elirejo el la flugejo staras policisto. Li observas la vojaĝantojn kaj kaŝe komparas ilin kun la fotografaĵo, kiun li havas en la maldekstra manplato. :"Ĉu sinjoro Payen?" li demandas. - "Jes." - "Mi arestas vin en la nomo de la leĝo." - "Pardonu. . . . tio estas miskompreno." - "La miskompreno ne estas ebla." - "Sed - kial?" "Tion vi ekscios ĉe la juĝistaro. Cetere, tion ja scias la tuta Francujo. . . . kial mi ne diru tion al vi? Daumal estis kondamnita al la morto. Li estis ekzekutita hieraŭ. Antaŭ sia morto li konfesis ĉion: li vendis siajn planojn al la Germanoj kaj vi helpis lin." "Permesu. . . . !" - "Kiaj paroloj! Ni iru!" - Li paŝas flanke de la policisto kaj ekkrioj de gazetvendisto penetras en liajn orelojn: "Paris Soir! Paris Soir! Ankoraŭ unu fakturo pagita! La perfidulo Daumal ekzekutita, pri lia kunulo Payen eldonita la arestordono! Paris Soir! Paris Soir. . . . !" La bubo krias el la tuta gorĝo, kvazaŭ oni minacas lin per tranĉiloj. Payen ŝtopas siajn orelojn, sed la voĉo estas ĉiam pli akra, pli tondra, el la vortoj "perfidulo" kaj "Payen" fariĝas la ardiĝintaj ŝtaldratoj, kiuj pikas la oreltimpanojn, la bruado en la kapo ŝanĝiĝas al la fulmotondro, Payen ŝanceliras, altaj domoj ŝancelegiĝas, poste ia krako kaj terura, surdiga frapego - :Payen elsaltis. :Samtempe kun li ekstaris ĉiuj sanuloj. La pacientoj, kiuj povis, levis sin sur siaj kuŝejoj. Malfermegitaj okuloj estis direktataj al sinjorino Gibson. :"Kio okazis?" :"Mi ne scias," ŝi respondis necerte. :"Lavango!" opiniis Bakker. :"Mi konas la bruadon de la lavangoj," neis per la kapo sinjorino Gibson. :"Ĝi estus ja pli longa, ni aŭdus ĝin ankoraŭ nun. Tio estis frapego. Nur la frapego, nenio plu." :"Silentu!" vokis vundita civilulo. "Ĉu ne ĉirkaŭflugas super ni iu aviadilo? Eble ili pafis por atentigi nin, ke ni devas doni signon al ili, kie ni estas?" :Payen kaj la stevardino eliris el la aeroplano kaj atente aŭskultis. Silento. :"Kio ĝi povis esti?" demandis denove la maltrankviligitaj pasaĝeroj. :"Se tio ne estis lavango - kaj tio ne estis -" diris malrapide Generalo Gibson, "tio povis esti nur -" :En tiu momento rigardis lin sinjorino Gibson. Ĝi estis nur mallonga, fulma rigardo - sed kiom signifas tia rigardo ĉe homoj, kiuj vivis kune preskaŭ kvardek jarojn! Kiom ĝi povas sciigi! :Generalo Gibson ekkomprenis. Li silentis kaj rapide ordetigis la bandaĝon sur la vundita nazo. :"Kio do povus ĝi esti?" instigis lin ĉiuj. :"Nu. . ," li ne povis tuj elembarasiĝi. "Tio povus esti nur fantomo. . ." :"Neeble! Ni ja ĉiuj estis per tio vekitaj." :"Kompreneble. . . . ankaŭ mi ne kredas nuran fantomon. Sufiĉus ekzemple, ke pro la frosto kraku iu muro de la aeroplano. Malforta frapo ĉi tie bruas kiel tondro, precipe se homo dormas." :"Sed sinjorino Gibson maldormis!" :"Mi iomete dormetis, amikoj. Mi opinias, ke ni ĉiuj faris la samon." :Ankoraŭ longe ili parolis pri la stranga okazintaĵo. Nur preskaŭ je mateno ili denove endormiĝis. :Generalo Gibson kaj lia edzino iris dum kelkaj momentoj eksteren. :Ili foriris kelkajn paŝojn de la aviadilo. :"Ĉu vi opinias, ke ĝi estis la glaciroko?" demandis Generalo Gibson. :"Mi scias tion. Mi maldormis." :"Ĉu nia glaciroko?" :"Jes. La tuta aeroplano ektremis." :"Tio ja estus tre malbona...." :"Pro tio mi avertis vin." :"Dankon. Mi volas ĉion solvi tuj, soldatmaniere, kaj mi forgesas, ke ĉi tie... ." :"Estos pli bone, se ni pri tio silentos. Egale ni povas nenion fari kontraŭ tio." :"Bedaŭrinde." :La frosto tremigis ilin. Ili reiris. :Sed ankoraŭ unu homo sciis, ke ĝi estis la glaciroko. Marcel Payen. :Kiel studento li vizitis kelkfoje en kristnaskaj libertagoj Savoj-Alpojn por montgrimpi. Li konis tiun strangan krakon, kiu sonas kiel kanonpafo. :Krom tio li vidis la avertan rigardon de sinjorino Gibson, post kiu la Generalo tuj silentis. :Matene, kiam iomete plivarmiĝis, li iris promeni. Sola. Atente li observis la glacirokon, sed li nenion trovis. Fine li atingis la okcidentan randon de la glaciroko, kie malegale ondigitaj neĝblovaĵoj malebligis la antaŭenrigardon. :Li supreniris al unu el la plej altaj pintoj kaj staris kvazaŭ frostigita. Antaŭ li etendiĝis laŭlonge de la glaciroko profunda krevaĵo. :Li staris kiel ensorĉita. :"Kion vi diras pri tio, sinjoro Payen?" aŭdiĝis malantaŭ li. :Al la pli alta loko proksimiĝis sinjorino Gibson. De la loko, kie ŝi ĵus troviĝis, ŝi ankoraŭ ne povis vidi la krevaĵon. :"Pri kio, sinjorino Gibson?" li faris nekomprenan mienon kaj rapide malsupreniris, por delogi ŝian atenton. :"Nu, pri tiu truo! Restu tie!" :La rigardo de Payen estis plena de admiro. Kiom da braveco montris ĉi tiu edzino de la Generalo! :"Ĉu vi scias pri tio?" :"Kompreneble, tuj hieraŭ. Mi vidis ĝin posttagmeze, kiam mi iris dum kelkaj momentoj por spiri." :"Kaj vi diris pri tio al neniu!" La frazo enhavis riproĉon kaj ankaŭ rekonon. :"Estus ja sensence atentigi pri la danĝero, kontraŭ kiu ni povas nenion fari. Ho- !" :Ŝi supreniris la pinton kaj vidis la truon. :"Tion mi timis," ŝi diris pene. Ŝia kutime trankvila vizaĝo montris ŝian malserenon. "La truo plilongiĝis certe kvindek metrojn. Kiel vi vidas, ĝi estas rekta kiel ŝnuro. Kaj ĝi celas rekte al la aeroplano." :"Tio signifas -" :"Tio signifas, ke sufiĉas nur kelkaj tiaj frapoj, kian ni aŭdis nokte - kaj ni devos transloĝiĝi sur la glacirokon. Movi la enborintan aeroplanon, pri tio ni ne povas eĉ pensi. Kaj eĉ se ni sukcesus movi ĝin, kiu garantius al ni, ke la fendo ne turniĝos ĝuste al tiu loko, kien ni translokus la aeroplanon?" :Ili observis senvorte la minacan cikatron de la glaciroko. :"Antaŭ la malsanuloj mi ne parolos pri la afero, sinjoro Payen," komencis post momento sinjorino Gibson. "Sed al vi mi tion diros: nia situacio estas senespera. Temas ne nur pri la truo. Minacas ankaŭ la malsato. La hieraŭa deserto, kiun mi disdonis, ja estis nenia manĝaĵo. Por hodiaŭ ni havas nur po unu biskvito kaj peceto da ĉokolado, sed nur por la pacientoj. Ni, sanaj, devos ankoraŭ resti sen manĝaĵo." :"Ni devas esperi," li povis konsoli ŝin. :Ŝi ridetis. Sed ĝi estis alia rideto ol tiu, kiun kutimis vidi la malsanuloj. :"Esperi? Mi ankaŭ esperis. Sed en tiu momento, en kiu mi eksciis, ke la mondo ne scias la lokon de nia alteriĝo, mi perdis la esperon. Ne temas pri ni. Ni eĉ sen manĝaĵoj povus elteni tri, eble kvar tagojn. Kompreneble, se ni estus devigataj forlasi la aeroplanon, dumnokte ni certe frostiĝus. Sed temas pri la vunditoj." :"Tiujn vi flegis tiom zorge, ke vi ne bezonas timi." :"La flegado ne sufiĉas. Ili bezonas kuracilojn. Mi timas, sinjoro Payen," ŝia voĉo rompiĝis, "mi ege timas. . . . " :"Ĉio estos denove bona," li konsolis ŝin. :"Do mi diros tion al vi malkaŝe. . . . " ŝi decidiĝis subite. "Mi jam ne povas sole porti tiun respondecon. Du rompaĵoj komencas kunpusiĝi. La piloto tute ne plaĉas al mi. Li estas heroo, li eĉ ne ĝemetas - sed tio min ne trompas. Kaj mia edzo-" :"Kio estas al la sinjoro Generalo?" :"Li estis ĉiam tiel malmola," ŝi flustris. "Komprenu, malmola al si. Ankaŭ ĉifoje li ne permesis, ke mi zorgu pri lia vundo tiom, kiom ĝi meritis. Ĉiam li diras, ke tio estas nenio-" :"Li ja diras, ke la vundo bele resaniĝas." :"Resaniĝas, resaniĝas. . . . Ankaŭ al mi li tion diras, malfeliĉulo. Kaj dume - li ricevis la sangveneniĝon." :"Ho -!" :"Se tiuj plej gravaj pacientoj ne ricevos helpon de la kuracisto en kvardek ok horoj, ili estos perditaj." :Payen senvole pugnigis la manojn. Kvazaŭ li volus kontraŭ iun ĵeti sin kaj lukti kun li. Kiom hontige, humilige, malinde al sana viro ĝi estas! Senpove rigardi, kiel la maljuna virino heroe batalas kontraŭ la malsanoj kaj kontraŭ la proksimiĝanta morto! Vidi, kiel la homoj pereas, kaj ne povi eĉ fingron movi pro ili! Scii, ke ie en la malproksimo estas fidela kamarado, kiu angorplene kalkulas la horojn, kiuj mezuras la distancon inter li kaj la eldiro de la verdikto! Laŭ Paris Soir oni povis facile diveni, kio Daumalon atendas. Kaj neniel mirigas, ĉar pri la perfiduloj kaj koruptuloj oni devas vere severe agi. Daumal - kaj perfidulo! Kaj sufiĉus kelkaj vortoj, kelkaj vortoj de Payen.... :La montegaro kunpremis lin per glacia roko, de kiu li neniel povis foriĝi. :Jes, batali, lukti, interbatali kaj venki! Eble ankaŭ malvenkita fali, nur ne tiel malfare- :Naiva homo! Batali, lukti, interbatali! Nu, interbatalu, stultulo, interbatulu, se vi havas kontraŭulon! La kontraŭulo estas ja nur glaciroko - :Se necese, ankaŭ kun la glaciroko! :"Ĉe la frakasiĝo ni havis feliĉon," finis siajn pensojn sinjorino Gibson. "Sed ni saviĝis nur por ke ni nun....mortu. Se ne okazos miraklo, ĉio estos finita." :Se necese, ankaŭ kun la glaciroko! Subita ideo, aŭdaca, kuraĝa.... :"Ne estos sinjorino Gibson!" li vokis memkonfide. "Ni faros ĉion, por savi niajn kunulojn!" :Ŝi rigardis lin malkomprene. :"Kaj ĉu ni ankoraŭ ne faris?" :"Vi faris ĉion, pardonu," li senkulpigis ŝin. "Sed ni, nome mi, ankoraŭ ne." :"Kion vi povus fari, sinjoro Payen," ŝi diris malĝoje. "Mi opinias, ke al ni restas jam nenio." :"Ankoraŭ io," diris firme Payen. :"Mi ne komprenas." :"Al ni restas la lasta." :"Tio estas?" :"Provi la malsupreniron en la valon." Ĉapitro 8 ==La malsupreniro== :LA sciigo pri la decido de Payen estis akceptata kun malfido. La perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi. :"Unue la vertikala rokmuro, pri kiu vi rakontis al ni," diris la vojaĝanto kun rompita piedo. "Mi mem ja ne estas montgrimpulo, sed mi havas amikon, kiu komprenas tiujn aferojn. Mi scias, kiom multe estas necesa por tia malsupreniro. Kaj kion ni havas ĉi tie? Vi ja ne havas eĉ la fundamentan objekton, sen kiu tia malsupreniro estas tute neebla." :"Pri kio vi pensas?" :"Ŝnurego!" :Ili rigardis Payen plenaj de streĉa atento. :"Tion mi ne havas," li respondis trankvile, "sed mi havos ĝin. La ideo trafis min antaŭ momento. Se ĉi tiu ideo venus en mian kapon hieraŭ, nun mi jam estus malsupre. Ĉu vi memoras, sinjoro Bernier, kiel malfacile ni liberigis sinjoron Bakker de la paraŝutŝnuroj, kiam ni trovis lin en la neĝblovaĵo?" :"Tre bone." :"Nu, ni pretigos la ŝnuregon el la paraŝuto." :"Tiu ne tenos vin!" :"Vi falos en la abismon!" :El tio, kiel ili persvadis lin kaj avertis, estis videble kaj senteble, kiom amikaj ili dum tiuj kelkaj tagoj fariĝis. :"Ni faros ĝin tiom firma, ke ĝi eltenos -- ĉu ne, fraŭlino?" li turnis sin al la stevardino, kiu prenis la paraŝuton kaj esplore ĝin palpis. :"Mi opinias, ke ĝi estos sufiĉe forta," ŝi respondis. "Ni faros tion zorge." :"Sed se vi sukcesus malsuprengrimpi tiun rokmuron," avertis plua vundito, "vi vojerarus en la montaro. Precipe se malleviĝus la nebulo. En nebulitaj montoj estas fremdulo eĉ sperta montgrimpulo, kiu alitempe sentas sin tie kiel hejme. La montoj estas tiom ŝanĝitaj, ke ili aspektas tute alie ol normale. Kaj se tio trafus ĝuste vin?" :"Tio ja estus malbona," konsentis Payen. "Sed ŝajnas, ke bela vetero ankoraŭ daŭros." :Ili provis persvadi lin, ke li restu sur la glaciroko. En ĉiu momento povas aperi la sava aeroplano aŭ grupo de montgrimpuloj - kaj en tiu kazo kial peni aŭ eĉ oferi sin? :Sed Payen persistis ĉe sia decido. :Kiam ili ekkomprenis, ke lin nenio detenos, ili proponis sin al li kiel kunulojn. La radiotelegrafisto, Bakker, la stevardino. Kaj fine aliĝis ankaŭ la maljuna, vundita Generalo Gibson. :"Ne," rifuzis ilin energie Payen. "Vi ĉiuj devas resti ĉi tie. Fraŭlino kiel helpantino de sinjorino Gibson, la ceteraj pro la vunditoj. Ni ja ne povas lasi la pacientojn ĉi tie sen protekto." :Ili protestis, ke por tio sufiĉas unu viro. :Payen restis necedema. :Dume la stevardino kaj sinjorino Gibson ekpreparis la paraŝutaĵon kaj komencis kunplekti la ŝnuregon. La laboro rapide progresis. :Kelkfoje ili havis la impreson, ke ili aŭdas bruon de aeroplano. Ili lasis ĉion kaj esplorrigardis la firmamenton. Vane. :"Aŭ ni estas jam tiom incititaj," rimarkis ĉagrene la Generalo, "ke ni aŭdas tion, kio ne ekzistas - aŭ ni malsukcesadas." :Li estis prava pri ambaŭ. Ili estis jam efektive incititaj per daŭra streĉo; sed ili ankaŭ malsukcesis. La bruo, kiun ili aŭdis, ne estis nura fantomo. La esploraviadiloj kelkfoje dum sia serĉado alflugis tiom proksime de la perditoj, ke ili vere ilin aŭdis. :Malfrue posttagmeze la ŝnurego estis preta. Ĝi mezuris dek ok metrojn. :Payen maltrankviliĝis. :"Mi iros provi ĝin," li diris. Kiu povis moviĝi, iris kun li. Sur la rando de la abismo li ĵetis ĝin, kunmetitan en du partoj. La ŝnurego atingis apenaŭ duonon de la rokmuro. :"Kion nun?" demandis Bakker. :"Ĉi tie ĝi ne malhelpos," diris Payen kvazaŭ al si mem kaj lia rigardo vagis sur la neĝkampoj, kiuj etendiĝis sur la deklivo apud la vertikala rokmuro. "Vi tenos unu finon de la ŝnurego ĉi tie, aŭ ni ligos ĝin per la krampo, kaj poste, kiam mi estos malsupre, vi ĵetos ĝin al mi. Per tio, ke mi uzos ĝin unuoble sed ne duoble, kiel mi devus fari, la ŝnurego atingos ĝis la fundo. Sed en aliaj lokoj -?" :Cetere ŝajnis, ke malsupre tiaj krudaj, vertikalaj rokmuroj ne ekzistas. Ili ja vidas ĉion nur de malproksimo kaj el alto, kaj de tie la blanka maro ŝajnis unu kontinua surfaco. Sed kio atendas la bravulon post lia malsupreniro? :"Nur ke la ŝnurego ne ŝirdifektiĝu, estante nur unuopa," diris la radiotelegrafisto. :Ili faris kelkajn pezo-provojn. La ŝnurego ne difektiĝis. :Poste ili forbalais la neĝon kaj iom malproksime de la rando englaciigis la ŝtalstangon. Tie ili morgaŭ matene alligos la ŝnuregon.... :Ili revenis al la aeroplano. La dorsosakon pretigis al li ambaŭ virinoj el la valizo, en kiu la radiotelegrafisto havis diversajn ilojn. Krom tio li preparis al si martelon, hakileton, kelkajn ŝtalajn stangojn, alumetojn, bandaĝojn.... :Fine ĉio estis preta. Ree kaj ree ili konsiliĝis, ĉu ili nenion forgesis. :Neniu pensis pri dormo. Malsato komencis ilin ege turmenti. La sanaj pasaĝeroj ne manĝis jam de la hieraŭa vespero. Dum la tuta tempo ili trinkis nur iom da varmega teo. Sed ĝuste pro tio, ke ĉiuj pensis pri la manĝaĵo, neniu pri ĝi parolis. :Payen devis al ili denove rakonti la tutan historion pri Daumal. Pri tiu li pensis pli multe ol pri la vojo, kiu lin atendas. :"Do kiom da tagoj restas ĝis la fino de la proceso?" demandis sinjorino Gibson. :"Se la antaŭdiro de Paris Soir estas ĝusta," respondis Payen," la verdikto estos dirita post tri tagoj." :Frosto trakuris iliajn dorsojn. Pri ili eble jam estis dirita la verdikto. Diris ĝin senkompataj rnontegoj. Kaj ilia morto estos oble pli malbona ol tiu de Daumal. Pli malbona, ĉar pli longedaŭra. Sed tio estis alia afero. Ili flugis, ili frakasiĝis. Akcidento, malfeliĉo. Tragedio. Sed tie.... tie temas pri terura eraro. Kaj ĝi estas pli ol nura eraro. Ĝi estas ja perforto, kiun faros homoj al homo. Kaj plej malbone estas, ke oni faras tion ne pro malbona volo.... :Ĉio estis tiom stranga.... La malsataj pasaĝeroj sciis, kio atendas ilin, se ili ne estos trovitaj ĝustatempe. Kiel longe ili tiel eltenos? Eble ĝuste ĝis tiu momento, kiam Daumal estos ekzekutata. Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj en vunditaj membroj, de la frosto - sed precipe de la malsato, kies fantomo jam ĉirkaŭflugas super ili. :Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus-ekspedicioj! Kaj tamen - afero stranga kaj kortuŝe homa - tiun vesperon ili ne pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por ili. Ĉiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfeliĉa Daumal. Ĉu venos Payen ĝustatempe? Kaj ĉu li fakte venos? :Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia vojo. Kun ekipo, kiun ĉiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene abundan matenmanĝon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom tio paketon da ĉokolado. Kaj ĉio tio post la dormo, kiu fortigis la korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj estis noktoj sur la glaciroko! :"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete ripozu." :La "bonan nokton", kiu sonis ĥore post ŝiaj vortoj, estis pli varma kaj pli mola ol iam. :La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti, estis trankvilo. Ankaŭ ĝi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis vekataj de malhelaj frapoj. :Ili vekiĝis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian seniluziiĝon preparis al ili denove la montegoj? Ho - ili tamen scipovas ankaŭ karesi! La suno leviĝis super la horizonton kaj inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ĝi estus dum aliaj cirkonstancoj! :Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi eĉ unu minuton. La tago, kiu eble decidos pri ĉio, komenciĝas. Kiel ĝi finiĝos? :Li adiaŭis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaĝoj provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis. :Al la loko de malsupreniro iris kun li ĉiuj sanaj kaj Generalo Gibson. Li tenis per la mano la bandaĝon sur la nazo kaj kuraĝe vadis tra la neĝo kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo. :La lasta manpremo. Ĉu ili havis preparitaj kuraĝigajn vortojn por la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj eldiri ilin. Ĝi estis tro granda momento en ilia vivo. :Ili provis la stangon. Ĝi eĉ ne moviĝis. Poste ili alligis al ĝi la ŝnuregon, kiu jam atingis ĝis la fundo. :Marcel Payen lokis ĝin sub la maldekstran kruron, liberan parton li superĵetis trans la ŝultron kaj tie li ĝin prenis per la dekstra mano. Per la maldekstra mano li tenis la streĉitan parton, kiu pendis de la stango ĝis lia kruro. :Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li ŝovis iomete malsupren, per tio la ŝnurego liberiĝis kaj la korpo per sia pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la maldekstran manon - kaj tiamaniere ĝi progresis senĉese. Li konis tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn. :Post kelkaj minutoj li estis malsupre. :"Kia estas la neĝo tie?" ili demandis lin, singarde kliniĝante super la randon. :"Tute bona!" :Ili ĵetis al li la ŝnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la ceteraj pasaĝeroj estis rompita. :"Feliĉan vojaĝon!" ili vokis al li. "Kaj ĝis la revido!" :"Ĝis la revido!" aŭdiĝis mallaŭte el la profundo. :Ili sekvis lian iron paŝon post paŝo. Ili vidis, ke li vadis sur kelkaj lokoj ĝis la zono, sed li progresis. La milda deklivo plifaciligis al li la iron. :Jam li paŝis proksimume tricent metrojn. En tiu momento vokis Generalo Gibson: :"Sinjoro Payen!" :Payen haltis. :"Mi volas nur diri al vi, ke en la poŝo de la dorsosako vi havas unu biskviton!" :"Sinjoro Generalo -!" :"Ĝi restis al mi de la hieraŭa tago, ĝi ne estas ŝtelita, estu trankvila! Feliĉan vojaĝon!" :Kiel delikate dirite: Ĝi restis. . . . ! :Por reveni li ne povis eĉ pensi. En la afero estis io nobla.:Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daŭrigis la iradon. Post ĉirkaŭ horo li venis al la loko, kie la deklivo turniĝis maldekstren. Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankoraŭ apud la rando de la abismo kaj svingis por adiaŭi. :Ankaŭ Payen svingis. Poste ankoraŭ kelkajn paŝojn - kaj li estis sola. Antaŭ li etendiĝis senfina deklivo. Ie en kapturna malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendiĝis la valo. Tie certe kuŝas vilaĝeto aŭ urbo. Aŭ almenaŭ turista kabano. :Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn. Kiam li iris al la lokoj, kie la neĝtavolo estis tre maldika, li devis esti ankoraŭ pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li ŝanceliĝis, kelkfoje li falis - kaj unufole li falegis sur la deklivo almenaŭ du cent metrojn kiel sur glitrelvojo. :Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige, kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis. :Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis profunda kaj sufiĉe larĝa krevaĵo. Ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren, kiom la okulo povis vidi. :Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris ŝtalan krampon, englaciigis ĝin, pendigis sur ĝin la ŝnuregon kaj sin malsuprenlevis. Ĝi sukcesis multe pli facile ol la antaŭa malsuprenleviĝo, ĉar la muroj de la krevaĵo estis oblikvaj. :Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serĉi elstaraĵojn, sur kiuj li povus reteni sin. La elstaraĵoj estis glataj kaj kelkfoje li preskaŭ falegis malsupren denove. :Fine li respiris. La danĝera loko kuŝis malantaŭ li. :Li paŝis jam ĉirkaŭ tri horojn. La suno komencis agrable varmigi. :Malgraŭ tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraĝis dum momento halti kaj ripozi. Ĝis tie malsupre. :Li iris jam sufiĉe senzorge. Ŝajnis, ke la deklivo formis ĉi tie seninterrompan neĝkampon. :Preskaŭ senpense li pikis per la stango en la neĝon antaŭ si. Subite li haltis. La stango trapenetris la neĝtavolon kaj poste ĝi glitis malsupren tute libere, kvazaŭ ĝi penetris en la malplenan spacon! :Li rapide retiriĝis. Kion tio signifas? :Li ĉirkaŭrigardis. La neĝkampo estis ondigita. La vojon de Payen krucigis profundaĵeto, je la unua rigardo apenaŭ videbla. : Kelkajn paŝojn li foriris dekstren kaj singarde proksimiĝis al la profundaĵeto. La stango ĉiam tuŝis firman fundon. Kaj poste ĝi ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco! : Li provis tion ankoraŭ kelkfoje sur aliaj lokoj. . La rezulto estis ĉiam la sama. : Ĉio estis al li klara. Li atingis krevaĵon, kies surfaco estis superblovita per la neĝo kaj tiamaniere estiĝis tiel nomata ponteto. Unu el la plej grandaj danĝeroj, kiuj atendas la montgrimpulon! Kiu malatentas la mildan profundaĵeton kaj ekpaŝas sur la ponteton per la tuto de sia korpo, tiu trafalas malsupren, en nekonatan profundaĵon. . . . : Payen jam transiradis tiajn pontetojn. Sed tio okazis ĉiam nur en pli granda societo, kiun gvidis sperta gvidanto. :Hodiaŭ li estas ĉi tie sola. . . . :Li iris sufiĉe longe laŭ la krevaĵo. Eble li malkaŝos ĝian finon. Sensukcese. :Restis nenio alia, ol provi transiri la krevaĵon sur la malcerta ponteto. Li enpikis la stangon ree kaj ree. Li provis, en kiuj lokoj la ponteto estas plej dika. : Fine li havis la impreson, ke li trovis la plej firman lokon. Unue li certigis sin. Li forgratis neĝon kaj en la firman fundon li batis krampon, al kiu li alligis la ŝnuregon. Ĝian liberan finon li alligis al la korpo. Se li trafalus, li povus suprengrimpi helpe de la ŝnurego. :Poste li kuŝigis sin sur la ventron, dismetis manojn kaj krurojn, kaj malrapide, tre malrapide li rampis antaŭen. Li sciis, ke tiamaniere la pezo de lia korpo estas dividita sur la larĝa surfaco. Se li irus per normala maniero, la pezo koncentriĝus sur du plandoj kaj estus multe pli granda danĝero, ke li trafalos. :Retenante la spiron, decimetron post decimetro li klopodis venki la plej grandan malhelpaĵon. Li transrampis jam trionon, duonon, tri kvaronojn - jam restis nur peceto - :Ekkrio, svingo per la manoj, falo kaj poste nur bruo de la falanta neĝo. . . . : Marcel Payen kuŝis sur la fundo de la krevaĵo, kies plafonon li ĵus trarompis. En la dekstra piedo ĉe la maleolo li sentis teruran doloron, en la kapo estis sovaĝa turniĝo. : Post mallonga tempo li rekonsciiĝis. Dekstre kaj maldekstre de li kuŝis densa mallumo, kiu nur en iuj lokoj ŝanĝiĝis en duonkrepuskon. Tra la granda truo super li la taglumo penetris en la kavaĵon. : Fluga rigardo konvinkis lin, ke ne estos facile suprengrimpi. La krevaĵo havis formon de kruĉo. Supre kaj malsupre ĝi estis plej mallarĝa, meze plej larĝa tiel, ke la supraj partoj de la muroj estis tute superpendaj. Kia feliĉo, ke li certigis sin per la ŝnurego! :Li liberigis sin el amaso da malmola neĝo, kiu sur kelkaj lokoj ruĝiĝis per lia sango. Payen ektimis. Ĉu li estas vundita? Li tuŝis per la mano la vizaĝon - la tuta manplato estis ruĝa. Dank' al Dio! Ili estas nur supraĵaj difektoj! :Li streĉis la ŝnuregon kaj rigardis la murojn. Li ne sukcesos alie, ol per grimpo rekte supren, sen apogo per la piedoj! :Kelkfoje li forte tiris por konvinkiĝi, ĉu la ŝnurego estas bone fiksita. Poste li saltis kaj volis fari la unuan grimpon. :Sed en la sekvanta momento li alteriĝis kaj ĝemis. Akra doloro en la maleolo faligis lin al la tero. Ĉu ĝi estas rompaĵo? Ĉu nur elartikiĝo? :Estu kiel ajn, li devos eksteren. Ĉi tie estas pika frosto, liaj manoj komencas rigidiĝi - :Denove li kroĉis sin al la ŝnuro kaj metis en la maŝon siajn piedojn. Kaj denove tordiĝis lia vizaĝo pro la doloro kaj li falis. :Bone, li provos tion sen helpo de la piedoj. Li ja ofte grimpis tiamaniere en la gimnastikejo! :Li prenis la ŝnuregon nur per la manoj. La krurojn li lasis libere pendi. Unu, du - kaj sufiĉe. Li restis pendanta kaj ne povis pluen. Li streĉis ĉiujn fortojn kaj progresis ankoraŭ dudek centimetrojn supren. Poste li falis malsupren. :La korpo, malfortigite de la malbonfarto de la lastaj tagoj, de la malsato kaj nova vundiĝo, ĉesis servi. :Marcel Payen paliĝis. Ĉu tiamaniere devas finiĝi lia sava vojo? Iomete li ripozis. Li manĝis la biskviton de la generalo kaj klopodis varmigi la frostigitajn manojn per la spirado. :Li ĵetis sin sur la ŝnuregon, kunpremis la dentojn kaj flugis supren. Per superhoma klopodo li grimpis preskaŭ ĝis la duono. Tie lin forlasis la fortoj. Li povis fari kion ajn, sed pli alten li ne povis progresi. :Li provis meti la piedojn en maŝon kaj reteniĝi supre. Iomete li respiros kaj poste - :Doloro akra kiel razilo penetris denove la maleolon. La senpova korpo falegis malsupren. . . . :Malvigle li rigardis momenton en la mallumon. :Ĉu la fino? Kaj kion pri Daumal? Kaj kion pri la forlasitoj? Ne, li ne cedos! :Ree kaj ree li ĵetis sin sur la ŝnuregon. Sensukcese. Li sentis, ke la fortoj lin forlasas, ke li komencas tremi de malvarmo - :"Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" :Tiel instruis lin la spertaj montgrimpuloj. Se oni vojeraras en la montoj, aŭ se oni kuŝas ie vundita kaj ne povas sin movi de la loko, donu kiun ajn signon sesfoje dum unu minuto, en egalaj tempintervaloj. :Sesfoje dum unu minuto. Li ridis. Kia frenezaĵo - kredi, ke iu povos lin aŭdi ĉi tie! En la regiono, en kies ĉirkaŭaĵo estas nenio alia ol glacio kaj neĝo, neĝo kaj glacio, glacio kaj neĝo. :Kaj silento. :Ĉu frenezaĵo? Eble. Ne, tute certe. Sed kio alia restas - li jam sentas, kiel li frostiĝas - :"Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" :Sesfoje dum unu minuto. En regulaj tempintervaloj. :Ankoraŭfoje li volis provi grimpi, sed li nur pene stariĝis kaj tuj refalegis. :Li turnis la kapon al la truo. La firmamento estis pura, sen unusola nubo. Suno, la bruliga montar-suno, disdonas al la homoj ridetojn. Al la homoj? Kie estas la homoj? Tie, sur la glaciroko. Kaj plue.... tie en la malproksimo.... en Parizo.... en la karcero - :Kia kruelo! :Kaj poste li nur mallaŭte, mallaŭte ĝemis: :"Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon! - Helpon!" :Sesfoje dum unu minuto, atentu kamarado, por ke vi ne eraru! :Sesfoje- :Firmamento! Suno! Daumal! :En la truo de la krevaĵo aperis barbokovrita vizaĝo de viro. Li rigardis internen kaj per tondra voĉo vokis: :"Do kial vi ne aŭdigas vin, homo? Ni vokis vin, kaj vi -" :Sed tio jam estis super la fortoj de Payen. :Li fermis la okulojn kaj senkonsciiĝis. Ĉapitro 9 ==La verdikto== :LA blanka ĉambro de la malsanulejo en Interlaken dronis en inundo de sunradioj. :Kelkaj pacientoj legis ĵurnalojn, aliaj kune duonlaŭte interbabilis. :La kuracisto staris apud la lito, super kiu pendis tabuleto kun la surskribo: :MARCEL PAYEN, 33-jara. :"Ĉu li ankoraŭ ne rekonsciiĝis?" li demandis la flegistinon. :"Ne, sinjoro Doktoro." :"Ĝis li vekiĝos, li devos havi absolutan kvieton." :"Jes, sinjoro doktoro." :Kiam vesperiĝis, li fine malfermis la okulojn. Li kuŝis en la malsanulejo jam la trian tagon. Elartikigita maleolo, cerbo-skuo, elĉerpiĝo. Vundo en la vizaĝo. :Flegistino donis al li teon. Li trinkis avide, senvorte. Poste li fermis la okulojn kaj dormis denove tutan nokton. :Li matene vekiĝis la unua el la pacientoj en la ĉambro. :Kie li estas? Kio okazis al li? :Li rememoris. En la kapo estis morta silento. Silento kaj malpleno. :Li sidiĝis sur la lito. Li rigardis sian tabuleton. Marcel Payen? :Li frotis la okulojn. Do kio estas? Ĉu li vivas? :Poste li turniĝis. :"Sinjoro Payen!" aŭdiĝis apud li. :La bandaĝita nazo, arĝentaj haroj, ridema vizaĝo. :"Sinjoro generalo!" :"Silentu! Ne tiom laŭte!" admonis lin generalo Gibson. "La flegistino koleros!" :Kaj jam estis ĉi tie la ceteraj pasaĝeroj, kiuj povis piediri. Ili ĉirkaŭstaris Payen, premis al li la manojn. :"Kiamaniere vi ĉi tien.... kaj precipe, kiamaniere mi venis en la malsanulejon?" :General Gibson al li ĉion mallonge klarigis. :La grupo de "Sav-sindikato de svisaj alpinistoj", kiu konsistis el dudek viroj, havis la taskon serĉi la perditojn en la Bern-Alpoj en la ĉirkaŭaĵo de Interlaken. Survoje ĝi aŭdis help-vokon. Ĝi iris laŭ la voĉo, ekvidis la truon kaj trovis tie Payen. Puŝbatitan, sangantan, duonfrostigitan. Ili eltiris lin sur la surfacon kaj dividiĝis. Kvar viroj transportis Payen en Interlaken-on, la resto iris laŭ liaj freŝaj postsignoj. Kun la ekspedicio iris ankaŭ la kuracisto. Li flegis sur la loko la vunditojn kaj tuj oni ekvojaĝis reen. Ili devis marŝi ankaŭ dumnokte, ĉar la vundoj de iuj pacientoj bezonis tujan intervenon. :"Se oni venus nur unu tagon pli malfrue, kelkaj el ni jam ne vivus," finis sian klarigon Generalo Gibson. "Almenaŭ tute certe ne mi. Mi jam ricevis tiom da injektoj!" :Dum lia rakontado Marcel Payen tute rekonsciiĝis. :Subite li rapide leviĝis: :"Amikoj.... kiun daton ni havas hodiaŭ?" :"Dudekkvaran de novembro." :Payen renversiĝis sur la kusenon kaj senvorte rigardis al la plafono. :"Sinjoro Payen, kio okazis al vi?" ili demandis kompate. :"Daumal....!" li elspiris peze. :"Trankviliĝu," diris Generalo Gibson. "Jen mi havas la hieraŭan Paris Soir. Ĉi tie estas ankaŭ la artikolo pri la proceso kun sinjoro Daumal. Mi tralegos ĝin al vi." :"Ne, ne, dankon.... mi mem!" :Payen prenis la ĵurnalon kaj legis: :"Aparta komuniko de Paris Soir! SENSACIA TURNIĜO EN LA PROCESO KUN DAUMAL! La atestanto Marcel Payen vivas! La proceso prokrastita ĝis alveno de la ĉefatestanto!" :Marcel Payen apenaŭ finlegis tiun ĉi komunikon kaj fermis la okulojn. :Li ne povis legi pro emocio. :Nur post kelkaj momentoj li demandis: :"Kaj kiamaniere ili eksciis tion, sinjoro Generalo?" :"Ni aranĝis la aferon tuj post alveno en la malsanulejo." :"Mi dankas vin, amikoj. Kaj vin, sinjoro Generalo, mi devas danki aparte.... pro tiu biskvito." :"Nu.... vi al mi pro la biskvito, mi al vi pro la vivo. Mi opinias, ke vi malgajnas, Payen!" * * * :La elartikigita maleolo estis jam en ordo. La laciĝo iom post iom malaperis. :"Post kelkaj tagoj ni liberlasos vin," diris la kuracisto dum la vizito. "Kaj vi ceteraj povas esti ankaŭ kontentaj." :"Kaj la piloto?" ili demandis. :"Liaj vundoj estas pli gravaj," respondis la kuracisto, "sed danĝero jam ne estas." :Alproksimiĝis la tempo de la vizitoj. Sinjorino Gibson, la stevardino, Bakker, la radiotelegrafisto Bernier. Bukedoj kaj ridetoj. . . . :"Mi adoras la aviadilojn kaj - mi ne timas ilin!" komencis gaje la nederlanda komercisto. :"Kiel tio estas ebla, sinjoro Bakker?" ridis Payen. :"Mi pensas tute logike," interrompis lin Bakker. "Post tia frakasiĝo ni povus atendi, ke ni estos absolute pereigitaj. Sed ni restas tutaj. El tio ni povas fari nur konkludon: ke la plej grandan malbonon ni jam travivis." :"Kaj kion vi diras al la - morto?" :"Oni diras, ke la morto mem ne estas tiom malbona. La plej malbona estas laŭdire la mortado - kaj tion ni jam travivis. Brrr! Kiam mi rememoras, kiel mi balanciĝis en tu neĝblovaĵo!" :Post kelkaj tagoj ili disveturis. Ili interŝanĝis reciproke adresojn kaj promesis al si, ke ili korespondos kune. Tiuj kelkaj tagoj sur la glaciroko neniam malaperos el ilia memoro ---. * * * :Kiam venis Marcel Payen al la juĝistaro kiel atestanto, la juĝhalo estis plenplenigita. :Dum lia eldiro la homoj preskaŭ ne spiris. Ĉiuj sciis, kion li faris por savi amikon. :"Tio ja estas eldiro tiom grava," diris la prezidanto de la juĝistaro "ke la proceson kontraŭ la akuzito ni povas tuj fini. Sed permesu al mi ankoraŭ unu demandon. Se vi forbruligis la originalon, poste estas klare, ke iu faris fotografajn kopiojn. Kiu?" :"Ĉi tiun demandon povas respondi mi," anoncis la defendanto de Daumal. "Nome la nova atestanto, kies allason mi petas." :La juĝistaro plenumis lian peton. :La defendanto mansignis al juĝeja servisto. Tiu malfermis pordon kaj en la juĝhalon venis germana oficiro. Ia kaptito. :"Ĉu vi scias, kial vi estas vokita?" :"Jes, sinjoro prezidanto," aŭdiĝis pura franca lingvo. :La oficiro estis ano de spion-servo apud la germana general-stabo. Kiam la planoj de Daumal estis ĉe la ministerio, li sukcesis subaĉeti influan oficiston, kiu ebligis al li fotografi ilin.... :Liberiga verdikto estis eldirita la saman posttagmezon. :Unu horon poste kuris tra la stratoj gazetvendistoj kaj kriis: :"Paris Soir! La proceso kontraŭ Jean Daumal finita! Juĝhalo ĝojkrias post eldiro de la verdikto! La atestanto Marcel Payen salutata de la publiko! Paris Soir! Paris Soir!" :La ĵurnalo alportis fotografaĵon de Jean Daumal kaj Marcel Payen, kiam ili forlasis la juĝhalon. Kvankam estis tiom da aferoj, pri kiuj oni povus paroli, ambaŭ amikoj silentis. :* speco de kelnerino, servistino, kun ĝeneralaj devoj.{{Copyvio}} All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikibooks.org/w/index.php?diff=prev&oldid=13823.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|