Difference between revisions 17120 and 17405 on eowikibooks[[Magalhaes]] III. V a s c o d a G a m a :La 18-an de septembro 1499 tuta Lisabono muĝis. En la haveno premiĝis netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon. :Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo, Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantaŭ ili troviĝis aroj da riĉaj komercistoj, kiuj antaŭvidis profundajn ŝanĝojn en ekonomia vivo de la tuta Eŭropo, kaŭzitajn per ĉi tiu fama malkovro. (contracted; show full) :"Ni devas atendi, Francisko. Eble unu jaron, eble kvin jarojn - " :"Atendi, atendi - kaj ĉiam nur atendi! Kaj dume estos ĉio malkovrita kaj por ni restos nenio. Madeiro, Azoroj, Kapverdaj insuloj, vojaĝoj de Kolumbo - kaj nun krom ĉio ankoraŭ Hindujo! Ĉu vi pensas, ke la mondo estas senfina?" :"Ne timu, Francisko," diris Fernao kaj lia voĉo estis malmola kaj firma. "La mondo estas sufiĉe granda, ankaŭ por ni io restos." ⏎ ⏎ [[kategorio:ĝermoj]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikibooks.org/w/index.php?diff=prev&oldid=17405.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|