Revision 13311 of "Kuirlibro: Beŝamelo" on eowikibooks{{kuirlibro}}
La saŭco estas baza saŭco de la eŭropa kuirarto.
Ingrediencoj:
70 g da butero
70 g da faruno
500 ml da lakto
pinĉaĵo da salo
pipro
muskato
Preparado:
1 Fandu la buteron en poto sur meza varmfonto. Forigi la poton de la varmfonto.
2.Aldonu la kribritan farunon kaj daŭre frapu per frapilo.
3.Nun malrapide alverŝu la lakton, daŭre frapante, ĝis la enhavo komencas boli.
4.Aldonu salon, moderigu la varmon kaj lasu dum dudek minutoj, kun kovrilo, frapante de tempo al tempo.
5.Estingu la varmon, aldonu salon laŭ gusto kaj pinĉaĵon de muskato kaj pipro.
6.Se la saŭco estas tro dika, aldonu lakton, se tro maldika, metu sur la fajron kaj aldonu iom da butero aspergita per faruno.
Konsiloj:
Se la beŝamelo utilas por la preparado de lasanjoj, ĝi devas esti pli likva: por atingi tion eblas varii la dozo de faruno, uzu 50g
anstataŭ la 70 de la baza recepto.
Por eviti la formadon de buloj, vi povas aldoni iom da olivoleo.
[[Kategorio:Kuirlibro|Beŝamelo]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikibooks.org/w/index.php?oldid=13311.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|