Revision 13312 of "Kuirlibro: Beŝamelo" on eowikibooks

{{kuirlibro}}
{{Recepto
| nomo         = Beŝamelo
| dosiero      =
| porcioj      = 
| facileco     = 
| tempo        = 
| materialo    = 
| energio-kcal = 
| energio-kJ   = 
| deveno       =
}}

La saŭco estas baza saŭco de la eŭropa kuirarto. 
 
==Ingrediencoj==
70 g da butero
70 g da faruno
500 ml da lakto
pinĉaĵo da salo
pipro
muskato

==Preparado==
#Fandu la buteron en poto sur meza varmfonto. Forigi la poton de la varmfonto.
#Aldonu la kribritan farunon kaj daŭre frapu per frapilo.
#Nun malrapide alverŝu la lakton, daŭre frapante, ĝis la enhavo komencas boli.
#Aldonu salon, moderigu la varmon kaj lasu dum dudek minutoj, kun kovrilo, frapante de tempo al tempo.
#Estingu la varmon, aldonu salon laŭ gusto kaj pinĉaĵon de muskato kaj pipro.
#Se la saŭco estas tro dika, aldonu lakton, se tro maldika, metu la poton sur la varmfonto kaj aldonu iom da butero aspergita per faruno.
 
==Konsiloj==
Se la beŝamelo utilas por la preparado de lasanjoj, ĝi devas esti pli likva: por atingi tion eblas varii la dozo de faruno, uzu 50g
anstataŭ la 70 de la baza recepto.

Por eviti la formadon de buloj, vi povas aldoni iom da olivoleo.

[[Kategorio:Kuirlibro|Beŝamelo]]