Revision 13378 of "Tokipono/Leciono 14" on eowikibooks

= Leciono 14: Vivaĵoj =

== Lernindaj vortoj ==

{| border="1"

'''akesi''' - reptilio, amfibio
'''kala''' - fiŝo, aŭ iu speco de besto, kiu vivas en akvo
'''kasi''' - planto
'''moli''' - morto; mortiĝi, mortigi
'''soweli''' - mambesto
'''waso''' - birdo

== Dusenceco de Nomoj por Vivaĵoj ==

La nomoj de ankaŭ vivaĵoj en tokipono estas dusencaj.

=== akesi ===

Ĉi tiu vorto entenas ĉiujn reptiliojn kaj amfibiojn.

Jen bestoj kiujn nomas oni ''akesi'' : testuduloj, tufoj, ranoj, serpentoj

La vorto ''akesi'' entenas ankaŭ multajn bestaĉojn. Oni imagas, ke bestaĉoj estas timigaj, kun stranga felo, kaj multaj ''akesi'' estas tiaj. Dinosaŭroj estus ''akesi''.

Do, oni ne povas priskribi specife la nomojn de bestoj. Sed, tio vere estas parte la beleco de tokipono. Kiom da aliaj lingvoj povigas kapabligas onin uzi nur unu vorton por diri gekon, lacerton, serpenton, dinosaŭron, testudulon, kaj multajn aliajn tiajn bestojn?

Tamen, oni povas uzi adjektivojn kaj ''pi''-frazerojn por komuniki iun sencon. Ekzemple, jen kiel paroli pri venenaj serpentoj: ''akesi pi telo moli'' ("reptilo/amfibio de mortiga likvo"). Tiun frazeron povas signifi ankaŭ venenajn ranojn.

=== kala ===

Oni uzas ''kala'' por paroli pri fiŝoj kaj aliaj bestoj, kiuj vivas en akvo: eĉ ŝarkoj kaj kraboj

Antaŭe, ''kala'' povas esti adjektivo. aparte utile kiam oni volas paroli pri sirenoj. ''jan kala'' = sireno.

=== kasi ===

Oni uzas ''kasi'' por paroli pri ĉiuj plantoj kaj plantecaj. ''kasi'' inkluzivas ambaŭ fungetojn kaj arbegojn.

Kiam oni parolas de floroj, oni povas diri ''kasi kule'', ĉar floroj estas multkoloraj, nature. Tiel povas oni distingi florojn de aliajn plantojn.

Kiam oni parolas de arboj aŭ arbustoj, oni diru ''kasi suli''. Por fiherbetoj ktp, diru ''kasi lili''. Oni uzas ''lipu kasi'' por signifi "folio"-n, kaj ''kasi anpa'' por signifi "herbo"-n.

Estas aparta planto, kiu estas kontraŭleĝa en plejpartaj landoj, sed inspiregis tokiponon, kiun uzas oni por amuzado kaj meditado. Se uzata por amuzado, oni diras ''kasi nasa''; se por meditado, oni diru ''kasi sona''.

Oni povas diri ankaŭ ''ma kasi'' ("lando (de) plantoj") por diri "arbaro"-n aŭ "ĝangalo"-n.

=== pipi ===

''pipi'' estas uzata por ĉiuj insektspecoj, kiel araneoj, formikoj, blatoj, kaj papilioj.

=== soweli ===

''soweli'' estas esence uzata por ĉiu tipo de mambestoj. Ekzemple: leono, kuniklo, koalo

Se oni manĝas viandon, kiu venas de ''soweli'', ankoraŭ nomas oni ĝin ''soweli''. Ne estas aparta vorto por la viando; estas samaj:

* soweli ni li pona moku. Ĉi tiu bovino estas bongusta.

=== waso ===

''waso'' inkluzivas birdojn kaj flugantajn mambestojn.

Kiel ''soweli'', se oni manĝas viandon, kiu venas de birdo, ĝin nomas oni ankoraŭ ''waso''. Ekzemple:

* mi wile moku e waso. Mi volas manĝi kokaĵon.

== moli ==

Ĉi tiu vorto ne estas malfacila, mi nur montras al vi ekzemplojn, por ke vi povas kompreni ĝin.

Oni povas uzi ''moli'' por esprimi, ke kio estas morta.

* pipi li moli. La insekto estas morta.

Se oni volas diri, ke kio estas mortanta, sed ne ankoraŭ mortas, uzu ''kama moli''. ''kama'' donas al ''moli'' progreseman efikon, kiel ni vidis en la frazeroj ''kama jo'' (akiri) kaj ''kama sona'' (lerni).

* soweli li kama moli. -- La gepardo estas mortanta.

Kaj oni povas uzi ''moli'' ankaŭ por paroli pri tiam, kiam aĵo mortigas alian.

* jan li moli e waso. -- La homo mortigis la birdo.

== Ekzercoj ==

Traduku ĉi tiujn frazojn de Esperanto al Tokipono tiam kontrolu la respondon.

# Mi volas hundidon.
# Aj! La dinosaŭro volas manĝi min!
# La moskito mordis min.
# La bovinoj diras "mu."
# La birdoj flugas en aero.
# Ni manĝu fiŝaĵo.
# La floroj estas beletaj. (Pensu: "Multkoloraj plantoj estas bone rigardi."
# Mi ŝatas plantojn.

Kaj nun, esperantigu ĉi tiujn frazojn:

# mama ona li kepeken e kasi nasa.
# akesi li pana e telo moli.
# pipi li moku e kasi.
# soweli mi li kama moli.
# jan Pawe o, mi wile ala moli.
# mi lon ma kasi.

[[Tokipono/Respondoj#Leciono_14|Respondoj]]