Revision 13389 of "Ruy Faleiro" on eowikibooks

[[Magalhaes]]

VI.

Ruy Faleiro

:Tagoj, kiujn travivis Fernao post aŭdienco antaŭ reĝo. Estis amaraj-maldolĉaj kiel absinto.
:Li loĝis kun Henriko en duonkaŝita flanko de la palaco en malgranda loĝejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En ĝi li sidadis nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj la gloron de la forflugintaj tagoj.
:Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato. Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaĵojn. Se estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti honeste kaj malkaŝe. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed ĉi tie? 
:Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de Albukerk. Sed ke tiu ĵetegus lin direkte en la polvon, tion li tamen ne supozis.
:Li vagadis tra Lisabono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila Fernao. Li fariĝis malafabla, ekscitiĝema. Sen kaŭzo li abrupte alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la ŝanĝon en konduto de sia sinjoro.
:Kun sento da malĝojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn ŝipojn. Ofte li decidiĝis, ke li ne plu iros tien. Sed li ne sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis.
:Iam li estis surprizita en urbo per ĝojkrio, kiu estis neniom malpli granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis?
:Multekostan spicon oni alveturigis en Eŭropon el Hindujo. En Hindujon oni alveturigis ĝin el Molukkoj. Sed kie troviĝas Molukkoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu - Francisko Serrao! 
:Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? Ĉu ekzistas du marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Aŭ ĉu tio estas vere lia Francisko? 
:Li ne estis longe en necerteco.
:Iun vesperon frapis al la pordo de lia ĉambreto nekonata maristo.
:"Ĉu vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?"
:"Jes. Ekskapitano," respondis Fernao kun amara rideto.
:"Do - finfine!" diris nespire la maristo. "Mi jam longe serĉas vin!"
:"Kion mi povas fari por vi?"
:"Mi estas el fregato, kiu revenis antaŭ kelkaj tagoj el Hindujo. Ĝia komandanto sendas al vi ĉi tiun leteron."
:"Al mi? Komandanto de iu fregato?"
:"Bonvolu kompreni," daŭrigis la maristo klarigante sian mision, "ĝin ne sendas al vi mia komandanto. LiI devis nur enmanigi ĝin al vi."
:"Do kiu?"
:"De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukkoj."
:Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaĵon. Francisko skribas! Superŝutita per laŭroj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian kamaradon! 
:Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj  komencis avide legi. 
:Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disiĝo. Kiom malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimiĝis. Poste li estis sendita kiel kapitano de unu ŝipo por serĉi Molukkojn.
:Ili naĝis ĉirkaŭ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud unu el tiaj insuloj ilia ŝipo frakasiĝis. Restinte sur nudaj rokoj ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al la rokaĵo malaja boato. La ŝipruiniĝintoj ruze ekposedis ĝin kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukkoj. Post longa veturo ĉirkaŭ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de insuloj, kie kreskis la multekosta spico.
:"Kara Fernao, se vi almenaŭ povus imagi al vi, kiel bele ĉi tie estas!" skribis Francisko. "Malakka plaĉis al ni - ĉu vi  rememoras? Sed kion signifas Malakka kompare al ĉi tiu ĉarma lando! Kreskaĵo estas ĉi tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo, makato, cinamo kaj vanilo. Sur branĉoj kveras turtoj, krias strangaj birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj. 
:Homoj estas ĉi tie afablaj kaj ĉi tiea reĝo estas plej ĝentila el ĉiuj, kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis. En la nomo de portugala reĝo mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco.
:Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisabono, en Sabroso, sur maro: mi kredas, ke ĉi tiu letero trovos vin. Kaj poste alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da ĝi estas ĉi tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi akceptos vin.
:Do - por longa vojaĝo favoran venton en ls velojn! 
Francisko Serrao."
:
:Fernao finlegis. Lia mano malleviĝis, letero falis sur la plankon. En la kapo li sentis strangan bruon.
:Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en Lisabono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo ĉirkaŭpreni la mondon, havas forhakitajn ambaŭ flugilojn! 
:For el Lisabono! For el Portugalujo! For el ĉi tiuj lokoj, kie rigardo al ĉiu forfluganta ŝipo ŝirvundas la koron kaj rememorigas mizeran, humiligan senpovon! 
:En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antaŭ unu jarcento sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn volontulojn.
:Aliĝis ankaŭ Fernao kaj li estis akceptita.
:Sed Afriko ne alportis al Magalhaes feliĉon. En batalo li estis vundita je genuo kaj restis por ĉiam lama. Krom tio li estis kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indiĝenoj parton de militakirita brutaro. Komencis longa juĝa esplorado. Laŭ fina verdikto li estis proklamita senkulpa kej plene purigita, sed la akra pinto de la malhonorigo tamen eniĝis profunden en lian animon.
:Reveno el Afriko estis ankoraŭ pli malĝojiga kaj pli senespera ol la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenaŭ esperi, ke oni ankoraŭ uzos liajn servojn. Sed nun? La reĝo emeritigis lin kun ridinde malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano? 
:Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis!
:Denove li vagadis tra stratoj de Lisabono, precipe tra tiuj, kiuj kondukis el la haveno. Sed ankaŭ ĉi tiuj regulaj promenoj fariĝis pli maloftaj. Li komencis danĝere izoliĝi. Li rekonsciiĝis pri la ŝarĝo de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis neniu espero, ke ili ankoraŭ iam renkontiĝos. Ĉe la reĝa kortego Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj servoj, sed sensukcese. Kio restis? Ĉu malĝojo? Ĉu senespero! 
:Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el ĝia fundo ne atingu la supraĵon. Ankaŭ ĉi tiun fojon li rekonsciiĝis.
:Hodiaŭ oni malŝatas liajn servojn. Sed ĉu estas certe, ke oni jam neniam bezonos lin? Kaj ĉu li devas ĝis tiu tempo, kiam li estos revokata, turmentiĝi per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas? Ĉu li ne povus travivi tiun tempon pli utile? 
:Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke ankoraŭ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por tiam.
:Malgranda ĉambreto komencis plenumiĝi per libroj. Ili estis ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri femdaj landoj, pri matematiko. Vivo de Fernao sereniĝis, ĝi fariĝis pli ĝoja. Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro, kiu sukcesis trasidi ĉe misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por manĝi!
:Fernao kompletigis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj vojaĝoj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun fariĝis al li klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis. 
:Kiam li legis intormojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn, kaj se io ne konsentis, li ĉion denove trakalkulis. Li faris al si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej gravajn indikojn.
:Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero. Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio ŝanĝiĝis de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri formo de la Tero oni senĉene sciis nenion. Ankoraŭ ĉiam ekzistis du opinioj: Tero estas aŭ ebena tabulo - aŭ kuglo.
:"Ĉu neniu trovos radion, kiu solvus ĉi tiun enigmon! Fernao serĉis respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili aŭdis jam en paĝia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankaŭ ĉi tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al sopiro de homo - ekkoni!
:Kion ni konas? En plej malproksima oriento kuŝas Molukkoj, tie estas Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo. Hodiaŭ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris novan landon Terra Nova - oni komencas nomi ĝin Ameriko laŭ itala maristo Amerigo Vespuĉi, kiu ĝin tre interese kaj alloge priskribis.
:Sed kio estas malantaŭ Molukkoj orienten! 
:Kio estas malantaŭ Ameriko okcidenten! 
:"Ĉu ne estas inter Molukkoj kaj Ameriko nur mallarĝa strio de oceano?
:Kiu trapenetros ĉi tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo de Tero! 
:La kapo al Fernao eĉ turniĝis, kiam li konsciiĝis pri grandiozeco de ĉi tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan kapon.
:Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la oceano. Tumulto en la haveno trankviliĝis.
:Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris.
:Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli riĉaj ol homoj. Se ili povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni scius ĉion. La sekreto estus solvita. 
:Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li aŭskultis la mildan murmuron de la maro. Subite li ektremiĝis pro nokta malvarmo. Li revenis hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkaŝos al li nenion. La libroj - eble ankaŭ jam nenion. Sed - kiu scias? Eble li ĵus trovos en ili iun rimarkon, kiu almenaŭ ion malkaŝetos.
:Enpensiĝinta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra voĉo, kiu eliĝis tra malfermita fenestro de malgranda gastejo, vekis lian atenton.
:"Hodiaŭ vi povas jam naĝi, kien vi volas, kaj tamen vi scias en ĉiu momento, kie vi troviĝas," aŭdis Fernao.
:"Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa!" eĥis mokeme kiel respondo.
:"Nur ridu, vi senbarbuloj!" koleris la parolanto. "Kion vi scias pri sekstanto!"
:"Pri kio?"
:"Pri sekstanto! Cetere - estas tre malfacile paroli kun vi! Tio aspektas kvazaŭ homo parolus al arboj en la arbaro!"
:"Ho-ho-ho-ho!" eksonis gaje. "Tio estas vere amuziga! Gastejmastro, verŝu al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!"
:"Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomiĝas sekstanto, homo, sekstanto!"
:"Al mi estas tio tute egala, sekstanto aŭ seksano!" ridis iu. "Mi ŝatas nur aŭskulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu! Ĝis vi fintrinkos, ni ordonos verŝi al vi denove!"
:"Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen de la firma tero," komencis denove tiu unua. "Por determini pozicion de la ŝipo ili uzis instrumenton, kiu nomiĝas astrolabo."
:"Kiel!"
:"Astrolabo. Per ĝi oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de kalkulo oni fiksas situon de la ŝipo. Ĉi tiu instrumento havas unu grandan malavantaĝon; dum mezuro ĝi devas esti lokigita nur firma tero. Pro tiu kaŭzo pli frue neniu kuraĝis veturi sur la vastan maron."
:"Kaj hodiaŭ?"
:"Hodiaŭ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de ĝi oni determinas pozicion de la ŝipo ankaŭ dum la veturo, tial vi povas naĝi kien ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros -"
:Pluajn vortojn Fernao jam ne aŭdis. Lia scivolo estis vekita al plej supra grado. Kiu ja prelegas ĉi tie pri sciencaj aferoj al simplaj maristoj?
:Li eniris.
:Preskaŭ ĉiuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuziĝis kun viro, kiu sidis apud bufedo.
:Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj haŭto. Flirtanta, nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj plenaj de vigleco, la parolo malkaŝis kulturitan homon.
:Magalhaes sidiĝis al du maristoj kaj aŭskultis plue la interesan prelegon de nekonata viro.
:Tiu parolis pri ĉio ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri Luno kaj Tero. La aŭskultantoj aŭ ne komprenis, aŭ ne kredis lin. Ilin simple ĝojigis la fakto, ke li ekscitiĝis, se li konstatis iliajn nesciojn.
:Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazaŭ malfermiĝus iu el liaj ampleksaj libroj kaj ĉi tiu homo legus el ĝi.
:"Kiu li estas?" li demandis unun el maristoj.
:"Ia strangulo!" levis ŝultron la demandito. "Vi povas demandi lin pri kio ajn vi volas, ĉion li scipovas respondi."
:"Do scienculo?"
:"Jes. Sed li scipovas eĉ antaŭdiri estontecon! Vi diras al li daton de via naskiĝo - kaj li tuj superŝutas vin per informoj: Kiel longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu akcidento - mallonge dirite: strangulo."
:"Laŭ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero," aldonis duonflustre la dua maristo. "Kun tia estas pli bone ne ŝerci."
:"Kaj ĉu li sidadas ĉi tie ofte?" klopodis ekscii Fernao, kiun interesis la nekonata viro ĉiam pli multe.
:"Ne. Hodiaŭ li amuziĝas kun ni, morgaŭ li estas inter hidalgoj, alifoje vi vidos lin en la haveno aŭ sur la foirejo. Sed homoj ĉie ŝatas aŭskulti lin, ĉar ĉiu volas ekscii ion pri sia estonteco."
:"Kaj vi?"
:"For de tiaj aferoj!" diris rapide la maristo. "Mi estas tre kontenta aŭskultante lin, ĉar al mi plaĉas, kiel li scipovas ekscitiĝi kaj disputegi. Sed paroli kun li - Dio min gardu! Nur atentu liajn okulojn! Se li rigardas vin, kvazaŭ iu pikvundus vin per tranĉilo!"
:Fernao ĉesis aŭskulti la superstiĉan mariston. Io alloge tiris lin al mistera viro.
:Post nelonge li leviĝis kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion li volas. Li sentis nur fortan sopiron interŝanĝi kun li almenaŭ kelkajn vortojn.
:"Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo," li prezentis sin. "Ĉu vi permesos, ke mi alsidiĝu?"
:"Certe," faris ceremonielan komplimenton la scienculo. "Kaj ĉar al mi ŝajnas, ke vi estas ĉi tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj necesas - ne ridu, vi malkleruloj! - ankaŭ mi prezentos min al vi. Mi estas Ruy Faleiro, astronomo."
:Magalhaes aĉetis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano.