Revision 17405 of "Vasko da Gama" on eowikibooks

[[Magalhaes]]

III. 

V a s c o    d a   G a m a

:La 18-an de septembro 1499 tuta Lisabono muĝis. En la haveno premiĝis netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon. 
:Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo, Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantaŭ ili troviĝis aroj da riĉaj komercistoj, kiuj antaŭvidis profundajn ŝanĝojn en ekonomia vivo de la tuta Eŭropo, kaŭzitajn per ĉi tiu fama malkovro. 
:Reĝo de Portugalujo Manuelo la Granda venis kun ĉiu pompo de sia kortego. Malgraŭ tio, ke li klopodis aspekti trankvila kaj dignoplena, li ne povis subpremi signojn de forta emocio. Li ja ekspedis Vaskon da Gama al malproksima vojo ĉirkaŭ Afriko, kiun realigi provis Portugaloj jam tutajn jardekojn! Ne nur Vasko da Gama, sed ankaŭ li, Manuelo la Granda, estos enskribita en la historio kiel venkinto super la oceano!
:Apud la reĝa sekvantaro staris paĝioj en modele ordigitaj vicoj. Inter ili estis ankaŭ Fernao Magalhaes.
:Li estis jam deknaŭjara. La kortega vivo ne ŝanĝis lin. Ĉiam li estis serioza, malparolema, homevitema. Ĉiam li pensis nur pri studo kaj pri sia revo - veturi trans la maron kaj malkovri novajn landojn. 
:Lia malserena izolemo malaperis nur tiam, kiam li kontaktis kun du homoj: kun Francisko Serrao kaj kun scienculo Martin Behaim. La sperta kaj sprita preceptoro baldaŭ ekkonis, kial Fernao tiom interesiĝas pri liaj prelegoj. Li konis el propra sperto la ĉarmon de tiuj strangaj momentoj, kiam homon kaptas sopiro fari ion grandan, ion senliman. Kiam oni ŝatus vaste svingi la manon por katenkapti ĉion, kio de homo forkuras. Li bone konis la ardan flameton en la okuloj, kiu ekbruliĝas pro la sopiro kaj decidemo. Tian flameton li vidis en okuloj de Fernao ofte, kiam li rakontis pri la maro. Kaj Martin Behaim nutris sin, subtenis, stimulis: Fernao bone tion sentis kaj li estis pro tio tre dankema al sia instruisto. 
:Kaj kun Francisko ligis lin la malnova amikeco. Ambaŭ junuloj bone komprenis unu la alian kaj faris ĉion en harmonia konkordo.
:Ankaŭ hodiaŭ ili staris kune kaj malpacience rigardis al observa turo. Tuj matene alveturis rapida karavelo de komercisto Artur Rodriguez, kiu hazarde renkontis la ŝipojn de Vasko da Gama. Rodriguez alportis informon, ke la ekspedicio tagmeze atingos Lisabonon. Nun estis jam la dua posttagmeze kaj ĉiuj komencis fariĝi malpaciencaj. 
:Finfine ektondris kanonoj. 
:Observantoj ekvidis en malproksimo pintojn de ŝipoj kaj donis signon al la artileristoj. Tri kanonpafoj komunikis al Lisabono, ke la ekspedicio de Vasko da Gama alveturas. 
:La ariĝintaj popolamasoj nepriskribeble entuziasmiĝis. Homoj bravokriis, ridis, ploris, ĉirkaŭbrakis unu la alian, starigis sin sur la pintojn, saltetis alten -
:Malproksime sur la horizonto aperis malhelaj punktoj, kvazaŭ el ondoj de oceano elgrimpus strangaj skaraboj. Ili alproksimiĝis malrapide, tre malrapide, estis jam preskaŭ vespero, kiam la ŝipoj albordiĝis kaj ĵetis ankrojn. En tiu momento eksonis ĉiuj sonoriloj en Lisabono. En la ĝojkrion de la popolamasoj miksiĝis surdigantaj pafoj de la bombkanonoj. Lisabono tremis sub pafado. 
:Reĝo Manuelo la Granda sendis sian orumitan ŝipeton renkonte al la karavelo de la admiralo. Vasko da Gama malsupreniras en ĝin per ŝnurega ŝtupetaro, li albordiĝas, venas antaŭ la reĝon kaj faras profundan komplimenton. Li volas ion diri, sed li ne povas. La kruda maristo, kiu regis ŝipojn, homojn kaj oceanojn, ne estas kapabla regi sian kortuŝon.
:Ankaŭ la amasoj fariĝas senmovaj, senvortaj. Sed kiam la reĝo ĉirkaŭbrakas Vaskon da Gama, ili vekiĝas el sia raviĝsilento kaj la haveno denove bruegas.
:Vasko da Gama turnas sin al siaj karaveloj. Li mansignas al la maristoj, kvazaŭ li volus doni al la popolo signon, ke la meritoj pri ĉi tiu granda venko de Portugalujo ne apartenas nur al li. Nova torento de ĝojego, novaj salvoj el bombkanonoj. Ankaŭ la karaveloj tondrobruas. La artileristoj staras apud siaj kanonoj kaj pafegas. Ceteraj maristoj rigardas en mirego la neviditan aperaĵon. Ili ja antaŭvidis, ke oni bonvenigos ilin glore. Sed ĉi tiu pompo superis ĉiujn iliajn imagojn. Kion signifas ĉiuj suferoj de la senfina vojaĝo? Ilian admiralon ĉirkaŭbrakas mem la reĝo! Kaj ĉi tiu ĉirkaŭbrako apartenas ankaŭ al ili! Sekvas ordono elŝipiĝi kaj aranĝi  triumfan marŝon tra la urbo en la reĝan palacon al riĉa festena regalo.
:La stratoj, tra kiuj marŝas la maristoj, ondiĝas per sennombraj aroj da homoj. Frontoj de domoj, fenestroj kaj tegmentoj estas plenplenigitaj de alrigardantoj, knaboj trapenetras inter maturaj homoj antaŭen por pli bone vidi - Kaj oni povis ja ion vidi! 
:En la frunto de la marŝtaĉmento iris maristoj en strangaj vestaĵoj, kiujn ili akiris en malproksimaj fremdaj landoj. Iliaj vizaĝoj, brunigitaj de sunradioj, sulkigitaj de marakvoj kaj ventegoj, maldikigitaj de suferado kaj malsato, rakontis sufiĉe pri la travivitaj turmentoj.
:En la momento, kiam ili alpaŝis la stratojn de Lisabono, iliaj animoj estis superplenaj ne nur per ekzalta ĝojo. Krom senfina feliĉo kuŝiĝis sur ilin peza vualo - rememoroj je dekoj da fidelaj kamaradoj, kiuj pereis dumvoje.
:Ili iras inter ĝojkriantaj popolamasoj, sed iliaj okuloj estas direktitaj ien en malproksimon. Ili vidas en ĉi tiuj neforgeseblaj momentoj denove la kabon de Bona espero, Mozambikon, Melindon, Koĥinon kaj Kalikuton, ili luktas kun la ondoj de Hinda oceano, ili entombigas en ondojn siajn kamaradojn, kiuj ne estis kapablaj rezisti al teruraj malsanoj. Ili iras kaj pli volonte ne rigardas al entuziasmigitaj amasoj, sed malproksimen antaŭen. Eble ĉiu en la maro de kapoj ekvidus tiun plej karan, je kiu li sopiris plej multe, la kapon de sia patrino, de patro, de edzino, de infano - sed eble li ekvidus ankaŭ larĝe malfermitajn kaj konsternitajn okulojn de tiuj, kiuj vane serĉis en la vicoj da maristoj sian familianon. Ja - ju pli proksimiĝas la marŝtaĉmento al la reĝa palaco, des pli ofte oni aŭdas inter la ĝojego malesperajn ekkriojn de tiuj, kiuj jam kun absoluta certeco konvinkiĝis, ke ilia edzo, fianĉo, patro, filo aŭ frato ne revenis... 
:Aparta grupo de maristoj portis sur veluraj kusenoj multekostajn donacojn, kiujn sendis al portugala reĝo la regnestroj de malkovritaj landoj. La rigardantoj admiris ponardojn kun oraj manteniloj ornamitaj per briliantoj, orientajn sabrojn kaj glavojn, orajn juvelojn, gemojn kaj ŝnurojn da perloj, artajn kestetojn el eburo, delikatajn ŝtofojn, sed plej scivole ili observis Hindojn, kiujn alveturigis la maristoj en Eŭropon kiel trofeon de la venko...
:Nur poste vidiĝis Vasko da Gama. Li paŝis flanke de la reĝo, ĉirkaŭita de noblaj korteganoj, altrangaj oficiroj, episkopoj kaj ĉefepiskopoj. Li aspektis serioze kaj nepre ne ridetis. 
:"Kial li estas tiom serioza?" oni aŭdis mirigitajn voĉojn.
:"Eble pro tio, ke al li mortis dumvoje tiom da maristoj." 
:"Laŭdire ankaŭ lia frato Paolo pereis."
:"Kiom da maristoj forlasis Lisabonon?"
:"Cent kvindek."
:"Kaj jen - terure! - mi kalkulis ilin - jen marŝas nur kvindek kvin da ili!"
:"Kvar ŝipoj forveturis kaj revenis nur du!"
:"Nova pruvo, ke la kajon de nia haveno ni ne nomas, La kaĵo de larmoj kaj de la ĝojo' senkaŭze! . . . "
:Tuta Lisabono parolis nur pri la ekspedicio de Vasko da Gama. Eble plej vigla diskuto estis en paĝia lernejo. Ĉiujn ravis la brila kaj impona bonvenigo. 
:Preceptoroj vole nevole ĉesis instrui kaj parolis pri la venkinta malkovrinto. Ili ne bezonis devigi sin al tio, ĉar ankaŭ ili estis plenaj da sincera admiro al lia faro. 
:Tiamaniere kreskis la fama marnaviganto en okuloj de entuziasmigita junularo al heroa modelo de perfekteco. En la paĝia lernejo troviĝis en tiuj tagoj ne eĉ unu junulo, kiu ne sopirus fari ion ĝuste tiel grandiozan kiel Vasko da Gama. Inter la plej entuziasmigitaj admirantoj estis Fernao kaj Francisko. 
:Kelkajn tagojn post alveturo de Vasko da Gama diris majstro Behaim al la disĉiploj:
:"Mi devas informi vin, ke morgaŭ antaŭtagmeze anstataŭ normala instruado oni aranĝos por vi prelegon."
:"Pri kio?" ili demandis avide. 
:"Pri la vojaĝo en Hindujon."
:"Kaj kiu - kiu prelegos?" la junuloj preskaŭ ĉesis spiri." :"Vasko da Gama."
:Estis feliĉo, ke la lernejĉambro troviĝis en konstruaĵo kun fortaj muroj, kiuj obtuzigis ĉiujn sonojn. Ĉar la junuloj post ĉi tiu sciigo subite forgesis ĉiujn regulojn de disciplinita konduto...
:La sekvantan tagon la junuloj ariĝis en la plej granda lernejĉambro. La katedro estis solene ornamita. Antaŭe staris vico da brakseĝoj. Sur ilin sidiĝis la reĝo kun korteganoj kaj preceptoroj.
:La junaj aŭskultantoj salutis la reĝon kaj poste ilia intereso tute koncentriĝis al la fama marnaviganto.
:Li estis ankoraŭ relative juna. Ĉiu lia movo malkaŝis memkonfidan homon. Eĉ ĉi tie, malantaŭ la katedro, en la medio, kiu estis por li tute fremda li ne embarasiĝis. Li faris profundan komplimenton al la reĝo kaj komencis prelegi:
:"Lia Moŝto reĝo Manuelo la Granda invitis min, ke mi rakontu al vi, junaj amikoj, ion pri mia vojaĝo. Kompreneble mi ne estas Cicero nek Demosthenes kaj pli bone mi scipovas regi la oceanojn ol vortojn. Malgraŭ tio mi volonte plenumas la deziron de lia Reĝa Moŝto, al kiu mi tiom ŝuldas por ĉiu helpo. Estas antaŭ ĉio lia merito, ke mi sukcesis realigi la malnovan sopiron de nia popolo - ĉirkaŭveturon de Afriko."
:Post ĉi tiu enkonduko ekparolis Vasko da Gama pri tio, kio okazis antaŭ lia ekspedicio: subigo de surteraj vojoj al Hindujo de Turkoj, manko de orientaj varoj en Eŭropo, serĉado de nova vojo al Hindujo tra la maro. Provoj de Henriko Naviganto kaj de Johano la Dua, Vojaĝo de Bartolomeo Diaz, kiu en la jaro 1486 atingis la plej sudan kabon de Afriko kaj revenis nur pro tiu kaŭzo, ke liaj maristoj rifuzis ŝipveturi pluen. 
:Novan vojon al Hindujo ne serĉis kompreneble nur Portugaloj, sed ankaŭ Hispanoj. Dume Portugaloj celdirektis orienten, Hispanoj klopodis atingi Hindujon en direkto okcidenta. Inter ambaŭ landoj ekestis konkurado. Ĉiu volis alveturi Hindujon kiel unua. Ĉiu volis konkeri komercon kun multekosta spico por si. Ĉi tiu konkurado ŝanĝiĝis al malkaŝa malamikeco. Hispanaj kaj portugalaj ŝipoj renkontiĝantas sur la vasta maro senrespekte dronigi unu la alian. Tiam la papo dividis la mondon en du duonojn: okcidentan kaj orientan. Ĉiuj landoj en okcidenta parto, kiuj ĝis nun ne estis regataj de kristanaj regnestroj, devis aparteni al Hispanujo. Portugalujo estis rajtigita okupi tiajn landojn en zono orienta. Limo inter ambaŭ partoj direktis de nordo al sudo kaj troviĝis en distanco de 370 leguoj okcidenten de Kapverdaj insuloj. 
:Dum ĉi tiu stato oni aranĝis ekspedicion de Vasko da Gama. Li gvidis kvar ŝipojn, kiuj estis ekipitaj kun granda zorgemo. Kiam li rakontis, kiuj personoj helpis al li efektivigi la grandan planon, li dediĉis dankajn vortojn al Bartolomeo Diaz:
:"Por ke vi povu kompreni la grandecon de lia koro, vi devas konscii, kio okazis. Diaz ŝipveturis Hindujon. Li ja malkovris novajn landojn, sed la celon de sia vojaĝo li ne atingis. Li estis pro tio certe ĉagrenita. Kaj jen post jaroj - li eksciis, ke iu alia volas provi tion, en kio li malsukcesis. Diaz povis ĵaluzi je la nova ekspedicio. Li povis deziri al ĝi malsukceson. Li povis sekretigi ĉion kio al la nova ekspedicio helpus. Sed Bartolomeo Diaz? Apenaŭ li eksciis pri mia vojaĝo, li tuj vizitis min kaj prezentis al mi ĉiujn siajn riĉajn spertojn. Li atentigis min pri ĉiuj malhelpaĵoj, kiujn mi devos venki. Li donis al mi konsilon, kiamaniere pliperfektigi konstruon de la ŝipoj, ke ili rezistu al ĉiuj uraganoj. Li rekomendis al mi ŝipdirektilistojn, kiuj gvidus min sekure al la kabo de Bona espero.
:Mi scipovis tuj valorigi, kion signifas por mi la konsiloj de Diaz. Sed nur dumvoje mi ekkonis, kiel mi veturus sen ili. Ne estis eĉ unu tago, en kiu mi ne rememorus kun profunda dankemo tiun bravan marnaviganton kaj noblan homon. 
:Kaj kiel Bartolomeo Diaz - tiel devas agi ĉiu homo, kiu pensas pri prospero de ĉiuj, ne nur pri propra profito. Tiel, mi esperas, agos en la vivo ankaŭ vi. . . "
:Ĉirkaŭveturinte la kabon de Bona espero, la ekspedicio ekveturis nordorienten. Vasko da Gama nomis lokojn, kiujn ili vizitis: Delago, Zambezi, Mozambik, Mombasa, Melinda. El Melinda ili naĝis ankoraŭ dudek tagojn tra la Hinda oceano sub gvido de kristana ŝipdirektilisto. Finfine ili atingis Kalikuton - Ili troviĝis en Hindujo.      
:Du monatojn ili komercis kun indiĝenoj. Dum tiu tuta tempo Vasko da Gama pro singardo ne elŝipiĝis. 
:"Sed la tempo de nia restado proksimiĝis al la fino. Mi komprenis, ke mi jam ne povas plu prokrasti nian viziton al la reĝo. Mi komunikis, kiam mi vizitos lin. 
:La reĝo akceptis nin ŝajne amike. Li evidente intencis blindigi nin per sia lukso. Liaj vestaĵoj estis ornamitaj per multekostaj juveloj. Sur la manoj li havis braceletojn, sur kiuj brilis grandaj diamantoj. Ĉirkaŭ la kolo li havis volvitan ŝnuron da perloj. En liaj orelaŭrikloj estis grandaj truoj, el kiuj pendis oraj orelringoj kun perlaj ornamaĵoj.
:Apud reĝo staris liaj paĝioj, vestitaj en silko. Unu knabo tenis super la reĝo ruĝan sunombrelon, kies firmaj partoj estis faritaj el oro kaj juveloj. Aliflanke staris paĝio tenanta ujon, kiu estis ankaŭ el oro. La reĝo sputis en ĝin. Li senĉese maĉis ian verdan folion. La sukon li elsuĉis kaj reston elsputis. Per tiu maĉado liaj dentoj kaj lipoj fariĝis fajre ruĝaj.
:Helpe de interpretisto mi parolis kun la reĝo sufiĉe longan tempon.
:Poste ni adiaŭis kaj volis forlasi palacon. Reĝaj servistoj kondukis nin tra komplikitaj koridoroj en apartan ejon, kie ili neatendite forlasis nin. Ilia malĝentileco mirigis nin, sed tro baldaŭ ni estis instruitaj. Venis sendito de la reĝo kaj li diris al ni, ke ni estas kaptitoj.
:Mi postulis lin, ke li diru al Samorino - tiel nomiĝis la reĝo - pri kio mi interkonsentis kun mia frato Paolo: se mi ne revenos en la termino, kiun mi antaŭe fiksis, niaj karaveloj forveturos en Portugalujon kaj ili revenos kun grandega ŝiparo, kiu terniveligos Kalikuton.
:La reĝon timigis la minaco kaj post kelkaj tagoj li ordonis al siaj armitoj, ke ili akompanu nin en plena sekureco al la bordo. Tuj poste ni forlasis Kalikuton kaj ŝipveturis reen. Dum la reveturo okazis nenio eksterordinara. 
:Tiamaniere estis la unuan fojon ĉirkaŭveturita Afriko de portugalaj maristoj. La vojo al Hindujo estas konata. Nia komerco povos flori po senfinaj eblaĵoj. Kaj nun vi eble opinias, amikoj, ke ĉiuj taskoj estas plenumitaj. Ĝi estus kompreneble granda eraro. Kion faris ni, tio estis nur komenco. La ĉefaj laboroj nur atendas nin."
:Kaj ĉi tie parolis Vasko da Gama pri tio, kiamaniere estas necese sekurigi la navigadon al Hindujo. Arabaj komercistoj, kiuj ĝis nun peris la komercan trafikon inter Hindujo kaj mediteraneaj teritorioj, klopodos melebligi la portugalan penetradon en Azion. La indiĝena loĝantaro ne estas favora al Portugaloj; ĝi devos esti akirita vole nevole. Kaj multaj aliaj taskoj estas plenumotaj.
:"Mi estas feliĉa," finis sian prelegon Vasko da Gama, "ke mi ricevis honoron paroli al reĝaj paĝioj. En vi kuŝas estonteco de nia popolo. Vi devos plenumi la taskojn, kiujn mi menciis. Se iu volas fariĝi maristo, estas necese, ke li estu tuta viro. Li devas havi spinon pli firman ol estas masto, vidpovon pli akran ol falko kaj forton pli grandan ol leono. Li devas sukcese moki furiozon de la oceano, ne plendi, kiam ventego disŝiras velojn. Li devas scipovi kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu kamarado estas antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon kaj froston, skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto ankaŭ se ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia celo, ankaŭ se lin teruras nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro al la hejmo.
:Tion ĉion devas scipovi ĉiu ordinara maristo. Sed ĉi tiuj kvalitoj devas esti dekobligitaj en persono de tiu, kiu volas esti la kapitano, la admiralo. Kaj vi, junaj amikoj, fariĝos iam la komandantoj."
:La okuloj de junuloj ekflamis de entuziasmo. Ektondris surdiga aplaŭdo.
:Ankaŭ reĝo Manuel la Granda kontente ridetis. Bone tion diris Vasko da Gama al liaj paĝioj. Estis necese entuziasmigi ilin por grandaj faroj, vipveki ilian aventuremon. Ĉiu venka batalo de portugalaj maristoj signifos ja subigon de nova lando por Lia Reĝa Moŝto. Ĉiu el ĉi tiuj junaj vivoj, perdita en malproksimaj oceanoj kaj nekonataj kontinentoj, signifos pluan pliriĉigon de portugala regno.
:Post la prelego iris Francisko kun Fernao al la haveno. Ili havis impreson, kvazaŭ la spiro de malproksimaj landoj estus hodiaŭ pli arda ol alifoje. Ili silentis.
:"Kredu al mi, Fernao," diris fine Francisko, "eble estus pli bone, se mi ne aŭdus Vaskon da Gama."
:"Kial?" rigardis al li mirigite Fernao.
:"Ĉu ne estas sensenca flamigi la sopiron, kiu estas ĉiam ne plenumita kaj provizore - kiel ŝajnas - ne plenumebla?"
:"Ni ne malesperu. Prelego de Vasko da Gama instruis min, ke ili bezonos nin."
:"Sed kiam venos nia vico? Estas ĉi tie filoj de pli nobelaj hidalgoj, kaj ili estos preferataj. Ni povos ĉe la kortego senutile pasigi nian tempon, sufoki niajn sopirojn. Kaj intertempe la ŝipoj alnaĝas kaj fornaĝas - ho, povi enpenetri iun el ili kaj veturi en malproksimojn!"
:"Ni devas atendi, Francisko. Eble unu jaron, eble kvin jarojn - "
:"Atendi, atendi - kaj ĉiam nur atendi! Kaj dume estos ĉio malkovrita kaj por ni restos nenio. Madeiro, Azoroj, Kapverdaj insuloj, vojaĝoj de Kolumbo - kaj nun krom ĉio ankoraŭ Hindujo! Ĉu vi pensas, ke la mondo estas senfina?"
:"Ne timu, Francisko," diris Fernao kaj lia voĉo estis malmola kaj firma. "La mondo estas sufiĉe granda, ankaŭ por ni io restos."