Difference between revisions 15439 and 15450 on eowikisource{{copyvio}}⏎ {{paĝokapo | titolo = Vojaĝo al Marso | aŭtoro = Giordano Azzi | jaro = 1934 | notoj = El “Heroldo de Esperanto” 2/1934. }} '''I''' Per maŝino grandioza,
de mistera fort’ movata,
ni vojaĝis al kolosa
land’ ĉiela, al konata
ruĝebrila Mars-planedo
por nin distri de l’ Ter-tedo.
L’ Inventist’, scienca feo,
plenkonanto de l’ naturo,
celis por ĉi tiu kreo
al la kono de l’ strukturo
de la vivo de l’ homaro
en la suna planedaro.
Ni trapasis tra la spaco,
tra la tempo kaj silento,
ne ĝenate, en plenpaco
kaj sen ombro de pripento,
la spektaklon rigardante
de la ter’ malgrandiĝanta.
Ne forgesis, dum veturo,
ni viziton al la Luno:
la montpintoj en lumpuro,
vulkanbuŝoj en plenbruno
mirigite nin rigardis,
interflustris, plu rigardis.
Al la Luno scivolema
ni klarigis nian celon.
Ĝi nin petis fervoreme
ke pri l’ lunoj de l’ ĉielo
ni informu ĝin laŭ vero
ĉe reveno al la Tero.
Iun belan Mars-matenon
tra l’ inundo de l’ radioj
jen atingis la havenon -
dum laŭtegaj niaj krioj -
l’ interstela fluga ŝipo,
kun bonstata ĉiu ripo.
'''II''' Da Marsanoj amasego,
kun pentrinde belaj vestoj,
svarmas ĉirkaŭ la ŝipego
scivolante, ĉu la restoj
estas ĝi de iu stelo
ĵus falinta de l’ ĉielo.
Sed vidante nin eliri
ili miras malfermbuŝe,
ŝajnas ion voli diri,
sed la vortoj venas fuŝe.
Montras ni sur kart’ ĉiela
Teron, Marson, volbon stelan.
Tiam la radi-antenoj
de la Marsaj sendstacioj
tuj informas pri la veno
de Teranoj al Marsio.
Kaj tra l’ Marsaj laŭtaj bruoj
komenciĝas intervjuoj.
Kaj ni tuj ekkonsciiĝis:
ĉe virinoj kaj fraŭlinoj,
amo moda jam farigis
(inkluzive bopatrinoj)
tute same en Marsio
kiel sur la Ter’, je Dio.
Sed demandis ni pri tio:
pri milito, pri armiloj,
pri malpaco de l’ nacioj,
pri kolosaj detruiloj
ekzistantaj sur la Tero
en konkuro kun l’ infero.
Ili diris kun fiero:
ne ekzistas la militoj,
detruantaj vian Teron,
ne ekzistas parazitoj,
la armiloj: sed ĉi tio
estas nur prahistorio.
Ne ekzistas plu malpacoj:
nur popoloj laborantaj
en konkordo, en plenpaco,
grandiozaĵojn starigantaj;
ni nin ĉiujn komprenigas:
unu lingvo nin kunligas.
'''III''' Post reveno al la Tero
ni informis Societon
de l’ Nacioj. La aferon
ĝi pristudis en sekreto
dum plurjara diskutado,
paroladoj de l’ estrado.
Nun ĝi venis al konkludo:
sendi tuj komisionon,
kiu - post detala studo -
finos per la sama tono:
la popoloj plu atendu...
kaj armilojn dume mendu. All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=15450.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.