Difference between revisions 15468 and 15488 on eowikisource{{Paĝokapo | titolo = Ne mortigu | aŭtoro = Lev Nikolaeviĉ Tolstoj | tradukinto = Vikifontaro }} {{titolo|Ne mortigu}} :''Ne mortigu. -Eliro xx. 13.'' :''Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. -Luko vi. 40. :''Ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. -Mateo xxvi. 52.'' :''Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. -Mateo vii. 12.'' Kiam reĝoj estas mortpunitaj post tribunalo, kiel en la okazo de Charles la 1-a, Louis la 16-a, kaj Maksimiliano de Meksiko; aŭ kiam ili estas mortigiataj en kortumaj konspiracioj, kiel Peter la 3-a, Paul, kaj pluraj sultanoj, ŝahoj, kaj ĥanoj - oni malmulte parolas pri ĝi; sed kiam ili estas mortigiataj sen tribunalo kaj sen kortuma konspiracio - kiel en la okazo de Henry la 4-a de Francujo, Aleksandr la 2-a, kaj la Imperiestrino de Aŭstrujo, la mortinta Ŝaho de Persio, kaj, ĵuse, Humbert - tiaj murdoj ekcitas la plej grandan surprizon kaj indignon inter reĝoj kaj imperiestroj kaj iliaj aliĝantoj, kvazaŭ ili mem neniam partoprenis en murdoj, nek profitis per ili, nek instigis ilin. Sed, fakte, la plej agrablaj el la murditaj reĝoj (ekzemple Aleksandr la 2-a aŭ Humbert), eĉ ne inkludante la ekzekutojn en siaj propraj landoj, estis instigantoj, kunkulpuloj, kaj partoprenantoj en la murdoj de dekmiloj da homoj kiuj pereis sur la batala kampo; plue, pli kruelaj reĝoj kaj imperiestroj kulpiĝas pri centmiloj, aŭ eĉ milionoj, da murdoj. La instruado de Kristo nuligas la leĝon de "Okulo por okulo, kaj dento por dento"; sed tiuj kiuj ĉiam aliĝis al tiu leĝo, kaj ankoraŭ aliĝas al ĝi, kaj aplikas ĝin je malbonega grado - ne nur pretendante "okulon por okulo", sed sen provokacio postulante la buĉadon de miloj, kiel ili faras kiam ili deklaras militon - ne rajtas esti indignaj pri la aplikado de tiu sama leĝo al ili mem per tiomel eta kaj sensignifa grado, ke apenaŭ unu reĝo aŭ imperiestro estas murdiata po cent miloj, aŭ eble eĉ po miliono mortigita pro la ordono kaj konsento de reĝoj kaj imperiestroj. Reĝoj kaj imperiestroj ne nur ne estu indignaj je murdoj kiel Aleksandr la 2-a kaj Humbert, ili ankaŭ estu surprizitaj ke tiaj murdoj estas tiel maloftaj, konsiderante la adan kaj universalan ekzemplon de murdoj kiun ili al homaro donas. L' amasoj estas tiomel hipnotigitaj, ke ili vidas tion kio okazas antaŭ iliaj okuloj, sed ili ne komprenas ties signifon. Ili vidas kian konstantan zorgon reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj donas al siaj obeemaj armeoj; ili vidas la paradojn kaj manovrojn kiujn la regnestroj kunvokas; kaj la homoj kunamasiĝas por vidi, kiel siaj propraj fratoj, hele vestitaj en la vestoj de stultuloj, estas transformiataj enal maŝinojn al kun la sono de tamburo kaj trumpeto, post la krio de unu viro, farante la tutsaman movadon dum la tutsama momento - sed ili ne komprenas kion ĉi ĉio signifas. Sed la signifo de tiu ekzerco estas tre klara kaj simpla: ĝi estas nenio krom pretigo por mortigado. Ĉio ĉi stultigas homojn por ke ili estu taŭgaj iloj por murdo. Kaj tiuj, kiuj tion faras, ĉefe direktas tion kaj estas vantaj pri tio, estas la reĝoj, la imperiestroj, kaj la prezidantoj. Kaj tiaj homoj mem - kiuj speciale okupiĝas pri la organizado de murdo kaj kiuj igis murdon sia profesio, kiuj portas armeajn uniformojn kaj tenas batalilojn (glavojn) ĉe siaj flankoj - estas ŝokitaj kaj indignaj kiam unu el ili estas murditaj. La murdoj de reĝoj - la murdo de Humbert - estas aĉegaj, sed ne pro sia krueleco. La aferoj fariataj de la komando de reĝoj kaj imperiestroj - ne nur pasintaj okazoj kiel la masakro de Sankta Bartolomeo, religiaj buĉadoj, la teruraj represioj kontraŭ pezantaj ribeloj, kaj Parizaj armepuĉoj, sed ankaŭ la hodiaŭaj estraraj ekzekutoj, la mortigo de malliberuloj en sola enfermo, la Disciplinaj Batalionoj, la pendigoj, la senkapigoj, la pafadoj kaj buĉado en militoj - estas nekompareble pli kruelaj ol la murdoj faritaj de Anarĥiistoj. Tiuj-ĉi murdoj ankaŭ ne estas aĉegaj pro nemeriteco. Se Aleksandr la 2-a kaj Humbert ne meritis morton, do eĉ malpli morton meritis la miloj da rusoj kiuj pereis ĉe Plevna, aŭ la italoj kiuj pereis en Abisinia. Tiaj murdoj estas aĉegaj ne pro krueleco aŭ nemeriteco, sed pro la malrezoneco de tiuj kiuj ilin faras. Se la reĝmurdantoj agadas perlaŭ la influo de personaj sentoj de indigno evokita de l' suferadoj de subpremata popolo, pri kiuj ili kredas ke Aleksandr aŭ Karnot or Humbert havas respondecon; aŭ se ili agadas perlaŭ personaj sentoj de revenĝo, do: eĉ se ilia konduto estis ege malmorala, ĝi estas almenaŭ komprenebla; sed kial grupo da homoj (anarĥiistoj, oni al ni diras), ekzemple tiuj kiuj sendis [[w:Gaetano Bresci|Bresci-on]], kaj kiuj nun minacas alian imperiestron - kial ili ne povas elpensi ian pli bonan metodon plibonigi la etaton de homaro ol mortigi homojn kies detruado ne povas esti pli helpema ol la senkapigo de tiu mita monstro sur kies kolo aperis nova kapo tuj kiam alia estis detranĉita? Reĝoj kaj imperiestroj antaŭ longe kreis por si sistemon kiel magazeno-pafilo: kiam unu kuglo estas elĵetita, alia kuglo tuj anstataŭas ĝin. ''Le roi est mort, vive le roi!'' [La reĝo estas morta, vivu la reĝo!] Sekve, kial oni ilin mortigu? Nur en la plej malprofunda opinio povas la mortigo de tiuj-ĉi homoj ŝajni esti metodo por savi la naciojn de subpremo kaj de militoj detruantaj homajn vivojn. Oni devas nur memori ke simila subpremo kaj simila milito daŭris, senkonsidere pri kiu estis la ĉefo de la registaro - Nikolai a ŭ Aleksandr, Frederik aŭ Vilhelm, Napoleono aŭ Louis, Palmerston aŭ Gladstone, McKinley aŭ iu ajn alia - por kompreni ke ne nur unu speciala homo kaŭzas la ĉi-tiujn subpremojn kaj ĉi-tiujn militojn kiuj suferigas la naciojn. La mizereco de nacioj ne estas kaŭzita de specialaj homoj, sed de l' speciala strukturo de societo, sub kiu la popolo estas tiom kunligitaj ke ili sin trovas en la potenco de kelkaj homoj, aŭ pli ofte en la potenco de ununura homo: homo kiu estas tiom pervertita de sia malnaturala (contracted; show full) Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj. [[Kategorio:Tradukoj de Vikifontaro]] [[Kategorio:Eseoj]] [[en:Thou Shalt Not Kill]] [[fr:Tu ne tueras point]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=15488.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|