Difference between revisions 15642 and 15643 on eowikisource{{paĝokapo | titolo = Hedda Gabler | aŭtoro = Henrik Ibsen | tradukinto = Odd Tangerud | antaŭa = [[Hedda Gabler/Unua akto|Unua akto]] | posta = [[Hedda Gabler/Tria akto|Tria akto]] | kvalito = 2 }} (La sama ĉambro de gesinjoroj Tesman, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstataŭe. Ĉe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de sinjorino Elvsted staras sur pli granda tablo iom antaŭe sur la planko. — Estas posttagmezo.) (Hedda, vestita por akceptado, estas sola en la ĉambro. Ŝi staras ĉe la malferma vitra pordo ŝargante revolverpistolon. Alia egala kuŝas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.) HEDDA (rigardas malsupren en la ĝardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro! BRACK (aŭdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman! HEDDA (suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack! BRACK (krias de tie) Ne — ne — ne! Ne staru tiel celumante ĝuste al mi! HEDDA Tio rezultas el ŝteliro laŭ sekreta vojo! (ŝi pafas) BRACK (pli proksime) Ĉu vi estas tute freneza —! HEDDA Ho, Dio, — ĉu eble mi trafis vin? BRACK (ankoraŭ ekstere) Ĉesu pri tiuj stultaĵoj! HEDDA Do, envenu, Asesoro. (Asesoro Brack, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.) BRACK Pro diablo, — ĉu vi ankoraŭ faras tiun sporton? Al kio vi pafas? HEDDA Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron. BRACK (zorge prenas la pistolon el ŝia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas ĝin) Aha, tiun ĉi, — tiun mi bone konas. (ĉirkaŭrigardas) Kie ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) Ĉar nun ni sufiĉe ŝercis hodiaŭ. HEDDA Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupiĝu? BRACK Ĉu vi ne akceptis vizitantojn? HEDDA (fermas la vitran pordon) Eĉ ne unu. Ĉiuj la intimaj verŝajne ankoraŭ estas en la kamparo. BRACK Kaj eble ankaŭ Tesman ne estas hejme? HEDDA (ĉe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. Tuj post kiam li manĝis, li kuris al la onklinoj. Ĉar li ne atendis vin tiel frue. BRACK Hm, — domaĝe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi. HEDDA (turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte? BRACK Nu, ĉar tial mi estus veninta ĉi tien ankoraŭ iom — pli frue. HEDDA (paŝas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun renkontanta. Ĉar mi estis en mia ĉambro ŝanĝante vestojn post la tagmanĝo. BRACK Kaj ne troviĝas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti? HEDDA Vi ja forgesis tian aranĝi. BRACK Jen, ankaŭ tio estis stulta de mi. HEDDA Nu, do ni sidiĝu ĉi tie. Kaj atendu. Ĉar Tesman verŝajne ne revenos hejmen tiom frue. BRACK Nu do, kara Dio, mi estu pacienca. (Hedda sidigas sin en la sofoangulon. Brack metas sian mantelon super la dorson de la plej proksima seĝo kaj eksidas, sed daŭre tenas la ĉapelon en la mano. Mallonga paŭzo. Ili rigardas unu la alian.) HEDDA Nu? BRACK (per la sama voĉo) Nu? HEDDA Estas mi, kiu demandis unue. BRACK (klinas sin iom antaŭen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan babiladon, sinjorino Hedda. HEDDA (kuŝigas sin iom pli malantaŭen en la sofo) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas kvazaŭ eterneco post kiam ni laste kunparolis? — Nu, la rimarkoj preterpasante hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene — mi ne grave konsideras. BRACK Sed tiel inter ni du? — Du solaj vi aludas? HEDDA Nu jes. Proksimume. BRACK Ĉiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaŭ bone revenus hejmen. HEDDA Kaj eĉ mi la tutan tempon sopiris pri la sama. BRACK Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuziĝis dum la vojaĝo! HEDDA Ho, jen kredu! BRACK Sed tion Tesman ĉiam skribis. HEDDA Jes li! Ĉar li ja trovas, ke estas por li plej ŝatinde ĉirkaŭflari en la librejoj. Kaj havi ŝancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, — aŭ ion tian. BRACK (iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaŭ parte. HEDDA Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble —. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, — por mi estis terure tede. BRACK (simpatiante) Ĉu vere vi tion diras? Tute serioze? HEDDA Jes, vi povas ja mem imagi —! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj. BRACK Ne, ne, — ankaŭ mi sentus tion manko. HEDDA Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla — BRACK Nu? HEDDA — ĉiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun — kun unu sola kaj la sama — BRACK (kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, — jes. Imagu, — je ĉiuj okazoj. HEDDA Mi diris: ĉiam kaj eterne. BRACK Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli — HEDDA Tesman estas — fakulo, kara. BRACK Sendiskute. HEDDA Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojaĝi. Almenaŭ ne dumlonge. BRACK Eĉ ne — kun la fakulo, kiun oni amas? HEDDA Hu, — ne uzu tiun sukergluan vorton! BRACK (ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda? HEDDA (duone ridante, duone ĉagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Aŭdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue — BRACK Ĉiam kaj eterne — HEDDA Jes — jes — jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko —! Tio estas ja la plej monstra! BRACK (rigardas ŝin esplorante) Sed diru al mi, — kiel devas mi kompreni ke —? Hm — HEDDA Ke fariĝis paro de mi kaj Jørgen Tesman, vi aludas? BRACK Nu ja, esprimu nin tiel. HEDDA Bona Dio, ĉu vi do trovas tion stranga? BRACK Kaj jes, kaj ne, — sinjorino Hedda. HEDDA Mi vere estis dancinta ĝis laciĝo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta — (skuiĝas) Hu ne, — tion mi tamen ne dirus. Eĉ ne tion pensi! BRACK Al tio vi verdire havas neniun kialon. HEDDA Ho, — kialon —, (rigardas lin kvazaŭ kaŝobservante) Kaj Jørgen Tesman, — oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en ĉiuj rilatoj. BRACK Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio. HEDDA Kaj ion rekte ridindan ĉe li mi ne povas trovi. Ĉu vi ion tian trovas? BRACK Ridindan? Ne-e, — ĝuste tion mi ne volas diri — HEDDA Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? — Certe eblas, ke fine li tamen atingos alten. BRACK (rigardas ŝin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel ĉiuj aliaj, ke li fariĝus aparte elstara viro. HEDDA (kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. — Kaj kiam li nepre kaj absolute volis havi la permeson prizorgi min —. Mi ne scias, kial mi ne tion akceptus. BRACK Ne — ne. De tiu flanko rigardate — HEDDA Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron. BRACK (ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por ĉiuj aliaj. Sed koncerne min, vi ja scias, ke mi ĉiam subtenis iun — iun respekton por la geedza ligo. Ja tiel ĝenerale, sinjorino Hedda. HEDDA (ŝercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne vin. BRACK Ĉio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aŭ eliri kiel — kiel elprovita amiko — HEDDA Amiko de la edzo en la domo vi sugestas? BRACK (klinas sin) Por diri la veron, — prefere de la sinjorino. Sed krome ankaŭ de la edzo, kompreneble. Sciu, — tia — diru triangula rilato, — ĝi estas funde granda komforto por ĉiuj partoj. HEDDA Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojaĝo. Hu, — sidi nur du solaj en la kupeo —! BRACK Feliĉe la nuptovojaĝo estas nun finita — HEDDA (skuas la kapon) Evidente la vojaĝo estos longa, — longa ankoraŭ. Mi nur atingis haltejon dumvojaĝe. BRACK Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda. HEDDA Mi neniam elsaltos. BRACK Vere ne? HEDDA Ne. Ĉar ĉiam ĉeestas iu, kiu — BRACK (ridante) — kiu rigardas ies krurojn, vi aludas? HEDDA Jes ĝuste. BRACK Nu, sed, bona Dio — HEDDA (kun deturnanta mansvingo) Mi ne ŝatas tion. — En tia okazo mi prefere restas sidanta, — kie mi fine troviĝas. En sola duopo. BRACK Nu, sed jen envenas tria persono al la paro. HEDDA Nu jes, — tio estas io tute alia! BRACK Elprovita, komprenema amiko — HEDDA — plezuriga en ĉiuj vivecaj sferoj — BRACK — kaj tute ne estante fakulo! HEDDA (kun aŭdebla ĝemspiro) Jes, tio estus ja efektive malŝarĝo. BRACK (aŭdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La triangulo formata. HEDDA (mallaŭte) Kaj jen la trajno pluen veturas. (Jørgen Tesman, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta ĉapelo, envenas tra la antaŭĉambro. Li havas plurajn nebinditajn librojn sub la brako kaj en la poŝoj.) TESMAN (iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, — vere estis varme kuntiri, — ĉion ĉi. (demetas la librojn) Mi eĉ ŝvitas, Hedda. Jen, jen, — vi jam alvenis, kara Asesoro? Ĉu? Tion Berte ne menciis. BRACK (ekstaras) Mi iris tra la ĝardeno. HEDDA Kiajn librojn vi kunportas? TESMAN (staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre devas havi. HEDDA Fakaj verkoj? BRACK Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman. (Brack kaj Hedda interŝanĝas kompreneman rideton.) HEDDA Ĉu vi bezonas ankoraŭ pli da fakaj verkoj? TESMAN Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja orientiĝi pri kio estas verkita kaj presita. HEDDA Nu ja, verŝajne oni tion devas. TESMAN (serĉas inter la libroj) Kaj, rigardu, — jen mi kaptis ankaŭ la novan libron de Ejlert Løvborg. (ĝin etendante) Ĉu vi eble emus ĝin rigardi, Hedda? Ĉu? HEDDA Ne, multan dankon. Aŭ — jes, eble poste. TESMAN Mi ĝin iom foliumis dumvoje. BRACK Nu, kion do vi opinias — kiel fakulo? TESMAN Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li neniam skribis antaŭe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas enporti ĉion ĉi. Estos plezuro foliume tranĉi —! Kaj jen mi ankaŭ devas ŝanĝi vestaĵojn. (al Brack) Ĉar ni ja ne bezonas tuj foriri? Ĉu? BRACK Kompreneble ne, — ne urĝas ankoraŭ dum longe. TESMAN Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, — onklino Julle ne vizitos vin ĉivespere. HEDDA Ĉu ne? Ĉu estas la epizodo kun la ĉapelo, kiu malhelpas? TESMAN Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu —! Sed onklino Rina estas tiom malsana, sciu. HEDDA Tia ŝi ja ĉiam estas. TESMAN Jes, sed hodiaŭ ŝia malsano multe malboniĝis, la kompatindulino. HEDDA Do ja, estas konvene, ke la alia restas ĉe ŝi. Mi devas rezigni. TESMAN Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom ĝoja onklino Julle tamen estis, — ĉar vi tiom prosperis dum la vojaĝo! HEDDA (duonlaŭte, ekstaras) Ho, — tiuj eternaj onklinoj! TESMAN Kion? HEDDA (iras al la vitra pordo) Nenion. TESMAN Nu do. (li eliras tra la malantaŭa ĉambro kaj dekstren) BRACK Pri kiu ĉapelo vi parolis? HEDDA Ho, estis epizodo kun fraŭlino Tesman ĉimatene. Ŝi estis metinta sian ĉapelon tien sur la seĝon. (rigardas lin kaj ridetas) Kaj mi pretende kredis, ke estas la ĉapelo de la servistino. BRACK (skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin mem tion fari! Kontraŭ tiu honesta, maljuna sinjorino! HEDDA (nervoza, paŝas trans la plankon) Nu, komprenu, — tento al tia konduto foje ĵetiĝas sur min. Kaj tiam mi ne povas rezisti. (ĵetas sin sur la apogseĝon ĉe la forno) Ho, mi ne mem scias, kiel tion ekspliki. BRACK (malantaŭ la apogseĝo) Vi ne estas vere feliĉa, — tio estas la kialo. HEDDA (rigardas antaŭen) Krome mi ne scias, kial mi estu — feliĉa. Aŭ eble vi povas al mi tion diri? BRACK Jes — interalie ĉar vi ricevis ĝuste tiun hejmon, kiun vi deziris. HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Ĉu ankaŭ vi kredas pri tiu dezirhistorio? BRACK Ĉu do estas nenio en ĝi? HEDDA Kompreneble, — io estas en ĝi. BRACK Kaj? HEDDA Estas tio en ĝi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la vesperaj festenoj pasintan someron — BRACK Bedaŭrinde, — ke mi ja havis alian vojon. HEDDA Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron. BRACK (ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, — sed vi kaj Tesman do? HEDDA Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis ĉi tie. Kaj Tesman, kompatindulo, li ade turnis — turnadis. Ĉar li ne sciis pri kio paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon — BRACK (ridetas dubante) Vi kompatis? Hm — HEDDA Jes vere, mi faris. Kaj jen — por lin helpi el la embaraso — mi hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi ŝatus loĝi. BRACK Ne pli ol tio? HEDDA Ne tiun vesperon. BRACK Sed poste do? HEDDA Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro. BRACK Bedaŭrinde, — tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino Hedda. HEDDA Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, ke Jørgen Tesman kaj mi renkontiĝis en kompreno! Tio tiris post si fianĉiniĝon kaj edziniĝon kaj nuptovojaĝon kaj ĉion. Nu ja, Asesoro, — kiel oni sternas, tiel oni kuŝas, — mi dirus. BRACK Komike! Kaj funde vi neniel interesiĝis pri la tuta afero. HEDDA Ne, Dio scias ke ne. BRACK Sed nun do? Nun, kiam ni fine aranĝis por vi hejmecan lokon? HEDDA Hu, — ŝajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en ĉiuj ĉambroj. — Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis. BRACK (ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino. HEDDA Do, io formortinta algluiĝas. Memorigas al mi balflorojn — posttagajn. (interplektante la manojn malantaŭ la nukon, duonkuŝante malantaŭen sur la seĝo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, — vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos ĉi tie. BRACK Ĉu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaŭ al vi, sinjorino Hedda? HEDDA Taskon, — iun, kiu estus iom alloga? BRACK Prefere tian, kompreneble. HEDDA Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas — (interrompante) Sed ankaŭ tio certe ne eblas. BRACK Kiu scias? Nur diru. HEDDA Se mi povus igi Tesman fariĝi politikisto, jen sugesto. BRACK (ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, — por tiaĵoj kiel politiko li ja tute ne taŭgas — tute ne. HEDDA Ne, tion mi vere kredas. — Sed se mi nun tamen kapablus puŝi lin al tio? BRACK Pa, — kia kontentigo estus por vi en tio? Ĉar li ja ne taŭgas. Kial vi tamen volas lin al tio puŝi? HEDDA Ĉar mi enuas, aŭdu! (iom poste) Ĉu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman fariĝu ĉefministro? BRACK Hm, — jen, kara sinjorino Hedda, — por tio fariĝi, li devus unue esti sufiĉe riĉa viro. HEDDA (ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondiĉoj, en kiujn mi falis — (paŝas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedaŭrinda! Rekte ridinda! — Ĉar tiel ja estas. BRACK Mi fakte opinias, ke la kulpo troviĝas aliloke. HEDDA Kie do? BRACK Vi neniam travivis iun skuan vekiĝon. HEDDA Ion seriozan, vi aludas? BRACK Jes, tiel oni povas ja ankaŭ sin esprimi. Sed nun ĝi eble okazos. HEDDA (rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontraŭaĵoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri ĝi mi vere ne malŝparas penson. BRACK Nu — pri tiu ne. Sed kiam nun prezentiĝos al vi, — kion oni — kiel en pompa stilo — nomas seriozajn kaj — gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda. HEDDA (kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiaĵon! BRACK (atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro — maksimume. HEDDA (interrompante) Mi ne havas talenton por tiaĵo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi! BRACK Ĉu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel —? HEDDA (ĉe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! — Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo. BRACK (proksimiĝas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuraĝas demandi? HEDDA (staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi scias. (turnas sin, rigardas al la malantaŭa ĉambro, kaj ridas) Jes, tute ĝuste! Jen ni havas la profesoron. BRACK (mallaŭte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda! (Jørgen Tesman, festene vestita, kun gantoj kaj ĉapelo enmane, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.) TESMAN Hedda, — ĉu ne venis malinvito de Ejlert Løvborg? Ĉu? HEDDA Ne. TESMAN Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo. BRACK Ĉu vi vere kredas, ke li venos? TESMAN Jes, pri tio mi preskaŭ certas. Ĉar verŝajne estas nur senfunda onidiro, tio kion vi rakontis antaŭtagmeze. BRACK Vere? TESMAN Jes, almenaŭ onklino Julle diris, ke ŝi kredas, ke neniel estonte li volus bari al mi la vojon. Jen imagu! BRACK Nu, do ĉio estas ja en bona ordo. TESMAN (metas la ĉapelon kun la gantoj en ĝi sur seĝon dekstre) Jes, sed vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe. BRACK Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaŭ la sepa — la sepa kaj duono. TESMAN Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. Ĉu? HEDDA (portas la surtuton kaj ĉapelon de Brack al la sofo en la angulo) Kaj se tro malfaciliĝas, sinjoro Løvborg povas ja restadi ĉi tie ĉe mi. BRACK (volas mem preni la vestaĵojn) Ho, pardonu, Sinjorino! — Al kio vi aludas per “tro malfaciliĝas”? HEDDA Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman. TESMAN (rigardas ŝin sendecide) Sed, kara Hedda, — ĉu vi kredas ke tio decas, ke li restos ĉi tie ĉe vi? Ĉu? Memoru ke onklino Julle ne povas veni. HEDDA Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason da teo. TESMAN Jes, jen kio konvenas. BRACK (ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li. HEDDA Kial do? BRACK Bona Dio, Sinjorino, vi ja sufiĉe ofte mokaludis miajn etajn fraŭlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi opiniis. HEDDA Sed certe sinjoro Løvborg nun estas sufiĉe principfidela. Konvertita pekulo — (Berte envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.) BERTE Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti — HEDDA Jes, envenigu lin. TESMAN (mallaŭte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu! (Ejlert Løvborg envenas de la antaŭĉambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samaĝa kun Tesman, sed aspektas iom pli aĝa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizaĝo iom longa, pala, kun nur paro de du ruĝetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano. Li restas starante ĉe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom ĝenata.) TESMAN (al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, — ni do fine ankoraŭfoje renkontiĝas! LØVBORG (parolas per kvieta voĉo) Dankon al vi pro la letero. (proksimiĝas al Hedda) Ĉu mi kuraĝu ankaŭ al vi doni mian manon, sinjorino Tesman? HEDDA (prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Løvborg. (kun mangesto) Mi ne scias ĉu tiuj du sinjoroj —? LØVBORG (ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias. BRACK (same) Evidente. Antaŭ kelkaj jaroj — TESMAN (al Løvborg, kun la manoj sur liaj ŝultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaŭ hejme, Ejlert! Ĉu ne, Hedda? — Ĉar vi volas ja denove loĝi ĉi tie en la urbo, mi aŭdas? Ĉu ne? LØVBORG Jes, mi faros. TESMAN Nu, estas ja kompreneble. Aŭdu, — mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraŭ ne havis tempon legi ĝin. LØVBORG Tion vi vere povas ŝpari al vi. TESMAN Kial do, vi opinias? LØVBORG Ĉar ne estas io atentinda en ĝi. TESMAN Ho, imagu, ke vi tion diras! BRACK Tamen ĝi estas ja ege laŭdata, mi aŭdas. LØVBORG Estas ĝuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke ĉiuj povus ĝin pense sekvi. BRACK Tre saĝe. TESMAN Sed kara Ejlert, —! LØVBORG Ĉar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove. TESMAN (iom ĝenata) Jes, tion vi do volas? Ĉu? LØVBORG (ridetas, formetas la ĉapelon kaj tiras paketon en paperkovraĵo el la poŝo de la mantelo) Sed kiam tio ĉi eldoniĝos, Jørgen Tesman — tiam vi nepre legu. Ĉar jen definitive la ĝusta. Tio en kio mi mem estas. TESMAN Nu? Kaj kio do tio estas? LØVBORG Estas la daŭrigo. TESMAN La daŭrigo? De kio? LØVBORG De la libro. TESMAN De la nova? LØVBORG Kompreneble. TESMAN Jes, sed kara Ejlert, — ĝi enhavas ja la temon ĝis niaj tagoj! LØVBORG Ĝi enhavas. Kaj tiu ĉi temas pri la estonteco. TESMAN Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri ĝi ni ja nenion scias! LØVBORG Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri ĝi direnda. (malfermas la paketon) Jen, rigardu — TESMAN Sed ne estas via manskribo. LØVBORG Mi diktis. (foliumas la paperojn) Ĝi estas dividita en du sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj tiu dua — (foliumas iom pli antaŭen) — tiu temas pri la estonta kultur-evoluo. TESMAN Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi. HEDDA (ĉe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm — Ho — ne. LØVBORG (metas la paperojn en la kovraĵon kaj metas la paketon sur la tablon) Mi ĝin kunprenis, ĉar mi intencis iom legi por vi ĉivespere. TESMAN Jes, estas tre afable de vi. Sed ĉivespere —? (rigardas al Brack) Mi vere ne scias, kiel tio ordiĝus — LØVBORG Nu, do alian fojon. Ne urĝas. BRACK Mi devas klarigi al vi, sinjoro Løvborg, — okazos eta aranĝo ĉe mi ĉivespere. Precipe por Tesman, komprenu — LØVBORG (serĉas la ĉapelon) Nu, — do mi ne pli longe — BRACK Ne, aŭskultu nun. Ĉu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni? LØVBORG (abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin. BRACK Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos vivece, kiel sinjorino Hed —, kiel sinjorino Tesman diras. LØVBORG Pri tio mi ne dubas. Sed tamen — BRACK Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman tie ĉe mi. Ĉar mi havas sufiĉe da ĉambroj. TESMAN Jes pensu, Ejlert, — tion vi povus fari! Ĉu? HEDDA (intervenas) Sed kara, ĉar sinjoro Løvborg tute ne volas! Mi estas certa, ke sinjoro Løvborg multe pli ŝatas resti ĉi tie kaj havi vespermanĝon kun mi. LØVBORG (ekrigardas ŝin) Kun vi, sinjorino! HEDDA Kaj kun sinjorino Elvsted. LØVBORG Ĉu? — (pasante) Ŝin mi preterpase renkontis tagmeze. HEDDA Ĉu vere? Jes, ŝi venos ĉi tien. Kaj tial estas preskaŭ necese, ke vi restos, sinjoro Løvborg. Ĉar alie ŝi ne havos iun por akompani sin hejmen. LØVBORG Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, — do mi restos ĉi tie. HEDDA Kaj mi nur donu al la servistino etan informon — (Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj sonorigas. Berte envenas. Hedda parolas mallaŭte kun ŝi kaj montras al la malantaŭa ĉambro. Berte kapjesas kaj ree eliras.) TESMAN (samtempe al Ejlert Løvborg) Aŭdu, Ejlert, — ĉu estas tiu ĉi nova temo, — tiu pri la estonteco, — pri kiu vi intencas fari prelegojn? LØVBORG Jes. TESMAN Ĉar mi aŭdis ĉe la librovendisto, ke vi eble donos serion da prelegoj ĉi tie dum la aŭtuno. LØVBORG Jes, mi faros. Vi ne devas riproĉi min pro tio, Tesman. TESMAN Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed —? LØVBORG Mi bone komprenas, ke por vi iom kontraŭas. TESMAN (malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi — LØVBORG Sed mi atendas ĝis kiam vi ekhavos vian oficon. TESMAN Vi atendas! Jes sed, — jes sed, — ĉu vi ne volas konkuri? Ĉu? LØVBORG Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko. TESMAN Sed, bona Dio, — do onklino Julle tamen praviĝis! Ho jes, — mi tion ja sciis! Hedda! Jen imagu, — Ejlert Løvborg tute ne volas kontraŭi nin! HEDDA (abrupte) Nin? Tenu min ekster tio. (Ŝi iras al la malantaŭa ĉambro, kie Berte staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. Hedda kapsignas aprobe, kaj ree venas antaŭen. Berte eliras.) TESMAN (samtempe) Sed vi, asesoro Brack, — Kion vi diras al tio ĉi? Ĉu? BRACK Nu, mi diras, ke gloro kaj venko — hm, — povas ja esti treege belaj aferoj — TESMAN Jes certe povas esti. Sed tamen — HEDDA (rigardas Tesman kun malvarma rideto) Ŝajnas al mi, ke vi staras kvazaŭ fulmofrapita. TESMAN Jes, — proksimume tia, — mi opinias — BRACK Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino. HEDDA (montras al la malantaŭa ĉambro) Ĉu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida punĉo? BRACK (rigardas sian horloĝon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde. TESMAN Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun troviĝas — HEDDA Bonvolu, ankaŭ vi, sinjoro Løvborg. LØVBORG (rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi. BRACK Sed, bona Dio, — frida punĉo vere ne estas veneno, mi scias. LØVBORG Eble ne por ĉiuj. HEDDA Jen, mi distru sinjoron Løvborg dume. TESMAN Nu ja, kara Hedda, tion faru do. (Li kaj Brack iras en la malantaŭan ĉambron, eksidas, trinkas punĉon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. Ejlert Løvborg restas staranta ĉe la forno. Hedda iras al la skribotablo.) HEDDA (per iom laŭtigita voĉo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Ĉar Tesman kaj mi — ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojaĝo. (Ŝi venas kun albumo, kiun ŝi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. Ejlert Løvborg proksimiĝas, haltas kaj rigardas ŝin. Poste li prenas seĝon kaj eksidas ĉe ŝia maldekstra flanko kun la dorso al la malantaŭa ĉambro.) HEDDA (malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Løvborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro ĉe Meran. LØVBORG (kiu konstante ŝin rigardas, diras mallaŭte kaj malrapide) Hedda — Gabler — HEDDA (ekrigardas lin rapide) Nu! Ts! LØVBORG (ripetas malrapide) Hedda Gabler! HEDDA (rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomiĝis en pli frua tempo. Tiam, — kiam ni du konis unu la alian. LØVBORG Kaj de nun, — kaj dum la tuta vivo, — mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler. HEDDA (daŭre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki sufiĉe frutempe. Ŝajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone. LØVBORG (kun indignoplena voĉo) Hedda Gabler edziniĝita? Kaj tia kun — Jørgen Tesman! HEDDA Jes, — tiel okazas. LØVBORG Ho, Hedda, Hedda, — kiel povis vi do forĵeti vin mem! HEDDA (rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun. LØVBORG Kiel do? (Tesman envenas kaj iras al la sofo) HEDDA (aŭdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio ĉi, sinjoro Løvborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas Tesman) Kio do nomiĝas tiuj strangaj montopintoj? TESMAN Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj. HEDDA Ĝuste ja! — estas la Dolomitoj, sinjoro Løvborg. TESMAN Hedda, — mi nur volis demandi, ĉu ni ne tamen enmetu iom da punĉo? Almenaŭ al vi, Hedda. Ĉu? HEDDA Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn. TESMAN Ne cigaredojn? HEDDA Ne. TESMAN Bone. (Li iras en la malantaŭan ĉambron kaj dekstren. Brack sidas tie kaj observadas Hedda kaj Løvborg.) LØVBORG (mallaŭte kiel antaŭe) Nu, respondu al mi, Hedda, — kiel vi povis tion ĉi fari? HEDDA (aspekte profunde studante la albumon) Se vi daŭre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli. LØVBORG Ĉu mi ne rajtas eĉ kiam ni estas solaj? HEDDA Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli. LØVBORG Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon — al Jørgen Tesman. HEDDA (ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita! LØVBORG Do ne amon! HEDDA Tamen nenian malfidelecon! Tiaĵon mi ne volas akcepti. LØVBORG Hedda, — respondu al mi nur tion solan — HEDDA Ts! (Tesman kun pleto venas de la malantaŭa ĉambro.) TESMAN Jen! Jen la bonaĵoj. (li metas la pleton sur la tablon) HEDDA Kial vi mem servas? TESMAN (verŝas en la glasojn) Jes, ĉar mi trovas, ke estas tiom amuze servi vin, Hedda. HEDDA Sed vi ja verŝis en ambaŭ glasojn. Kaj sinjoro Løvborg ja ne deziras — TESMAN Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaŭ venos. HEDDA Jes, vere, — sinjorino Elvsted — TESMAN Ĉu vi ŝin forgesis? Ĉu? HEDDA Ni tiom profundiĝis en tion ĉi. (montras al li bildon) Ĉu vi memoras tiun etan vilaĝon? TESMAN Ho, estas tiu malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis restadi la tutan nokton — HEDDA — kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj. TESMAN Jes, vere estis tie. Imagu — se ni tiam povus havi vin kun ni, Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin ĉe Brack) LØVBORG Respondu al mi sole tion, Hedda — HEDDA Nu? LØVBORG Ĉu ne estis amo, eĉ ne en la rilato kun mi? Ne guto, — ne simileco de amo, eĉ ne en tio? HEDDA Nu, ĉu vere estis? Por mi aspektis, kvazaŭ ni estas du bonaj kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre nekaŝema. LØVBORG Estis vi, kiu tion deziris. HEDDA Kiam mi retropensas, ŝajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, — io kuraĝa en — en tiu kaŝema intimeco — tiu kamaradeco, pri kiu neniu vivanta homo ion flaris. LØVBORG Jes, ĉu ne, Hedda! Ĉu ne tiel estis? — Kiam mi vizitis vian patron tiel dum la posttagmezoj —. Kaj la generalo sidis ĉe la fenestro legante la gazetojn, — kun la dorso al ni turnita — HEDDA Kaj ni du en la sofo en la angulo — LØVBORG Ĉiam kun la sama ilustrita revuo antaŭ ni — HEDDA Pro manko de albumo, jes. LØVBORG Jes, Hedda, — kaj kiam mi konfesis por vi —! Rakontis al vi pri mi mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi eliris diboĉante tagojn kaj noktojn. Diboĉis tagnokton post tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min konfesi tiaĵojn? HEDDA Ĉu vi imagas, ke estis iu potenco en mi? LØVBORG Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj ĉiuj tiuj — en pudoro volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris — HEDDA Kaj kiujn vi ege bone komprenis — LØVBORG Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte! HEDDA En pudoro volvitaj do estis. LØVBORG Jes, tamen senhonte. Elĉerpige demandi min pri — pri ĉiuj tiaĵoj! HEDDA Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Løvborg. LØVBORG Jes, estas ja ĝuste tio, kion mi ne komprenas — nun poste. Sed diru do al mi, Hedda, — ĉu ne estis amo funde en nia rilato? Ĉu ne estis de via flanko, kvazaŭ vi dezirus lavi min pura, — kiam mi rifuĝis al vi por konfesi? Ĉu ne estis tiel? HEDDA Ne, ne ekzakte. LØVBORG Kio vin do instigis? HEDDA Ĉu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino — kiam povas okazi tiel — sekrete — LØVBORG Nu? HEDDA Ke ŝi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu — LØVBORG Pri kiu —? HEDDA — pri kiu oni ne rajtas ion scii? LØVBORG Jen, tio do estis? HEDDA Ankaŭ tio. Ankaŭ tio, — mi imagas. LØVBORG Kamaradeco en avido de la vivoĝuo. Sed kial tio do ne povus daŭri? HEDDA Pro tio vi mem kulpas. LØVBORG Estas vi, kiu rompis. HEDDA Jes, kiam danĝero minacis, ke realiĝo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Løvborg, kiel povis vi atenci vian — vian fideman kamaradon! LØVBORG (premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis! HEDDA Tiom mi timas la skandalon. LØVBORG Jes, Hedda. Funde vi estas malkuraĝa. HEDDA Terure malkuraĝa. (ŝanĝas sintenon) Sed estis ja feliĉe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave ĉe la familio Elvsted. LØVBORG Mi scias, kion Tea konfidis al vi. HEDDA Kaj eble vi konfidis ion pri ni du? LØVBORG Eĉ ne vorton. Tiaĵojn ŝi estas tro stulta por kompreni. HEDDA Stulta? LØVBORG En tiaj aferoj ŝi estas stulta. HEDDA Kaj mi estas malkuraĝa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallaŭte) Sed nun mi volas ion konfidi al vi. LØVBORG (atente) Nu? HEDDA Tio ke mi ne kuraĝis mortpafi vin — LØVBORG Jes?! HEDDA — tio ne estis mia plej fia malkuraĝo — tiun vesperon. LØVBORG (rigardas ŝin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kaŝitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi —! Tamen estis la deziro pri vivo en vi — HEDDA (mallaŭte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian! (Mallumiĝadas. La pordo de la antaŭĉambro estas de ekstere malfermata de Berte.) HEDDA (klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, — jen do, envenu! (Sinjorino Elvsted venas de la antaŭĉambro. Ŝi estas vizite vestita. La pordo fermiĝas malantaŭ ŝi.) HEDDA (en la sofo, etendas la brakojn al ŝi) Dolĉa Tea, — vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin! (Sinjorino Elvsted preterpase interŝanĝas etan saluton kun la sinjoroj en la malantaŭa ĉambro, iras al la tablo kaj donas al Hedda la manon. Ejlert Løvborg ekstaris. Li kaj sinjorino Elvsted sin salutas per muta kapklino.) ELVSTED Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo? HEDDA Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaŭ foriros. ELVSTED Ili foriros? HEDDA Jes, ili eliros drinkfesteni. ELVSTED (rapide al Løvborg) Sed certe vi ne? LØVBORG Ne. HEDDA Sinjoro Løvborg — li restos ĉe ni. ELVSTED (prenas seĝon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable ĉi tie estas! HEDDA Ne dankon, mia eta Tea. Ne tie! Bele venu ĉi tien al mi. Mi volas esti meze inter vi. ELVSTED Jes, tute kiel vi volas. (Ŝi ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de Hedda. Løvborg ree eksidas sur la seĝon.) LØVBORG (post mallonga paŭzo, al Hedda) Ĉu ŝi ne estas ĝue rigardinda? HEDDA (glite tuŝetas ŝiajn harojn) Nur rigardinda? LØVBORG Jes. Ĉar ni du — ŝi kaj mi, — ni estas du veraj kamaradoj. Ni absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere interparoli — HEDDA Sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Løvborg? — LØVBORG Nu — ELVSTED (mallaŭte, sin kroĉante al Hedda) Ho, kiom feliĉa mi estas, Hedda! Ĉar, — imagu, — li diras, ke mi ankaŭ inspiris lin. HEDDA (rigardas ŝin ridetante) Aj, ĉu li tion diras? LØVBORG Kaj tian kuraĝon en agoj, kian ŝi havas, sinjorino Tesman? ELVSTED Ho, Dio, — mi kuraĝon! LØVBORG Treege — kiam temas pri la kamarado. HEDDA Jes, kuraĝon — ja! Se oni nur tian havus. LØVBORG Kaj kion do vi pensas? HEDDA Tiam oni povus eble ankoraŭ vivi la vivon. (subite ŝanĝiĝas) Sed nun, mia plej kara Tea, — nun vi trinku glason da frida punĉo. ELVSTED Ne dankon, — mi neniam trinkas tiaĵojn. HEDDA Nu, do vi, sinjoro Løvborg. LØVBORG Dankon, ankaŭ mi ne. ELVSTED Ne, ankaŭ li ne! HEDDA (rigardas lin firme) Tamen ĉar mi nun tion volas? LØVBORG Neniel utilas. HEDDA (ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino? LØVBORG Ne en tiu rilato. HEDDA Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem. ELVSTED Ho ne, Hedda —! LØVBORG Kaj kial? HEDDA Aŭ pro la homoj, ĝuste dirite. LØVBORG Vere? HEDDA Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi — tiel funde — ne sentas vin sufiĉe hardita — ne sufiĉe certa pri vi mem. ELVSTED (mallaŭte) Ho, ne, ne, Hedda —! LØVBORG La homoj povas kredi, kion ili volas, — ĝis plue. ELVSTED (ĝoje) Jes, ĉu ne vere! HEDDA Tion ja montris klare la vizaĝo de asesoro Brack. LØVBORG Kiel do? HEDDA Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuraĝis eniri tien al la tablo. LØVBORG Mi ne kuraĝis! Mi prefere volis ja resti ĉi tie kaj paroli kun vi. ELVSTED Estis ja tute kompreneble, Hedda. HEDDA Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaŭ vidis, ke li ekridetis kaj ĵetis okulumon al Tesman, kiam vi eĉ ne kuraĝis kunveni al tiu povra, eta festeno. LØVBORG Kuraĝis! Vi diras ke mi ne kuraĝis? HEDDA Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton. LØVBORG Lasu nur tion al li. HEDDA Vi do ne kuniros? LØVBORG Mi restos ĉe vi kaj Tea. ELVSTED Jes, Hedda, — tion vi ja povas pensi. HEDDA (ridetas kaj kapklinas aprobe al Løvborg) Do fundamente solide masonita. Principofirma por ĉiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al sinjorino Elvsted kaj frapetas ŝin) Nu, ĉu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis ĉi tien ĉimatene — LØVBORG (mirigita) Freneza! ELVSTED (terurigita) Hedda, — Hedda do —! HEDDA Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo — (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj! LØVBORG (estas skuita) Aha, — kio do estas tio ĉi, sinjorino Tesman! ELVSTED Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras! HEDDA Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante. LØVBORG En morta timo, do. Pro mi. ELVSTED (mallaŭte, plende) Ho, Hedda, — nun vi igis min tute malfeliĉa! LØVBORG (rigardas ŝin dum momento fikse; grimacas) Do tio estis de la kamarado la senrezerva fido al mi. ELVSTED (petoplene) Ho, kara amiko, — vi devas unue aŭskulti —! LØVBORG (prenas unu el la plenaj punĉoglasoj, suprenlevas ĝin, kaj diras malrapide per raŭka voĉo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas ĝin kaj prenas la alian) ELVSTED (mallaŭte) Ho, Hedda, Hedda, — kial vi tion volus! HEDDA Volus! Mi? Ĉu vi estas freneza? LØVBORG Kaj ankaŭ toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Ĝi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason) HEDDA (metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, — ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon. ELVSTED Ne, ne, ne! HEDDA Ŝ-ŝ! Ili sidas vin rigardante. LØVBORG (demetas la glason) Vi, Tea, — diru nun la veron. ELVSTED Jes! LØVBORG Ĉu la notario sciis, ke vi postvojaĝus min? ELVSTED (tordas siajn manojn) Ho, Hedda, — vi aŭdas pri kio li demandas! LØVBORG Ĉu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojaĝu al la urbo por observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, vi, — eble li denove bezonis min en la oficejo! Aŭ ĉu estas ĉe la kartotablo ke mi mankis al li? ELVSTED (mallaŭte, ĝemplende) Ho, Løvborg, Løvborg —! LØVBORG (prenas glason kaj volas ĝin plenigi) Ankaŭ tosto por la maljuna notario! HEDDA (lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por Tesman! LØVBORG (trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio ĉi. Jen konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi vidos, — kaj vi kaj la aliaj, — ke kvankam mi iun fojon falis, do —. Nun mi restariĝis! Pere de via helpo, Tea. ELVSTED (ĝojbrile) Ho Dio, dankon —! (Brack intertempe rigardis sian horloĝon. Li kaj Tesman ekstaras kaj venas en la salonon.) BRACK (prenas sian ĉapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas horo por foriri. HEDDA Nun do estas. LØVBORG (ekstaras) Ankaŭ por mi, sinjoro Asesoro. ELVSTED (mallaŭte kaj petante) Ho, Løvborg, — ne faru! HEDDA (pinĉas ŝian brakon) Ili aŭdas vin! ELVSTED (krias malforte) Aj! LØVBORG (al Brack) Vi bonvole invitis min kunveni. BRACK Jen, vi tamen venos? LØVBORG Jes, multan dankon. BRACK Por mi ĝojege — LØVBORG (ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al Tesman) Ĉar mi dezirus montri al vi ion kaj aliaĵon antaŭ ol ĝin transdoni. TESMAN Jen, imagu, — estos amuze! — Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos sinjorinon Elvsted? Ĉu? HEDDA Nu, por tio ni ĉiuokaze trovos rimedon. LØVBORG (rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos por ŝin serĉi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino Tesman? Ĉu tio konvenas? HEDDA Jes, certe. Ege konvene. TESMAN Nu, do ĉio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, Hedda. HEDDA Ho, kara, vi restu tiom longe — tiom longe, kiom vi volas. ELVSTED (en obtuza timo) Sinjoro Løvborg, — mi do restos ĉi tie, ĝis vi revenos. LØVBORG (kun la ĉapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino. BRACK Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas. HEDDA Aj, se la bela sinjorino povus ĉeesti nevidata —! BRACK Kial nevidata? HEDDA Por aŭskulti iujn el viaj spritaĵoj sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Asesoro. BRACK (ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino. TESMAN (ankaŭ li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu! BRACK Nu, adiaŭ, adiaŭ, sinjorinoj! LØVBORG (kapklinas adiaŭe) Do je la deka. (Brack, Løvborg kaj Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. Samtempe Berte venas de la malantaŭa ĉambro kun eklumigita lampo, kiun ŝi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.) ELVSTED (ekstaris kaj maltrankvile paŝas sur la planko) Hedda, — Hedda, — al kio tio ĉi kondukos! HEDDA Je la deka, — tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla — ELVSTED Dio donu ke tiel estos. HEDDA Kaj tiam, vidu, — tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum ĉiuj siaj tagoj. ELVSTED Ho Dio, jes, — se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias. HEDDA Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu — ELVSTED Vi havas iun kaŝ-intencon, Hedda! HEDDA Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo. ELVSTED Ĉu vi ne tion havas? HEDDA Ne havas — kaj neniam havis. ELVSTED Sed sur via edzo do? HEDDA Hoj, tio efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malriĉa mi estas. Kaj vi havu la favoron esti tiom riĉa! (ĉirkaŭbrakas ŝin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn. ELVSTED Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda! BERTE (en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la manĝoĉambro, Sinjorino. HEDDA Bone. Ni venos. ELVSTED Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj! HEDDA Sensencaĵo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, — Je la deka, — revenos Ejlert Løvborg — kun vitfolioj en la hararo. (Kvazaŭ perforte ŝi tiras '''sinjorinon Elvsted''' al la pordo.) All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=15643.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|