Difference between revisions 16245 and 46891 on eowikisource{{paĝokapo | titolo = En Revoj Mi Foje... | aŭtoro = Wiktor Elski | sekcio = | antaŭa = [[Al la Amikoj]] | posta = [[En Tia Horo]] | notoj = Aperis en [[Unuaj agordoj]]. | kvalito = 2 | jaro = 1912 }} ⏎ {{Neglekto de aŭtororajto}}⏎ ⏎ <poem> En revoj mi foje en regno vivadis, En kiu senĉese ĝoj' ĉie regadis, En revoj mi foje feliĉon ekvidis Sur gajaj vizaĝoj, el kiuj helridis De l' vivo plenĝuo, De l' amo elfluo, De l'amo senĉesa, konstanta, komuna. Per revoj mi vivis en mondo radia, En suna la mondo, kie melodia Kantado de l' Amo aŭdiĝas sen fino, Bravega la knabo, belega knabino Feliĉon kantadis, Ĉar ĉiam ĝuadis, Junecon sen velko de l' tempo aŭtuna. La revoj finiĝis: en mondo mizeran Malgajan ekvidis mi min kaj suferan. Ĉirkaŭis min homoj kruelaj sen koroj, Al alta ĉielo ĝemfluis doloroj, Kaj de l' vera mondo Jen fluis respondo, Ke sorto la homa por ĉiam sensuna. </poem> [[Kategorio:Esperantlingva poezio]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=46891.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|