Difference between revisions 19629 and 19630 on eowikisource

{{Paĝkapo
  | titolo = De Profundis (El la Profundaĵo)
  | aŭtoro = Oscar Wilde
  | tradukinto = Vikifontaro
  | sekcio = 
  | antaŭa =
  | posta =
  | notoj = 
(contracted; show full)mi, antaŭe lordo de lingvo, nun ne havas vortojn kiuj esprimus mian turmentiĝon kaj honton. Ŝi kaj mia patro heredigis al mi nomon kiun ili igis nobla kaj honora, ne nur en literaturo, arto, arĥeologio, kaj scienco, sed ankaŭ en la publika historio de mia propra lando, en ties evoluo kiel nacio. Mi malhonoris tiun nomon eterne. Mi igis ĝin vulgara vorto inter la malbonularo. Mi trenis ĝin tra la ŝlimo. Mi donis ĝin al brutoj por ke ili brutigu ĝin, kaj al stultuloj por ke ili igu ĝin sinonimo de frenezaĵo.


Tio, kion mi suferis, do -- kaj ankoraŭ suferas -- ne estos skribata de plumo aŭ registrata de papero. Mia edzino, ĉiam afabla kaj dolĉa al mi, por ke mi ne aŭskultu la novaĵon de indiferentaj lipoj, veturis malgraŭ ŝia malsano el Ĝenovo al Anglujo por meme sciigi min pri tiel neriparebla, tiel nekuraceblo, perdo. Mesaĝoj de kondolenco atingis min de ĉiuj kiuj ankoraŭ havis afekcion por mi. Exc tiuj, kiuj min ne konis persone, aŭskultinte ke nova malfeliĉo eniris mian vivon, skribis por peti, ke ia esprimo de ilia kondoleco estu transdonata al mi.

Tri monatoj forpasas. La kalendaro de mia ĉiutaga konduto kaj laboro kiu pendiĝas ĉe la ekstero de mia karcerpordo, diras al mi ke estas majo. . . .