Difference between revisions 28754 and 34753 on eowikisource{{paĝokapo | titolo = Lasta Kiso | aŭtoro = Edmond Privat | tradukinto = | sekcio = | antaŭa = | posta = | notoj = | kvalito = 3 }} <poem> '''Lasta Kiso''' Vi kien flugas, papilio, tremante kaj rapide? Jam mortis rozo kaj lilio, kaj venas frost’ perfide. Flugilo viaj kvazaŭ lampo briletas en nebulo: vi kion serĉas tra la kampo, perdita somerulo? Dezertaj estas la ĝardenoj, kaj vana l’ amo via. Skeletoj ŝajnas la [[w:Verbeno|verbenoj]] sub laŭbo senfolia. Vi kial flugas en malvarmo tra flora la tombejo? Sur ĉiu loko pluva larmo nun restas en herbejo. Silentas ĉiuj en la nestoj kaj svenis bonodoroj; plu ne batalos vi kun vespoj pri la floretaj koroj. Jen restas nur en kampo vasta velkinta [[w:Krizantemo|krizantemo]], sur kiu kiso via lasta mortigos vin en tremo. </poem> {{DEFAŬLTORDIGO:Kiso, La}}⏎ ⏎ ⏎ [[Kategorio:Esperantlingva poezio]] [[en:Lasta Kiso]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=34753.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|