Difference between revisions 32724 and 34821 on eowikisource{{paĝokapo | titolo = Vintra Kanteto | aŭtoro = Erik Axel Karlfeldt | tradukinto = Jln, | jaro = | notoj = | kvalito = 3 }} {{multkolumna}} <poem> Se nordan blovon renkontas vi, vi renkontas kantadon viglan. Inter pinoj vagas Apol' de l' Nord' kun neĝeroj sur sia liro. Se nordan blovon renkontas vi, vi renkontas flamantan fajron. Rapidas jen la Norda Kupid' kun vakcinivolvita arko. La ventoj blovas sen ia ripoz' el la pordoj dek ses ĉielaj. Ĉu al iu povas konfidi vi el la ĉiuj ventegoj fortaj? Se nordan blovon renkontas vi, vi renkontas honoron viran. Gaja kaj kuraĝa kun hele okul' ĝi similas la novan lunon. </poem> {{kolumnorompo}} <poem> Kun ĝojo aŭdis mi frapon de ĝi, kiam tuŝis ĝi la fenestron. Ĉe la sibla sono de ĝia vok' malaperis malĉarmo mia. De mejloj multon sur ĝia voj' el grincanta neĝo mi iris; el pokalo ĝia sur alta mont' mi sanigan nektaron trinkis. Vi sekvu nin por kumuna ĝoj' sub flamantan vesperĉielon! Tie estas plena la alta spac' je lumkordoj por niaj liroj. Do venu, estro! Mi sekvos vin sur la voj' sub feliĉaj steloj. Vian ĉaron sekvas kuraĝular' kaj ridemaj vintroknabinoj. </poem> {{kolumnorompo}} <poem> Vi sekvu min por komuna ĝoj' kiuj kanti kaj ridi povas! Kiel orstandardoj signalas nubar': Tien ĉi vi bravuloj junaj! </poem> {{finmultkolumna}} ⏎ ⏎ [[Kategorio:Poezio]] [[Kategorio:SezonojVintro]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=34821.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|