Difference between revisions 34740 and 45106 on eowikisource

{{paĝokapo2
 | titolo     = La montanida kanto
 | aŭtoro     = Ludwig Uhland
 | tradukinto = Hector Hodler
 | sekcio     = 
 | antaŭa     = 
 | sekva      = 
 | jaro       = 
 | notoj      = La poemo estis publikigita en [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0c&datum=1907&page=137&size=45 ''La Revuo''], 1907. 
 | kategorioj = Esperantlingva poezio
 | vikipedio =
 | vikicitaro =
}}


{{f|LA MONTANIDA KANTO|c|g=200%}}
{{f|DE|c|g=80%}}
{{f|UHLAND|c|g=110%}}
{{bloko centre/s}}
<poem>
{{c|I}}
Mi estas montanido.
Malsupren trafas vido,
Tagruĝo al mi venas, 
Plej longe sin’ eltenas,
Mi estas montoknabo.

{{c|II}}
Jen fonto de l’ rivero,
Mi trinkas el la tero…
Tumulte ondo saltas,
Per brako mia haltas.
Mi estas montoknabo.

{{c|III}}
La monton mi reĝadas,
Ventego alblovadas,
Murmuras tra la loko,
Ĝin venkas mia voko,
Mi estas montoknabo.

{{c|IV}}
Malsupre tondras bruo,
Dum staras mi en bluo.
Al tondro mi ekkrias:
Ne trafu hejmon mian.
Mi estas montoknabo.

{{c|V}}
Se sonas la signaloj,
Por helpo vokas valoj,
Rapidas mi kun glavo, 
Kantante por la savo;
Mi estas montoknabo.

</poem>{{bloko centre/e}}


{{f|El la germana lingvo tradukis<br>{{maj|Hector Hodler.}}|c}}

{{---|5em}}

{{DEFAŬLTORDIGO:montanida kanto, La}}


{{MixPD|Ludwig Uhland|Hector Hodler}}
[[Kategorio:Hector Hodler]]