Difference between revisions 46864 and 47468 on eowikisource[[Dosiero:Babche.jpg|dekstra|120px]]⏎ '''[[Aŭtoro:Penka Batoeva|Penka Batoeva]]'''

Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: [[Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence]] ---- Jen, estas horo de l'krepusko,
post la subiro de la suno,
nek estas nokto, nek plu lumo,
nun estas horo de la revoj. La longa tago jam forpasis
Per paŝoj paŝoj, malrapidaj,
nebuloj grizaj kaj humidaj
la gajan venton ie kaŝas. Kaj niaj lacigitaj homoj
eniras trans la hejmajn sojlojn,
etendas la soifajn brakojn
por ies pura, varma mano. Kiu ilin atendas ene?
Ĉu la fajrujo ĵetas flamon,
aŭ miragoj mortaj ludas,
aŭ silento muta muĝas? Ho, bela horo de l'krepusko,
per milda mano, per favoro
brakumu vi la tuthomaron
por la benita nokta ĝojo! [[Kategorio:Penka Batoeva]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=47468.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.