Difference between revisions 46899 and 47385 on eowikisource

{{kvalito|3}}
{{paĝokapo
 | titolo     = [[Unuaj agordoj]]
 | aŭtoro     = Wiktor Elski
 | tradukinto = 
 | sekcio     = Ofte en brusto
 | antaŭa     = [[Kial mi kantas]]
 | posta      = [[Sen titolo]]
 | notoj      = {{kvalito|3}}
}}

{{Neglekto de aŭtororajto}}

<div style="text-align:justify; margin-left:20%; margin-rigth:20%;">
<big>'''{{smallcaps|Ofte en brusto}}'''</big>
<poem>
Ofte en brusto io vibradas
Tiel fortege kaj tiel pasie,
Ofte en brusto io boradas
Tiel persiste kaj tiel konstante,
Ia pens' nova eniras radie,
Heligas menson venante.

Foje Fortego ia mistera
Diskrevas bruston kaj koron disŝiras,
Ŝajnas ke ia glavpenso fera
Volas eliri en la malproksimon,
Kaj tiam grandan mi ion deziras,
Mi soifanta senlimon.

Ofte en manon plumon mi prenas
Kaj nerve skribas sur blanka papero...
Mi staton tiun mem ne komprenas,
Sed sentas kaŝe, ke io genia,
Ia altsento al sankta lum'-vero
Flamadas en brusto mia. 
</poem>
</div>

[[Kategorio:Unuaj agordoj]]