Revision 15467 of "Ne mortigu" on eowikisource{{Paĝokapo
| titolo = Ne mortigu
| aŭtoro = Lev Nikolaeviĉ Tolstoj
| tradukinto = Vikifontaro
}}
{{titolo|Ne mortigu}}
:''Ne mortigu. -Eliro xx. 13.''
:''Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. -Luko vi. 40.
:''Ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. -Mateo xxvi. 52.''
:''Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. -Mateo vii. 12.''
Kiam reĝoj estas mortpunitaj post tribunalo, kiel en la okazo de Charles la 1-a, Louis la 16-a, kaj Maksimiliano de Meksiko; aŭ kiam ili estas mortigitaj en kortumaj konspiracioj, kiel Peter la 3-a, Paul, kaj pluraj sultanoj, ŝahoj, kaj ĥanoj - oni malmulte parolas pri ĝi; sed kiam ili estas mortigitaj sen tribunalo kaj sen kortuma konspiracio - kiel en la okazo de Henry la 4-a de Francujo, Aleksandr la 2-a, kaj la Imperiestrino de Aŭstrujo, la mortinta Ŝaho de Persio, kaj, ĵuse, Humbert - tiaj murdoj ekcitas la plej grandan surprizon kaj indignon inter reĝoj kaj imperiestroj kaj iliaj aliĝantoj, kvazaŭ ili mem neniam partoprenis en murdoj, nek profitis per ili, nek instigis ilin. Sed, fakte, la plej agrablaj el la murditaj reĝoj (ekzemple Aleksandr la 2-a aŭ Humbert), eĉ ne inkludante la ekzekutojn en siaj propraj landoj, estis instigantoj, kunkulpuloj, kaj partoprenantoj en la murdoj de dekmiloj da homoj kiuj pereis sur la batala kampo; plue, pli kruelaj reĝoj kaj imperiestroj kulpiĝas pri centmiloj, aŭ eĉ milionoj, da murdoj.
La instruado de Kristo nuligas la leĝon de "Okulo por okulo, kaj dento por dento"; sed tiuj kiuj ĉiam aliĝis al tiu leĝo, kaj ankoraŭ aliĝas al ĝi, kaj aplikas ĝin je malbonega grado - ne nur pretendante "okulon por okulo", sed sen provokacio postulante la buĉadon de miloj, kiel ili faras kiam ili deklaras militon - ne rajtas esti indignaj pri la aplikado de tiu sama leĝo al ili mem per tiom eta kaj sensignifa grado ke apenaŭ unu reĝo aŭ imperiestro estas murdita po cent miloj, aŭ eble eĉ po miliono mortigita pro la ordono kaj konsento de reĝoj kaj imperiestroj. Reĝoj kaj imperiestroj ne nur ne estu indignaj je murdoj kiel Aleksandr la 2-a kaj Humbert, ili ankaŭ estu surprizitaj ke tiaj murdoj estas tiel maloftaj, konsiderante la adan kaj universalan ekzemplon de murdoj kiun ili al homaro donas.
L' amasoj estas tiom hipnotigitaj, ke ili vidas tion kio okazas antaŭ iliaj okuloj, sed ili ne komprenas ties signifon. Ili vidas kian konstantan zorgon reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj donas al siaj obeemaj armeoj; ili vidas la paradojn kaj manovrojn kiujn la regnestroj kunvokas; kaj la homoj kunamasiĝas por vidi kiel siaj propraj fratoj, hele vestitaj en la vestoj de stultoj, estas transformitaj en maŝinojn al la sono de tamburo kaj trumpeto, post la krio de unu viro, farante la tutsaman movadon dum la tutsama momento - sed ili ne komprenas kion ĉi ĉio signifas. Sed la signifo de tiu ekzerco estas tre klara kaj simpla: ĝi estas nenio krom pretigo por mortigado.
Ĉio ĉi stultigas homojn por ke ili estu taŭgaj iloj por murdo. Kaj tiuj kiuj tion faras, ĉefe direktas tion kaj estas vantaj pri tio, estas la reĝoj, la imperiestroj, kaj la prezidantoj. Kaj tiaj homoj mem - kiuj speciale okupiĝas pri la organizado de murdo kaj kiuj igis murdon sia profesio, kiuj portas armeajn uniformojn kaj tenas batalilojn (glavojn) ĉe siaj flankoj - estas ŝokitaj kaj indignaj kiam unu el ili estas murditaj.
La murdoj de reĝoj - la murdo de Humbert - estas aĉegaj, sed ne pro sia krueleco. La aferoj faritaj de la komando de reĝoj kaj imperiestroj - ne nur pasintaj okazoj kiel la masakro de Sankta Bartolomeo, religiaj buĉadoj, la teruraj represioj kontraŭ pezantaj ribeloj, kaj Parizaj armepuĉoj, sed ankaŭ la hodiaŭaj estraraj ekzekutoj, la mortigo de malliberuloj en sola enfermo, la Disciplinaj Batalionoj, la pendigoj, la senkapigoj, la pafadoj kaj buĉado en militoj - estas nekompareble pli kruelaj ol la murdoj faritaj de Anarĥiistoj. Tiuj-ĉi murdoj ankaŭ ne estas aĉegaj pro nemeriteco. Se Aleksandr la 2-a kaj Humbert ne meritis morton, do eĉ malpli morton meritis la miloj da rusoj kiuj pereis ĉe Plevna, aŭ la italoj kiuj pereis en Abisinia. Tiaj murdoj estas aĉegaj ne pro krueleco aŭ nemeriteco, sed pro la malrezoneco de tiuj kiuj ilin faras.
Se la reĝmurdantoj agadas per la influo de personaj sentoj de indigno evokita de l' suferadoj de subpremata popolo, pri kiuj ili kredas ke Aleksandr aŭ Karnot or Humbert havas respondecon; aŭ se ili agadas per personaj sentoj de revenĝo, do: eĉ se ilia konduto estis ege malmorala, ĝi estas almenaŭ komprenebla; sed kial grupo da homoj (anarĥiistoj, oni al ni diras), ekzemple tiuj kiuj sendis [[w:Gaetano Bresci|Bresci-on]], kaj kiuj nun minacas alian imperiestron - kial ili ne povas elpensi ian pli bonan metodon plibonigi la etaton de homaro ol mortigi homojn kies detruado ne povas esti pli helpema ol la senkapigo de tiu mita monstro sur kies kolo aperis nova kapo tuj kiam alia estis detranĉita? Reĝoj kaj imperiestroj antaŭ longe kreis por si sistemon kiel magazeno-pafilo: kiam unu kuglo estas elĵetita, alia kuglo tuj anstataŭas ĝin. ''Le roi est mort, vive le roi!'' [La reĝo estas morta, vivu la reĝo!] Sekve, kial oni ilin mortigu?
Nur en la plej malprofunda opinio povas la mortigo de tiuj-ĉi homoj ŝajni esti metodo por savi la naciojn de subpremo kaj de militoj detruantaj homajn vivojn.
Oni devas nur memori ke simila subpremo kaj simila milito daŭris, senkonsidere pri kiu estis la ĉefo de la registaro - Nikolai aŭ Aleksandr, Frederik aŭ Vilhelm, Napoleono aŭ Louis, Palmerston aŭ Gladstone, McKinley aŭ iu ajn alia - por kompreni ke ne nur unu speciala homo kaŭzas la ĉi-tiujn subpremojn kaj ĉi-tiujn militojn kiuj suferigas la naciojn. La mizereco de nacioj ne estas kaŭzita de specialaj homoj, sed de l' speciala strukturo de societo, sub kiu la popolo estas tiom kunligitaj ke ili sin trovas en la potenco de kelkaj homoj, aŭ pli ofte en la potenco de ununura homo: homo kiu estas tiom pervertita de sia malnaturala pozicio kiel la decidanto de la destino kaj la vivoj de milionoj, ke li estas ĉiam en malsana farto, kaj li ĉiam suferas pli-malpli manion de sinpligrandigo, kiun nur lia potenca pozicio kaŝas for de la ĝenerala rimarko.
Aparte de la fakto ke tiajn homojn ĉirkaŭas ekde la plej frua infaneco ĝis la tombo la plej sensenca lukseco el atmosfero de malvereco kaj flatado kiuj ĉiam akompanas ili, ilia tuta edukado kaj ĉiuj iliaj okupoj estas centrigitaj ĉe unu objekto: lerni pri pasintaj murdoj, pri la la plej bonaj hodiaŭaj murdmetodoj, kaj la plej bonaj preparoj por futura murdo. Ekde infaneco ili lernas pri mortigo en ĉiuj ĝiaj manieroj. Ili ĉiam portas apud si murdajn batalilo-glavojn aŭ sabrojn; ili vestiĝas en diversaj uniformoj; ili ĉeestas paradojn kaj manovrojn; ili vizitas unu la alian, prezentante unu la alian kun medaloj kaj kandidatigante unu la alian al la komando de regimentoj - kaj oni ne nur ne diras al ili rekte tion kion ili faras, aŭ diras ke okupiĝi pri preparoj por murdoj estas abomena kaj krima, sed el ĉiuj flankoj ili aŭdas nenion krom laŭdo kaj entuziasmo por ĉiu ilia aktiveco. Ĉiufoje kiam ili eliras, kaj ĉe ĉiu parado kaj manovro, aroj da homoj amasiĝas por saluti ilin kun entuziasmo, kaj al ili ŝajnas kvazaŭ la tuta nacio aprobas ilian konduton. La nura parto de la gazetaro kiu atingas ilin, kaj kiu ŝajnas al ili kiel la esprimo de la sentoj de la tuta popolo, aŭ almenaŭ ties plej bonaj reprezentantoj, sklave laŭdegas ĉiun ilian vorton kaj agon, sendistinge kiom folaj aŭ abomenaj ili estas. La homoj ĉirkaŭ ili - viroj kaj inoj, la ekleziuloj kaj la laikaro (el kiuj ĉiuj ne valorigas homan dignon) - konkurante unu kun la alia en delikata flato, konsentas kun ili pri io ajn kaj trompas ilin pri ĉio, malebligante ilin vidi vivon tiel kiel ĝi ja estas. Tiaj regnestroj povas vivi centjare sen vidi unu vere nedependan viron aŭ aŭskulti la parolatan veron. Oni kelkfoje estas ŝokita aŭdi la vortojn kaj agadojn de ĉi tiuj viroj; sed oni devas nur konsideri ilian situacion por kompreni ke iu ajn en ties loko agadus tiel kiel ili agadas. Se prudenta viro trovus sin en ilia situacio, estas nur unu prudenta ago kiun li povus fari: eskapi el tia situacio. Iu ajn aliulo kondutus tiel kiel ili kondutas.
Kio ja okazas en la kapo de ia Vilhelmo de Germanujo - mallarĝe pensanta, malbone edukita, vanta homo, kun la idealoj de germana "Junker", - kiam li ne povas diri ion tiom idiota aŭ terura ke ĝi ne estos respondita per entuziasma "Hoĥ!" kaj ne estos komentata de la gazetaro de la tutmondo kvazaŭ ĝi estis io tre grava? Kiam li diras ke, laŭ lia ordono, soldatoj estu pretaj mortigi siajn proprajn patrojn - "Hura!" Kiam li diras ke la armeo ne prenu malliberulojn en Ĥinujo, sed buĉu ĉiujn, oni ne metas lin en frenezejon, sed homoj krias "Hura!" kaj ekveturas Ĥinujen por plenumi liajn ordonojn. Aŭ Nikolao la 2-a (homo laŭnature modesta) komencas regni anoncante al respektataj maljunuloj, kiuj esprimis deziron esti permesataj diskuti siajn proprajn aferojn, ke tiaj ideoj de memregno estis "sensencaj sonĝoj" - kaj la organoj de la gazetaro kiun li vidas kaj la homoj kiujn li renkontas, laŭdas lin pro tio. Li proponas infanecan, folan, kaj hipokritan projekton de universala paco, samtempe ordonante pliigon en la armeo - kaj ne estas limoj de la laŭdoj de lia saĝeco kaj solideco. Tute senbezone li malsaĝe kaj senkompate insultas kaj subpremas tutan nacion, la finnojn, kaj denove aŭdas nenion krom laŭdo. Finfine, li aranĝas la ĥinan buĉadon - aĉega en sia maljusteco, krueleco kaj malkongrua je liaj pacprojektoj - kaj el ĉiuj flankoj homoj aplaŭdas lin, kiel venkinto kaj daŭranto de l' pacpolitiko de lia patro.
Kio ja okazas en la kapoj kaj koroj de ĉi tiuj homoj?
So it is not the Alexanders and Humberts, nor the Wilhelms, Nicholases, and Chamberlains- though they decree these oppressions of the nations and these wars- who are really the most guilty of these sins, but it is rather those who place and support them in the position of arbiters over the lives of their fellow-men. And, therefore, the thing to do is not to kill Alexanders, Nicholases, Wilhelms, and Humberts, but to cease to support the arrangement of society of which they are a result. And what supports the present order of society is the selfishness and stupefaction of the people, who sell their freedom and honour for insignificant material advantages.
Homoj kiuj staras ĉe la plej malalta ŝtupo de la ŝtupetaro - parte pro rezulto de stultigo per patriota kaj pseŭdo-religia edukado, kaj parte pro personaj advantaĝoj - cedas siajn liberecon kaj senton de homa digno laŭ la ordonoj de tiuj kiuj staras pli supre kaj oferas ilin materiajn advantaĝojn. En la sama maniero - kiel konsekvenco de stultigo, kaj ĉefe pro advantaĝoj - tiuj kiuj estas iomete pli altaj ĉe la ŝtupetaro cedas siajn liberecon kaj homan dignon; sekve la tutsamaĵo ripetas kun homoj starantaj eĉ pli alte, kaj tiel plu ĝis la plej alta ŝtupo - ĝis tiuj kiuj, starante ĉe la pinto de la societa konuso, povas akiri nenion pluan, tiuj al kiuj la nuraj motivoj de agadoj estas amo de potenco kaj vaneco, kaj kiuj estas ĝenerale tiom pervertitaj kaj stultigitaj de la potenco de vivo kaj morto kiun ili tenas sur siaj samlandanoj, kaj de la sekva sklavemo kaj flatado de tiuj kiuj ĉirkaŭas ilin, ke, ne ĉesante fari malbonon, ili sentas sin tre certigitaj ke ili estas bonfarantoj al la homa raso.
It is the people who sacrifice their dignity as men for material profit that produce these men who cannot act otherwise than as they do act, and with whom it is useless to be angry for their stupid and wicked actions. To kill such men is like whipping children whom one has first spoilt.
That nations should not be oppressed, and that there should be none of these useless wars, and that men may not be indignant with those who seem to cause these evils, and may not kill them- it seems that only a very small thing is necessary. It is necessary that men should understand things as they are, should call them by their right names, and shoul
d know that an army is an instrument for killing, and that the enrolment and management of an army - the very things which Kings, Emperors, and Presidents occupy themselves with so self-confidently - is a preparation for murder.
If only each King, Emperor, and President understood that his work of directing armies is not an honourable and important duty, as his flatterers persuade him it is, but a bad and shameful act of preparation for murder-and if each private individual understood that the payment of taxes wherewith to hire and equip soldiers, and, above all, army-service itself, are not matters of indifference, but are bad and shameful actions by which he not only permits but participates in murder-then this power of Emperors, Kings, and Presidents, which now arouses our indignation, and which causes them to be murdered, would disappear of itself.
Sekve la Aleksandroj, Carnotoj, Humbertoj, kaj aliaj ne estu murditaj, sed oni ekspliku al ili ke ili mem estas murdantoj; ĉefe, oni ne permesu ilin mortigi la popolon; homoj rifuzu murdi laŭ iliaj ordonoj.
If people do not yet act in this way, it is only because Governments, to maintain themselves, diligently exercise a hypnotic influence upon the people. And, therefore, we may help to prevent people killing either Kings or one another, not by killing- murder only increases the hypnotism- but by arousing people from their hypnotic condition.
Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj.
[[en:Thou Shalt Not Kill]]
[[fr:Tu ne tueras point]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=15467.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|