Revision 15571 of "Korespondanto" on eowikisource{{paĝokapo
| titolo = Korespondanto
| aŭtoro = Vasilij Devjatnin
| jaro = 1914
| notoj = Devjatnin V.N. Unuaj Esperantaj Satiroj. – Leipzig: Esperanto-Propaganda Instituto, [1914].
| kvalito = 3
}}
En poŝtoficejo mi renkontis mian amikon B., kiu antaŭnelonge fariĝis fama esperantisto. Sur la ĉapelo li havis verdan rubandon kun granda verda stelo kaj kun surskribo “Esperanto” en la kravato — pinglo kun stelo; en la butontruo de l' surtuto — ankaŭ stelo. Li ĝoje salutis min:
— Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?
Mi volis laŭ kutimo saluti lin per manpremo, sed ambaŭ liaj manoj estis troplenigitaj per korespondaĵoj, kiujn li komencis ŝovi en leterkeston. Mi kalkulis: estis sepdek tri leteroj kaj poŝtkartoj.
— Kio ĝi estas?
— Ho, kara amiko, ne demandu! Estas la respondoj al gesamideanoj. Mi sendis mian adreson al 68 Esper. gazetoj, kaj nun mi ricevas centojn da leteroj kaj poŝtkartoj, kiujn mi devas respondi!
Li forprenis la ĉapelon kaj forviŝis la ŝviton per la stelumita naztuko kun surskribo “Esperanto”.
Mi ne sciis, kion respondi kaj diris:
— Jes, la laboro ne estas facila, sed… sed la fruktoj estos agrablaj… Tamen, ĝis la revido!
— Unu momenton! — li diris per petanta voĉo. — Ĉu vi ne havas korespondanton sur la insulo Borneo? Vidu, mi havas unu sur Javo, apud Borneo, sed…
Mi forkuris…
[[Kategorio:Esperantlingvaj noveloj]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=15571.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|