Revision 15654 of "Hedda Gabler/Kvara akto" on eowikisource

{{paĝokapo
 | titolo = Hedda Gabler
 | aŭtoro = Henrik Ibsen
 | tradukinto = Odd Tangerud
 | sekcio = Kvara akto
 | antaŭa =  [[Hedda Gabler/Tria akto|Tria akto]]
 | kvalito = 2
}}
(La samaj ĉambroj ĉe la gesinjoroj Tesman. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo estas kuntiritaj.)

(Hedda, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree aperas kaj iras en la salonon.)

(Berte envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. Hedda iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.)

(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas Fraŭlino Tesman, funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. Hedda iras al ŝi renkonte kaj etendas al ŝi la manon.)

FRAŬLINO TESMAN
Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion.

HEDDA
Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.

FRAŬLINO TESMAN
Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, — ĉi tie en la domo de vivo, — ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto.

HEDDA
Estas tre ĝentile de vi.

FRAŬLINO TESMAN
Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu ĉi tempo.

HEDDA
(deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman?

FRAŬLINO TESMAN
Ho, tiom bele, — tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj povis al li diri la finan adiaŭon. — Ĉu eble li ankoraŭ ne hejmenvenis?

HEDDA
Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.

FRAŬLINO TESMAN
Ne dankon, kara — benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon.

HEDDA
Ĉu ne mi povas pri io helpi?

FRAŬLINO TESMAN
Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu ĉi tempo, certe ne.

HEDDA
Ho, la pensoj, — ili ne lasas sin tiel regi —

FRAŬLINO TESMAN
(daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, — dankon al Dio!

(Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA
Nu, estas bone ke vi fine revenas.

TESMAN
Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu!

FRAŬLINO TESMAN
Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari ĉion, kion vi promesis al mi?

TESMAN
Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn.

FRAŬLINO TESMAN
Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel.

TESMAN
Do? Kiel do, vi opinias?

FRAŬLINO TESMAN
Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi estas.

TESMAN
Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu?

HEDDA
Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman.

FRAŬLINO TESMAN
La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena.

TESMAN
Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde.

HEDDA
Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon?

FRAŬLINO TESMAN
Krucon! Dio pardonu vin, infano, — ne estis ja kruco por mi.

HEDDA
Sed se nun venus fremda homo kaj —

FRAŬLINO TESMAN
Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, — en via domo eblus ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.

HEDDA
Ho, ne parolu pri niaj aferoj.

TESMAN
Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se —

HEDDA
Se —?

TESMAN
(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN
Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora Jochum samtempe.

TESMAN
Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu?

(Fraŭlino Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA
(sekvas Tesman per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas vian koron pli ol ŝian.

TESMAN
Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila.

HEDDA
(rapide) Ĉu estas io nova pri li?

TESMAN
Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta.

HEDDA
Nu? Vi ne renkontis lin?

TESMAN
Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene.

HEDDA
Jes, tuj post via foriro.

TESMAN
Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu?

HEDDA
Jes, li tion asertis.

TESMAN
Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis redoni ĝin al li, Hedda?

HEDDA
Ne, li ĝin ne ricevis.

TESMAN
Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas?

HEDDA
Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?

TESMAN
Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la paketon?

HEDDA
(malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne plu havas.

TESMAN
Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio!

HEDDA
Mi forbruligis ĝin — ĉion.

TESMAN
(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert!

HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi.

TESMAN
Forbruligis! Sed bona Dio —! Ne, ne, ne, — tio estas tute neebla!

HEDDA
Jes, sed tiel tamen estas.

TESMAN
Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi aŭdos.

HEDDA
Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, — nek al la asesoro, nek al iu alia.

TESMAN
Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Ĉu?

HEDDA
(subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jørgen.

TESMAN
Por mi!

HEDDA
Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi —

TESMAN
Jes, jes, kaj kio jen?

HEDDA
Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.

TESMAN
Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere —.

HEDDA
Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.

TESMAN
(kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, — ho, ĉu estas vero, kion vi diras! — Tamen, — tamen — tiel mi neniam antaŭe spertis vian amon. Jen imagu!

HEDDA
Nu, do estas plej bone ke vi eksciu — ke ĝuste en tiu ĉi tempo — (impete, interrompante) Ne, ne, — vi povas pridemandi ĉe onklino Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon.

TESMAN
Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi —, ĉu tio estus ebla! Ĉu?

HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin.

TESMAN
(ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, — tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte.

HEDDA
(premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, — mi krevos en ĉio ĉi!

TESMAN
En kio do, Hedda? Ĉu?

HEDDA
(malvarme, sinrege) En ĉio tio — ridinda, — Jørgen.

TESMAN
Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen —. Eble ne estas saĝe, ke mi ion diru al Berte.

HEDDA
Ho ja, — kial ne ankaŭ tio?

TESMAN
Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaŭ tio ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, — ege ĝoja!

HEDDA
Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg — por vi?

TESMAN
Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, — en tiu scio vere ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu?

HEDDA
Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri tio, mi opinias.

TESMAN
Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, — tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert.

(Sinjorino Elvsted, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)

ELVSTED
(salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu pro tio, ke mi revenas.

HEDDA
Kio okazis al vi, Tea?

TESMAN
Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu?

ELVSTED
Ho jes, — mi terure timas, ke akcidento okazis al li.

HEDDA
(prenas ŝian brakon) Ho, — vi tion kredas!

TESMAN
Ne do. bona Dio, — kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino Elvsted!

ELVSTED
Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, — ĝuste kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaŭ.

TESMAN
Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu!

HEDDA
Nu, — kion oni diris en la pensiono?

ELVSTED
Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ —. Ili silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis.

TESMAN
(maltrankvile paŝadante) Ni esperu — ni esperu, ke vi misaŭdis, sinjorino Elvsted!

ELVSTED
Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aŭ —

TESMAN
Malsanulejo!

HEDDA
Ne, — tio do vere neeblas!

ELVSTED
Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, kaj serĉis lin tie.

HEDDA
Ĉu vere vi povis decidigi vin al tio, Tea!

ELVSTED
Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon.

TESMAN
Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu?

ELVSTED
Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraŭ posttagmeze, ili diris.

TESMAN
Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri!

ELVSTED
Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!

TESMAN
Vi, Hedda, — ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj lokoj —?

HEDDA
Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi.

(Asesoro Brack, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro, kiun Berte malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.)

TESMAN
Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu?

BRACK
Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere.

TESMAN
Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino Julle.

BRACK
Ankaŭ tiun mi ricevis, jes.

TESMAN
Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu?

BRACK
Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.

TESMAN
(rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia?

BRACK
Jes, vere estas.

HEDDA
(ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack?

BRACK
Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino.

ELVSTED
(senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg!

BRACK
(iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri tio? Ĉu eble Sinjorino jam ion scias —?

ELVSTED
(konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed —

TESMAN
Sed bona Dio, diru do!

BRACK
(ŝultrotiras) Nu, — bedaŭrinde, — Ejlert Løvborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.

ELVSTED
(ekkrias) Ho Dio, ho Dio —!

TESMAN
En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta!

HEDDA
(senvole) Tiom rapide do —!

ELVSTED
(lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda!

HEDDA
(flustras) Sed, Tea, — Tea do!

ELVSTED
(sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.

BRACK
Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.

ELVSTED
Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?

TESMAN
Jes, ĉar li kredeble ne mem —! Ĉu?

HEDDA
Jes, mi certas ke li mem faris.

TESMAN
Hedda, — kial vi povas —!

BRACK
(kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, sinjorino Tesman.

ELVSTED
Ho, kiom terure!

TESMAN
Li mem do! Jen imagu!

HEDDA
Sin pafis!

BRACK
Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino.

ELVSTED
(provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?

BRACK
Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.

TESMAN
Sed bona Dio, — kie li do tion faris? Ĉu?

BRACK
(iom necerta) Kie? Jes, kara, — eble li tion faris en sia loĝejo.

ELVSTED
Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa.

BRACK
Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin —. Li estis sin pafinta — tra la brusto.

ELVSTED
Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis!

HEDDA
(al Brack) Ĉu estas tra la brusto?

BRACK
Jes, — kiel mi diras.

HEDDA
Do ne tra la tempio?

BRACK
Tra la brusto, sinjorino Tesman.

HEDDA
Ja, ja, — la brusto estas ankaŭ bona.

BRACK
Kiel, Sinjorino?

HEDDA
(repuŝante) Ho ne, — nenio.

TESMAN
Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu?

BRACK
La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li.

ELVSTED
Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda —!

TESMAN
Sed diru al mi, — kie vi eksciiĝis pri ĉio tio?

BRACK
(abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.

HEDDA
(laŭte) Fine heroaĵo!

TESMAN
(timigita) Dio gardu min, — kion vi diras, Hedda!

HEDDA
Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco.

BRACK
Hm, sinjorino Tesman —

TESMAN
Beleco! Ne, jen imagu!

ELVSTED
Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo!

HEDDA
Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, kio — kio estis farenda.

ELVSTED
Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro.

TESMAN
En malespero li tion faris!

HEDDA
Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.

ELVSTED
Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn kajerojn.

BRACK
(ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris ĝin?

ELVSTED
Jes, tion li faris ĉi-nokte.

TESMAN
(flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos.

BRACK
Hm, estas strange.

TESMAN
(paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon —

ELVSTED
Ho, se eblus tion rekonstrui!

TESMAN
Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus —

ELVSTED
Eblus, sinjoro Tesman.

TESMAN
Kion vi sugestas?

ELVSTED
(serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis.

HEDDA
(paŝon pli proksimen) Aĥ —!

TESMAN
Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu?

ELVSTED
Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis en la poŝo —

TESMAN
Ho, permesu al mi rigardi!

ELVSTED
(donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite.

TESMAN
Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus unu la alian —

ELVSTED
Ho jes, ni almenaŭ provu —

TESMAN
Ni plenumu! Ni devas sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!

HEDDA
Vi, Jørgen? Vian vivon?

TESMAN
Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, — vi komprenas min? Ĉu? Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert.

HEDDA
Eble tio.

TESMAN
Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke —

ELVSTED
Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.

TESMAN
Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.

ELVSTED
Ho Dio, — se nur estus fareble!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted iras en la malantaŭan ĉambron. Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. Hedda iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. Iom poste Brack iras al ŝi.)

HEDDA
(duonlaŭte) Ho Asesoro, — kia liberiĝo estas en tio ĉi pri Ejlert Løvborg.

BRACK
Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberiĝo —

HEDDA
Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco.

BRACK
(ridetas) Hm, — kara sinjorino Hedda —

HEDDA
Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, ankaŭ vi, kiel — nu!

BRACK
(rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio?

HEDDA
Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun — la heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elŝiri sin el la vivofesteno — tiom frue.

BRACK
Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, — sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio.

HEDDA
Iluzio?

BRACK
El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus.

HEDDA
Kaj kiu estas do tiu?

BRACK
Li ne mortpafis sin mem — libervole.

HEDDA
Ne libervole!

BRACK
Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis.

HEDDA
(emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion?

BRACK
Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn.

HEDDA
Kiujn do?

BRACK
Unue tiun, ke li jam vere estas morta.

HEDDA
En la malsanulejo.

BRACK
Jes. Kaj sen regajni konscion.

HEDDA
Kion pli vi prisilentis?

BRACK
Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro.

HEDDA
Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta.

BRACK
Ne tute. Ĉar mi al vi diru, — Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita en — la buduaro de fraŭlino Diana.

HEDDA
(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove troviĝus hodiaŭ!

BRACK
Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis —

HEDDA
Aĥ, — tial do —

BRACK
Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo.

HEDDA
Eble estis ĝi. — Kaj tie, — tie oni trovis lin.

BRACK
Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin mortige.

HEDDA
En la brusto, — jes.

BRACK
Ne, — ĝi trafis lin en la abdomenon.

HEDDA
(ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur ĉion, kion mi nur tuŝas.

BRACK
Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ klasifiku sub la fia.

HEDDA
Kaj kio estas tio?

BRACK
La pistolo, kiun li ĉe si havis —

HEDDA
(senspire) Nu! Kio pri ĝi!

BRACK
Ĝin li devas esti ŝtelinta.

HEDDA
(eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.

BRACK
Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta —. Ŝ-ŝt!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted ekstaris ĉe la tablo en la malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.)

TESMAN
(kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, — preskaŭ neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.

HEDDA
Jes, mi imagas.

TESMAN
Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu?

HEDDA
Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.

TESMAN
Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko.

HEDDA
Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la pianon dume. Jen do!

(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la malantaŭan ĉambron. Tesman metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj sinjorino Elvsted eksidas kaj rekomencas la laboron. Hedda revenas.)

HEDDA
(malantaŭ la seĝo de sinjorino Elvsted, mole palpante ŝiajn harojn) Nu, dolĉa Tea, — ĉu eblas pri la monumento de Ejlert Løvborg?

ELVSTED
(rigardas ŝin senespere) Ho Dio, — certe fariĝos ege malfacile trovi sistemon.

TESMAN
Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, — tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas.

(Hedda iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. Brack staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.)

HEDDA
(flustras) Kion vi diris pri la pistolo?

BRACK
(mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta.

HEDDA
Kial ĝuste ŝtelinta?

BRACK
Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.

HEDDA
Ĉu?

BRACK
(rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi tie hodiaŭ matene. Ĉu ne?

HEDDA
Jes.

BRACK
Vi estis sola kun li, ĉu?

HEDDA
Jes, momenton.

BRACK
Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto?

HEDDA
Ne.

BRACK
Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton?

HEDDA
Jes, eble mallongan momenton — eksteren en la antaŭĉambron.

BRACK
Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?

HEDDA
Ĝi estis ene en —

BRACK
Nu, sinjorino Hedda?

HEDDA
La skatolo staris tie sur la skribotablo.

BRACK
Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie?

HEDDA
Ne.

BRACK
Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue.

HEDDA
Ĉu vi eble havas ĝin?

BRACK
Ne, la polico ĝin havas.

HEDDA
Kion la polico faros pri la pistolo?

BRACK
Serĉos sciiĝon pri la posedanto.

HEDDA
Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi?

BRACK
(klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, — ne tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA
(rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, — kio do?

BRACK
(ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas ŝtelita.

HEDDA
(firme) Prefere morti!

BRACK
(ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras.

HEDDA
(ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos?

BRACK
Ja, Hedda, — tiam sekvos la skandalo.

HEDDA
La skandalo!

BRACK
La skandalo, jes, — kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama fraŭlino Diana.

HEDDA
Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas min.

BRACK
Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li ĝin donis?

HEDDA
(mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.

BRACK
Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA
(rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon.

BRACK
(flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, — kredu min — mi ne misuzos la staton.

HEDDA
Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, — tiun penson mi ne eltenos! Neniam.

BRACK
(rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la neevitebleco.

HEDDA
(reciprokas lian rigardon) Ja, eble.

(Ŝi iras al la skribotablo.)

HEDDA
(subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi do sukcesas, Jørgen? Ĉu?

TESMAN
Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi.

HEDDA
(kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la hararo de sinjorino Elvsted) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas ĉi tie kune kun Tesman — ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune kun Ejlert Løvborg.

ELVSTED
Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon.

HEDDA
Ho, tio certe venos — kun la paso de tempo.

TESMAN
Ja, sciu, Hedda, — jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro.

HEDDA
Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?

TESMAN
Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!

BRACK
(kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.

HEDDA
Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur la sofo.

TESMAN
Jes, tion faru, kara. Ĉu?

(Hedda iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan dancmelodion tie ene sur la piano.)

ELVSTED
(eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas!

TESMAN
(kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, — ne ludu do por danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert!

HEDDA
(metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon Julle. Kaj la tutan aron. — De nun mi estos silenta.

(Ŝi denove fermas post si.)

TESMAN
(ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, — vi transloĝiĝu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante tie. Ĉu?

ELVSTED
Jes, estus eble pli bone —

HEDDA
(en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie?

TESMAN
(foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, ke li tamen vizitos vin.

BRACK
(sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni du!

HEDDA
(klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto — —

(Pafo aŭdiĝas tie ene. Tesman, sinjorino Elvsted kaj Brack eksaltas.)

TESMAN
Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn.

(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. Sinjorino Elvsted same. Hedda kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita Berte envenas de dekstre.)

TESMAN
(krias al Brack) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!

BRACK
(duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, — tiaĵon oni ja ne faras!