Revision 16437 of "El letero" on eowikisource{{paĝokapo
| titolo = El letero
| aŭtoro = Wiktor Elski
| sekcio =
| antaŭa = [[Al J.....]]
| posta = [[La amo de l' patrolando]]
| notoj = Aperis en [[Unuaj agordoj]].
| kvalito = 2
| jaro = 1912
}}
<poem>
{{centra}}
'''I.'''
Al malproksima mi sendas kanteton,
Al malproksima, kies bona kor'
ofte ekbatis por mi kaj sekreton
Ne unu diris en laca la hor'.
Al malproksima mi sendas versaĵon,
Al malproksima, kies mola har',
La frunto hela, okul', la diaĵon
Al mi montrigis de l' okuloj par'.
Al malproksima mi sendas saluton,
Al malproksima, kiu dum forir'
Rigardis kore kaj prenis tributon
Per mia sindono kaj ama dezir'.
Al malproksima mi sendas... la koron,
Tremantan ĝoje je ŝia parol',
Al malproksima mi sendas trezoron
De l' mia animo, de l' nobla amvol'.
'''II.'''
Mi volus al vi skribi multe, multe...
Kaj kio en la mia kaŝiĝas animo
Mi volus, ho, malkovri al vi sen la timo,
Ke vi min ne komprenos.
Mi volus al vi skribi multe, multe..
Dividi miajn pensojn kun viaj samcelaj,
Mi volus al vi montri kiel senŝancelaj
La sentoj estas miaj.
Mi volus al vi skribi multe, multe...
Ke mia vivo fluas tiel senradia
Kaj ke mortas mi sola kaj melankolia,
Mi volus al vi skribi.
{{fincentra}}
</poem>
[[Kategorio:Esperantlingva poezio]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=16437.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|