Revision 17470 of "Lasta Kiso" on eowikisource{{paĝokapo
| titolo = Lasta Kiso
| aŭtoro = Edmond Privat
| tradukinto =
| sekcio =
| antaŭa =
| posta =
| notoj =
| kvalito = 3
}}
<poem>
'''Lasta Kiso'''
Vi kien flugas, papilio,
tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
kaj venas frost’ perfide.
Flugilo viaj kvazaŭ lampo
briletas en nebulo:
vi kion serĉas tra la kampo,
perdita somerulo?
Dezertaj estas la ĝardenoj,
kaj vana l’ amo via.
Skeletoj ŝajnas la [[w:Verbeno]verbenoj]]
sub laŭbo senfolia.
Vi kial flugas en malvarmo
tra floro la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
nun restas en herbejo.
Silentas ĉiuj en la nestoj
kaj svenis bonodoroj;
plu ne batalos vi kun vespoj
pri la floretaj koroj.
Jen restas nur en kampo vasta
velkinta [[w:Krizantemo|krizantemo]],
sur kiu kiso via lasta
mortigos vin en tremo.
</poem>
[[Kategorio:Esperantlingva poezio]]
[[en:Lasta Kiso]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=17470.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|