Revision 19677 of "De Profundis" on eowikisource{{Paĝkapo
| titolo = De Profundis (El la Profundaĵo)
| aŭtoro = Oscar Wilde
| tradukinto = Vikifontaro
| sekcio =
| antaŭa =
| posta =
| notoj =
| kvalito = 1
}}
. . . Suferado estas unu tre longa momento. Oni ne povas dividi ĝin laŭ sezonoj. Oni povas nur registri ĝiajn humorojn kaj kroniki iliajn revenojn. Kun ni tempo mem ne progresas. Ĝi turniĝas. Ĝi ŝajnas iri ĉirkaŭ unu centro de doloro. La paraliza nemovebleco de vivo, kies ĉiu detalo estas tiel regulita laŭ neŝanĝebla skemo, ke ni manĝas kaj trinkas kaj kuŝas kaj preĝas, aŭ almenaŭ genuiĝas por preĝo, laŭ la neflekseblaj leĝoj de fera formulo: tiu ĉi nemovebla eco, kiu igas ĉiun aĉan tagon esti kiel ĝia frato je la plej eta detalo, ŝajnas komunikiĝi al tiuj eksteraj fortoj kies esenco de ekzistado estas senĉesa ŝanĝo. Pri semplanttempo aŭ rikolto, pri la rikoltantoj apogantaj sur la maizo, aŭ pri la kolektantaj vinberojn, aŭ pri la herbo en la fruktarbejo blankigita de rompitaj floraĵoj aŭ kovrita de falintaj fruktoj: pri ĉio ĉi ni scias nenion kaj povas scii nenion.
Por ni ekzistas nur unu sezono, la sezono de malĝojo. La suno kaj luno ŝajne estas prenitaj for de ni. Ekstere, la tago povas esti blua kaj ora, sed la lumo kiu rampas malsupren tra la tike dampita vitro de la fere barita fenestreto, sub kiu oni sidas, estas griza kaj malluma. Estas ĉiam krepusko en onia karcero, tiel kiel estas ĉiam krepusko en onia koro. Kaj en la sfero de pensado, tiel kiel en la sfero de tempo, movado ekzistas ne plu. Tio, kion vi persone antaŭ longe forgesis, aŭ povas facile forgesi, okazas al mi nun, kaj okazos al mi denove morgaŭ. Memoru ĉi tion, kaj vi povos kompreni iomete kial mi skribas, kaj skribas tiumaniere. . . .
Post unu semajno, mi translokiĝas ĉi tien. Tri pliaj monatoj forpasas kaj mia patrino mortas. Neniu scias kiel profunde mi amis kaj honoris ŝin. Ŝia morto estis aĉega al mi; sed mi, antaŭe lordo de lingvo, nun ne havas vortojn kiuj esprimus mian turmentiĝon kaj honton. Ŝi kaj mia patro heredigis al mi nomon kiun ili igis nobla kaj honora, ne nur en literaturo, arto, arĥeologio, kaj scienco, sed ankaŭ en la publika historio de mia propra lando, en ties evoluo kiel nacio. Mi malhonoris tiun nomon eterne. Mi igis ĝin vulgara vorto inter la malbonularo. Mi trenis ĝin tra la ŝlimo. Mi donis ĝin al brutoj por ke ili brutigu ĝin, kaj al stultuloj por ke ili igu ĝin sinonimo de frenezaĵo.
Tio, kion mi suferis, do -- kaj ankoraŭ suferas -- ne estos skribata de plumo aŭ registrata de papero. Mia edzino, ĉiam afabla kaj dolĉa al mi, por ke mi ne aŭskultu la novaĵon de indiferentaj lipoj, veturis malgraŭ ŝia malsano el Ĝenovo al Anglujo por meme sciigi min pri tiel neriparebla, tiel nekuraceblo, perdo. Mesaĝoj de kondolenco atingis min de ĉiuj kiuj ankoraŭ havis afekcion por mi. Exc tiuj, kiuj min ne konis persone, aŭskultinte ke nova malfeliĉo eniris mian vivon, skribis por peti, ke ia esprimo de ilia kondoleco estu transdonata al mi.
Tri monatoj forpasas. La kalendaro de mia ĉiutaga konduto kaj laboro kiu pendiĝas ĉe la ekstero de mia karcerpordo, diras al mi ke estas majo. . . .All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=19677.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|