Revision 28754 of "Lasta Kiso" on eowikisource

{{paĝokapo
 | titolo     = Lasta Kiso
 | aŭtoro     = Edmond Privat
 | tradukinto =
 | sekcio     = 
 | antaŭa     = 
 | posta      = 
 | notoj      = 
 | kvalito      = 3
}}
<poem>
'''Lasta Kiso'''

Vi kien flugas, papilio,
   tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
   kaj venas frost’ perfide.

Flugilo viaj kvazaŭ lampo
   briletas en nebulo:
vi kion serĉas tra la kampo,
   perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
   kaj vana l’ amo via.
Skeletoj ŝajnas la [[w:Verbeno|verbenoj]]
   sub laŭbo senfolia.

Vi kial flugas en malvarmo
   tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
   nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
   kaj svenis bonodoroj;
plu ne batalos vi kun vespoj
   pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
   velkinta [[w:Krizantemo|krizantemo]],
sur kiu kiso via lasta
   mortigos vin en tremo.
</poem>

[[Kategorio:Esperantlingva poezio]]

[[en:Lasta Kiso]]