Revision 32725 of "Aŭtuno" on eowikisource

<[[Penka Batoeva]]

See also [[Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence]]

L'aŭtuno avanciĝis,

sed la tagoj al mi partas

sunradion. Varmon dolĉan;

sonas en l'animo kantoj.

Ĝojo ĉirkaŭe verŝiĝas -

fajnan ĉarmon, aromatojn.

Ŝirmas la ĉielo ĉiujn

kaj abunde nin donacas.

Milde, milde nin karesas

la okuloj de la suno;

- ĉu ne la patrinaj kisoj,

dolĉe kisas niajn fruntojn?

Foliaro orumita

- bela, riĉa akvarelo

Kaj vastaĵo mutigita

- pura, bluas la ĉielo.

En medito mi revadas

je la lasta dorm' kuniĝi

kaj post miloj, mil da jaroj

en land' mia revekiĝi!

[[Kategorio:Penka Batoeva]]
[[Kategorio:Sezonoj]]