Revision 32966 of "La montanida kanto" on eowikisource{{paĝokapo2
| titolo = La montanida kanto
| aŭtoro = Ludwig Uhland
| tradukinto = Hector Hodler
| sekcio =
| antaŭa =
| sekva =
| jaro =
| notoj = La poemo estis publikigita en [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0c&datum=1907&page=137&size=45 ''La Revuo''], 1907.
| kategorioj = Esperantlingva poezio
| vikipedio =
| vikicitaro =
}}
{{f|LA MONTANIDA KANTO|c|g=200%}}
{{f|DE|c|g=80%}}
{{f|UHLAND|c|g=110%}}
{{bloko centre/s}}
<poem>
{{c|I}}
Mi estas montanido.
Malsupren trafas vido,
Tagruĝo al mi venas,
Plej longe sin’ eltenas,
Mi estas montoknabo.
{{c|II}}
Jen fonto de l’ rivero,
Mi trinkas el la tero…
Tumulte ondo saltas,
Per brako mia haltas.
Mi estas montoknabo.
{{c|III}}
La monton mi reĝadas,
Ventego alblovadas,
Murmuras tra la loko,
Ĝin venkas mia voko,
Mi estas montoknabo.
{{c|IV}}
Malsupre tondras bruo,
Dum staras mi en bluo.
Al tondro mi ekkrias:
Ne trafu hejmon mian.
Mi estas montoknabo.
{{c|V}}
Se sonas la signaloj,
Por helpo vokas valoj,
Rapidas mi kun glavo,
Kantante por la savo;
Mi estas montoknabo.
</poem>{{bloko centre/e}}
{{f|El la germana lingvo tradukis<br>{{maj|Hector Hodler.}}|c}}
{{---|5em}}
{{MixPD|Ludwig Uhland|Hector Hodler}}All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=32966.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|