Revision 44382 of "Paĝo:Eŭgeno Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio.pdf/7" on eowikisource

<noinclude><pagequality level="1" user="Lepticed7" /></noinclude>{{c|{{xxx-granda|ANTAŬPAROLO}}}}
{{---|5em}}

Jam de dek-ok jaroj la bolŝevika partio rusa tenas en siaj manoj la regadon super unu sesono de l’ mondo. La sovetia regno nun rilatas oficiale k normale kun ĉiuj grandaj ŝtatoj kapitalistaj. Por starigi en Sovetio modernan industrion, helpadis multaj miloj da inĝenieroj k teknikistoj el diversaj landoj. El Anglio, Germanio, Francio, Usono k. a. landoj venis abunde maŝinoj k aparatoj. Kaj post la akcepto de l’ sovetio regno en la Ligon de Nacioj, neniu el la plej kredemaj entuziasmuloj povas plu serioze aserti, ke ĉiuj kapitalistaj Ŝtatoj pretas tuj ataki k subpremi la landon « regatan de laboristoj k kamparanoj », la landon, kie oni « konstruas socialismon ».

Ĉiu proleto, ĉiu ekspluatato certe havas grandan intereson, ekscii precize k sufiĉe detale pri la stato de l’ laboristoj en Sovetio. Tiucele, ĉu do ili simple<noinclude><references/></noinclude>