Revision 46584 of "Paĝo:Adjuvilo.djvu/3" on eowikisource

<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude>{{f|ENKONDUKO|c|g=150%}}
{{---|width=50px}}


La problemo de lingvo internacia estas unu el tiuj kies definitiva solvo pli kaj pli trudas sin ĉiutage.

La ĉiutaga sperto de pluraj miloj da esperantistoj el ĉiuj landoj de la mondo dum la lastaj dudek jaroj <ref>La originala franca eldono aperis en 1910. — ''{{sc|Trad}}''.</ref> estas montrinta la senfinan variecon de la servoj kiujn povus doni al la homaro iu helplingvo lernita de ĉiuj apud la denaska lingvo.

Sed kiel definitive solvi tiun gravan demandon?

Se oni konsideras nur la rezultojn, kaj se oni cedas ke sufiĉas havi iun ''BONAN'' lingvon, Esperanto solvas ĝin, kaj la obstino de la disĉiploj de d-ro Zamenhof, kiuj ne volas enlasi en sian lingvon nek ŝanĵojn nek reformojn, estas pravigita. Sed ĉu tio sufiĉos por la homaro? Ĉu ĝi kontentiĝos per ''BONA LINGVO'' internacia, aŭ ĉu ĝi ne volos alpreni ''LA PLEJ BONAN''?

Iuj opinias tiel; de tie la pluraj skismoj, kiuj konsideras la demandon solvita, gardas kaj propagandas kun entuziasmo kvazaŭ religia la lingvon de Zamenhof, redaktas verkojn, eldonas revuojn, organizas kongresojn; aliflanke la ''PERFEKTISTOJ'', kiuj celas doni al la mondo ''«LA PLEJ BONAN»'' internacian lingvon.<noinclude><references/></noinclude>