Revision 46585 of "Paĝo:Adjuvilo.djvu/4" on eowikisource<noinclude><pagequality level="3" user="Lepticed7" /></noinclude><nowiki /> Tiuj malsamaj sistemoj konsentas pri la principo de ''INTERNACIECO'' metita en la praktikon por la unua fojo de d-ro Zamenhof <ref>Tamen la partianoj de la sistemoj ''HOMOGENAJ'' (kaj inter ili troviĝas tre eminentaj lingvistoj kiej s-roj Peano, Rosenberger, Meysmans, Monseur, Pagliero, Malenaar k.a.) limigas tiun internaciecon nur al radikoj ''DE ORIGINO LATINA''.</ref>. Ankaŭ ilia vortaro (aŭ prefere ''RADIKARO'') estas, kun malmultaj diferencoj, la sama por ĉiuj, kaj oni povas aktuale konsideri ĉiujn tiujn lingvojn kiel diversajn dialektojn de iu sama lingvo internacia. Ilia malsameco troviĝas esence en la formoj gramatikaj. Tre atenta kaj tre senpartia studo de la diversaj sistemoj ''PERFEKTISMAJ'' estas nin konvinkinta de ''IDO'' estas aktuale tiu kies ensemblo plej alproksimiĝas al la plej bona internacia lingvo. ''IDO'' havas kiel aŭtorojn s-rojn de Beaufront kaj Couturat. Ĝi prezentiĝas kiel reformo kaj simpligo de Esperanto. Ĝi havas super tiu lasta superecojn ''PARTAJN'' nediskuteblajn. Sed apud tiuj superecoj ĝi enhavas, rimarkinde en la gramatiko, tre gravajn difektojn kaj komplikaĵojn kiuj estas forigintaj de ĝi multajn reformistojn kaj malhelpinta ĝian disvastigon ekster malgranda rondo de 300 aŭ 400 adeptoj. Kvankam tiuj difektoj estas ja realaj kaj gravaj, ili tamen estas korekteblaj. Pluraj homoj estas provintaj ĝustigi ilin kaj pluraj proponoj estas jam aperintaj, ĉu kiel kompletaj projektoj ĉu kiel proponaroj,<noinclude><references/></noinclude> All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=46585.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|