Revision 47358 of "Unuaj agordoj/Al la Amikoj" on eowikisource{{paĝokapo
| titolo = Al la Amikoj
| aŭtoro = Wiktor Elski
| sekcio =
| antaŭa = [[Al la Celo]]
| posta = [[En Revoj Mi Foje...]]
| notoj = Aperis en [[Unuaj agordoj]].
| kvalito = 2
| jaro = 1912
}}
{{Neglekto de aŭtororajto}}
<poem>
Al agado, al laboro!
Kvankam ĉie malfavoro,
Kvankam homoj nin ne fidas,
Nek la celon nian vidas.
Al agado, al laboro
Kun kuraĝo en la koro!
Malgraŭ baroj sur la vojo,
Stel' espera nia ĝojo.
Jen ĝi lumas verda stelo,
Lumas hele sur ĉielo,
Ne permesas al ni plori,
Sed ordonas: plu labori!
Stelo lumas sur ĉielo,
Vojon montras ĝi al celo.
Nur persiste, nur konstante,
Pri la venko ne dubante.
Do ne dormu, sed leviĝu,
Koroj viaj ekflamiĝu
Kaj ekkriu per fervoro:
Fratoj, ĉiuj al laboro!
</poem>
[[Kategorio:Esperantlingva poezio]]All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?oldid=47358.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|