Revision 47376 of "Unuaj agordoj/Al J…" on eowikisource

{{paĝokapo
 | titolo     = Al J.....
 | aŭtoro    = Wiktor Elski
 | sekcio     = 
 | antaŭa    = [[Ne rigardu]]
 | posta      = [[El letero]]
 | notoj      = Aperis en [[Unuaj agordoj]].
 | kvalito = 2
 | jaro = 1912
}}

{{Neglekto de aŭtororajto}}

<poem>
{{centra}}
De l' unua la momento,
       De l' ekkono
Min eniris ia sento
       De l' sindono
              Per la ond',
Kaj ne scias mi, kiele
       Sen konfeso
Mi ekamis vin kruele,
       Ĝis forgeso
              Pri la mond'...
Kvankam sentas mi sincere,
       Vi ne fidos
Kaj ne amos vi min vere,
       Sed nur ridos
              Je la sent';
Tamen sub rigard' mi via
       Tremos iam,
Tamen mia cel' radia
       Vi por ĉiam
              Kiel tent'.
{{fincentra}}
</poem>
[[Kategorio:Esperantlingva poezio]]