Revision 47388 of "Unuaj agordoj/Sen titolo" on eowikisource

{{kvalito|3}}
{{paĝokapo
 | titolo     = [[Unuaj agordoj]]
 | aŭtoro     = Wiktor Elski
 | tradukinto = 
 | sekcio     = Sen titolo
 | antaŭa     = [[Ofte en brusto]]
 | posta      = [[Sub la betulo]]
 | notoj      = {{kvalito|3}}
}}

{{Neglekto de aŭtororajto}}

<div style="text-align:justify; margin-left:20%; margin-rigth:20%;">
<big>'''{{smallcaps|Sen titolo}}'''</big>
<poem>
Ho, koro...
               En nigra malĝoja medito
Mi revas pri mia pasinto malhela,
Mi vidas, ke mondo por mi nur kruela
Dum vivo ĝi estis.
                              Malbona sendito
De l' homa doloro
                              la koro.

Ho, koro...
               Se koron mi havus granitan,
Mi kraĉus la mondon, mi ridus fiera,
Kompaton ne konus en koro mi fera,
Malamus mi ĉiujn!
                              Mi amon sentitan
Ne konus. Doloro,
                              Ho koro.

Ho, koro...
               Tro bona vi estas por mondo,
Tro bona por homoj, por ĝemoj senfinaj,
Tro bona vi estas por larmoj virinaj,
Por pet' de l' malfortaj.
                              Nur ama respondo,
La trem' de l' fervoro
                              en koro.

Ho, koro!...
                Feliĉon la helan mi ĵetas,
Riĉecon en mondo sen ia sent' frata,
Estimon de l' homoj firgas mi, sata
De l' tera malsaĝo!
                              Nur flame mi petas:
Ho, restu trezoro,
                              la koro!... 
</poem>
</div>

[[Kategorio:Unuaj agordoj]]