Revision 57777 of "Krepusko" on eowikisource

'''[[Aŭtoro:Penka Batoeva|Penka Batoeva]]'''

Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: [[Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence]]

Jen, estas horo de l'krepusko,

post la subiro de la suno,

nek estas nokto, nek plu lumo,

nun estas horo de la revoj.

La longa tago jam forpasis

Per paŝoj paŝoj, malrapidaj,

nebuloj grizaj kaj humidaj

la gajan venton ie kaŝas.

Kaj niaj lacigitaj homoj

eniras trans la hejmajn sojlojn,

etendas la soifajn brakojn

por ies pura, varma mano.

Kiu ilin atendas ene?

Ĉu la fajrujo ĵetas flamon,

aŭ miragoj mortaj ludas,

aŭ silento muta muĝas?

Ho, bela horo de l'krepusko,

per milda mano, per favoro

brakumu vi la tuthomaron

por la benita nokta ĝojo!

[[Kategorio:Penka Batoeva]]