Revision 57781 of "Dorna Krono" on eowikisource

[[Dosiero:Babche.jpg|dekstra|120px]]
'''[[Aŭtoro:Penka Batoeva|Penka Batoeva]]'''

Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: [[Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence]]

La okuloj de patrinoj

vidas trans la estontecon,

trans la tempon

trans miljarojn

kiel ravaj sunradioj

trans la puro de kristalo

ili sentas kaj travidas,

ke la homoj unuiĝos

trans la limoj,

trans la maroj

por feliĉo de l'homaro.

La oreloj de patrinoj,

eĉ plensurdaj ili estu,

ree aŭdus la idaron,

kies krioj ĝojoplenaj

plenigas la ĉielon,

la serenon de la spaco

per la voĉo de la paco:

"Paco, paco kaj nur paco!"

La okuloj de patrinoj

vidas, eĉ se blindaj estas,

ke la idoj pliboniĝos,

ol ni - en la pasinteco

kaj detruos ĉiujn barojn

de la vana hommalamo.

Levu, levu vin junuloj

distingrasaj kaj naciaj,

kaj vi ĉiuj unuiĝu

por labor' humana!

Еn utila bela celo

jungu vi la bombojn,

la kanonojn vi transformu

al sennombra mono

kaj tiun  monon

al la malriĉuloj.

Vi junuloj sur la tero

Interkompreniĝu

kaj penetru, kaj konkeru

la novajn orbitojn!

En kuna labor' kaj paco

atingu la planetojn

kaj mirindaj aerŝipoj

briloj kun kometoj.

La militoj, ili estas

estas tutesuperfluaj

malhonora dorna krono

sur la frunt' homara.

Vi junuloj niaj karaj

vi forĵetu tiun kronon!

For de mia bela mondo!

For horora dorna krono

For de la terglobo!

[[Kategorio:Penka Batoeva]]