Difference between revisions 15484 and 18237 on eowikisource

{{paĝokapo
 | titolo     = La Slavoj
 | aŭtoro    = P. Milukov
 | tradukinto = V. Laskin
 | sekcio     = 1. Dislokiĝo de slavoj
 | antaŭa    = [[La Slavoj/Titolpaĝo|Titolpaĝo]]
 | posta      = 
 | notoj      = 
(contracted; show full)

'''La sciigoj pri la dislokiĝo de slavoj'''. La okcidentaj kaj orientaj slavoj atingis en la VIII kaj IX centjaroj la plej vastajn limojn de sia disvastiĝo. Sed kiamaniere tio ĉi okazis, pri tio ni scias bedaŭre tre malmulte.

La frankoj, gotoj, langobardoj konservis almena
uŭ iajn legendojn pri siaj migradoj en Eŭropo, kaj tiuj ĉi legendoj jam de longe estis notitaj de iliaj naciaj historiistoj. Ĉe la slavoj la historiistoj kaj kronikistoj aperis multe pli poste, kaj pri la plej antikva sorta de la slava gento ni devas preni la sciigojn de la frankaj (Fredegar), gotaj (Jordan) kaj langobardaj (Paŭlo Diakono) aŭtoroj. Kompreneble, ili ne havis specialan kaŭzon interesiĝi pri la slava historio, escepte la okzaojn, kiam ĝi tuŝis ilian propran. Pri la migradoj de slavoj plej multe (contracted; show full)

Tiamaniere, oni devas pensi, ke la spaco inter Vistulo kaj Oder estis okupita ne pli malfrue, ol en la V centjaro. Pli okcidente, ĉe Elbo, la lokoj de la estonta kolonio de baltikaj slavoj ankoraŭ en la VI centjaro prezentis vastan senpopolan dezerton. En la VII centjaro, de Elbo ĝis Oder ni trovas koloniojn de la okcidentaj serboj, kiel oni povas supozi laŭ la rakontoj pri Samo; sed pli kredindaj sciigoj pri slavaj kolonioj norden de tiu ĉi strio ĝis la maro malestas ĝis la VIII centjaro.