Difference between revisions 18237 and 36695 on eowikisource

{{paĝokapo
 | titolo     = La Slavoj
 | aŭtoro    = P. Milukov
 | tradukinto = V. Laskin
 | sekcio     = 1. Dislokiĝo de slavoj
 | antaŭa    = [[La Slavoj/Titolpaĝo|Titolpaĝo]]
 | posta      = 
 | notoj      = 
(contracted; show full)

Tiamaniere, oni devas pensi, ke la spaco inter Vistulo kaj Oder estis okupita ne pli malfrue, ol en la V centjaro. Pli okcidente, ĉe Elbo, la lokoj de la estonta kolonio de baltikaj slavoj ankoraŭ en la VI centjaro prezentis vastan senpopolan dezerton. En la VII centjaro, de Elbo ĝis Oder ni trovas koloniojn de la okcidentaj serboj, kiel oni povas supozi laŭ la rakontoj pri Samo; sed pli kredindaj sciigoj pri slavaj kolonioj norden de tiu ĉi strio ĝis la maro malestas ĝis la VIII centjaro.


{{DEFAŬLTORDIGO: Slavoj/Dislokiĝo de slavoj, La}}