Difference between revisions 15632 and 18661 on eowikisource{{paĝokapo | titolo = ../ | aŭtoro = Mark Twain | tradukinto = Edwin Grobe | sekcio = Bonŝanco | antaŭa = [[../Kanibalismo en la vagonoj|Kanibalismo en la vagonoj]] | posta = | kvalito = 12 }} Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por res(contracted; show full)j. Li sternis sian tutan militan vivon per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron aŭ baroneton aŭ lordon aŭ ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo. [[Kategorio:Noveloj]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=18661.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|