Difference between revisions 16339 and 19349 on eowikisource{{Paĝokapo | titolo = Ne mortigu | aŭtoro = Lev Nikolaeviĉ Tolstoj | tradukinto = Vikifontaro | notoj = Tio ĉi estas traduko de angla Vikifontara traduko de ruslingva verko. | lingvo = rusa }} {{titolo|Ne mortigu}} :''Ne mortigu. -Eliro xx. 13.'' :''Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. -Luko vi. 40. :''Ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. -Mateo xxvi. 52.'' :''Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. -Mateo vii. 12.'' Kiam reĝoj estas mortpunitaj post tribunalo, kiel en la okazo de Charles la 1-a, Louis la 16-a, kaj Maksimiliano de Meksiko; aŭ kiam ili estas mortigataj en kortumaj konspiracioj, kiel Peter la 3-a, Paul, kaj pluraj sultanoj, ŝahoj, kaj ĥanoj - oni malmulte parolas pri ĝipri tio plejofte silentas; sed kiam ili estas mortigataj sen tribunalo kaj sen kortuma konspiracio - kiel en la okazo de Henry la 4-a de Francujo, Aleksandr la 2-a, kaj la Imperiestrino de Aŭstrujo, la morta Ŝaho de Persio, kaj, ĵuse, Humbert - tiaj murdoj ekcitas la plej grandan surprizon kaj indignon inter reĝoj kaj imperiestroj kaj iliaj aliĝantoj, kvazaŭ ili la plej grandan surprizitan indignon, kvazaŭ ĉi tiuj homoj mem neniam partoprenis en murdoj, nek profitis per ili, nek instigis ilin. Sed, fakte, krome la plej agrablaj el la murditaj reĝoj (ekzemple Aleksandr la 2-a aŭ Humbert), eĉ ne inkludante la ekzekutojn en siaj propraj landoj, estis instigantoj, kunkulpuloj, kaj partoprenantoj en la murdoj de dekmiloj da homoj kiuj pereis sur la batala kampo; plue, pli kruelaj reĝoj kaj imperiestroj kulpiĝas pri centmiloj, aŭ eĉ milionoj, da murdoj. La instruado de Kristo nuligas la leĝon de "Okulo por okulo, kaj dento por dento"; sed tiuj kiuj ĉiam aliĝis al tiu leĝo, kaj ankoraŭ aliĝas al ĝi, kaj aplikas ĝin je malboneteruriga grado - ne nur pretendante "okulon por okulo", sed sen provokacio postulante la buĉadon de miloj, kiel ili faras kiam ili deklaras militon - ne rajtas esti indignaj pri la aplikado de tiu sama leĝo al ili mem per tiel eta kaj sensignifa grado, ke apenaŭ unu reĝo aŭ imperiestro estas murdata po cent miloj, aŭ eble eĉ po miliono mortigita pro la ordono kaj konsento de reĝoj kaj imperiestroj. Reĝoj kaj imperiestroj ne nur ne estu indignaj je murdoj kiel Aleksandr la 2-a kaj Humbert, ili ankaŭ estu surprizataj ke tiaj murdoj estas tiel maloftaj, konsiderante la adan kaj universaĉiupopolan ekzemplon de murdoj kiun ili donas al homaro donas. L' amasoj estas tiel hipnotigitaj, ke ili vidas tion kio okazas antaŭ iliaj okuloj, sed ili ne komprenas ties signifon. Ili vidas kian konstantan zorgon reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj donas al siaj obeemaj armeoj; ili vidas la paradojn kaj manovrojn kiujn la regnestroj kunvokas; kaj la homoj kunamasiĝas por vidi, kiel siaj propraj fratoj, hele vestitaj en la vestoj de stultuloj, estas transformataj al maŝinoj kun la sono de tamburo kaj trumpeto, post la krio de unu viro, farante la tutsaman mo(contracted; show full)Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj. [[Kategorio:Tradukoj de Vikifontaro]] [[Kategorio:Eseoj]] [[en:Thou Shalt Not Kill]] [[fr:Tu ne tueras point]] [[ru:Не убий (Толстой)]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=19349.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|