Difference between revisions 19349 and 19350 on eowikisource

{{Paĝokapo
 | titolo      = Ne mortigu
 | aŭtoro     = Lev Nikolaeviĉ Tolstoj
 | tradukinto  = Vikifontaro
 | notoj = Tio ĉi estas traduko de angla Vikifontara traduko de ruslingva verko.
 | lingvo = rusa
}}
{{titolo|Ne mortigu}}
(contracted; show full)aplikado de tiu sama leĝo al ili mem per tiel eta kaj sensignifa grado, ke apenaŭ unu reĝo aŭ imperiestro estas murdata po cent miloj, aŭ eble eĉ po miliono mortigita pro la ordono kaj konsento de reĝoj kaj imperiestroj. Reĝoj kaj imperiestroj ne nur ne estu indignaj je murdoj kiel Aleksandr la 2-a kaj Humbert, ili ankaŭ estu surprizataj ke tiaj murdoj estas tiel maloftaj, konsiderante la adan kaj ĉiupopolan ekzemplon de murdo kiun ili donas al homaro.

L' amasoj estas tiel hipnotigitaj, ke ili vidas 
tion kio okazas antaŭ iliaj okuloj, sed ili ne komprenas ties signifonkaj ne komprenas la signifon de tio, kio okazadas antaŭ ili. Ili vidas kianla konstantan zorgon de reĝoj, imperiestroj, kaj prezidantoj donas al siaj obeemaj armeoj; ili vidas la paradojn kaj manovrojn kiujn la regnestroj kunvokas; kaj la homoj kunamasiĝas por vidi, kiel siaj propraj fratoj, hele vestitaj en la vestoj de stultuloj, estas transformataj al maŝinoj kun la sono de tamburo kaj trumpeto, post la krio de unu viro, farante la tutsaman movadon dum la tutsama momento - sed ili ne komprenas kion ĉi ĉio signifas. Sed la signifo de tiu ekzerco estas tre klara kaj simpla: ĝi estas nenio krom pretigo por mortigado.

Ĉio ĉi stultigas homojn por ke ili estu taŭgaj iloj por murdo. Kaj tiuj, kiuj tion faras, ĉefe direktas tion kaj estas vantaj pri tio, estas la reĝoj, la imperiestroj, kaj la prezidantoj. Kaj tiaj homoj mem - kiuj speciale okupiĝas pri la organizado de murdo kaj kiuj igis murdon sia profesio, kiuj portas armeajn uniformojn kaj tenas batalilojn (glavojn) ĉe siaj flankoj - estas ŝokataj kaj indignaj kiam unu el ili estas murditaj.

La murdoj de reĝoj - la murdo de Humbert - estas aĉegaj, sed ne pro sia krueleco. La aferoj farataj de la komando de reĝoj kaj imperiestroj - ne nur pasintaj okazoj kiel la masakro de Sankta Bartolomeo, religiaj buĉadoj, la teruraj represioj kontraŭ pezantaj ribeloj, kaj Parizaj armepuĉoj, sed ankaŭ la hodiaŭaj estraraj ekzekutoj, la mortigo de malliberuloj en sola enfermo, la Disciplinaj Batalionoj, la pendigoj, la senkapigoj, l(contracted; show full)estron - kial ili ne povas elpensi ian pli bonan metodon plibonigi la staton de homaro ol mortigi homojn kies detruado ne povas esti pli helpema ol la senkapigo de tiu mita monstro sur kies kolo aperis nova kapo tuj kiam alia estis detranĉita? Reĝoj kaj imperiestroj antaŭ longe kreis por si sistemon kiel magazeno-pafilo: kiam unu kuglo estas elĵetita, alia kuglo tuj anstataŭas ĝin. ''Le roi est mort, vive le roi!'' [La reĝo estas morta, vivu la reĝo!] Sekve, kial oni ilin mortigu?

Nur 
ĉen la plej malprofunda opinivido povas la mortigo de tiuj ĉi homoj ŝajni esti metodo por savi la naciojn de subpremo kaj de militoj detruantaj homajn vivovivojn homajn.

Oni devas nur memori ke simila subpremo kaj simila milito daŭris, senkonsidere pri kiu estis la ĉefo de la registaro - Nikolai ŭ Aleksandr, Frederik aŭ Vilhelm, Napoleono aŭ Louis, Palmerston aŭ Gladstone, McKinley aŭ iu ajn alia - por kompreni ke ne nur unu speciala homo kaŭzas la ĉi-tiujn subpremojn kaj ĉi-tiujn militojn kiuj suferigas la naciojn. La mizereco de nacioj ne estas kaŭzita de specialaj homoj, sed de l' speciala strukturo de societo, sub kiu la popoloj estas tiom kunligitaj ke ili si(contracted; show full)

Sekve la Aleksandroj, Carnotoj, Humbertoj, kaj aliaj ne estu murditaj, sed oni ekspliku al ili ke ili mem estas murdantoj; ĉefe, oni ne permesu ilin mortigi la popolon; homoj rifuzu murdi laŭ iliaj ordonoj.


HSe homoj ne agadas ankoraŭ tiumaniere, tio estas nur ĉar Registaroj, por sin konservi, diligente ekzercas hipnotan influon sur la popolo. Kaj, sekve, ni povas helpi malebligi homojn mortigi aŭ reĝojn aŭ unu la alian, ne per mortigo - ĉar murdo nur pliigas la hipnotigon - sed per ekveki homojn el ties hipnota stato.

Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj.

[[Kategorio:Tradukoj de Vikifontaro]]
[[Kategorio:Eseoj]]

[[en:Thou Shalt Not Kill]]
[[fr:Tu ne tueras point]]
[[ru:Не убий (Толстой)]]