Difference between revisions 19351 and 19354 on eowikisource{{Paĝokapo | titolo = Ne mortigu | aŭtoro = Lev Nikolaeviĉ Tolstoj | tradukinto = Vikifontaro | notoj = Tio ĉi estas traduko de angla Vikifontara traduko de ruslingva verko.⏎ | lingvo = rusa }} {{titolo|Ne mortigu}} :''Ne mortigu. -Eliro xx. 13.'' :''Disĉiplo ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, ĉiu estos kiel lia instruisto. -Luko vi. 40. (contracted; show full) Ĉio ĉi stultigas homojn por ke ili estu iloj por murdo. Kaj tiuj, kiuj tion faras, ĉefe direktas tion kaj estas vantaj pri tio, estas la reĝoj, la imperiestroj, kaj la prezidantoj. Kaj tiaj homoj mem - kiuj speciale okupiĝas pri la organizado de murdo kaj kiuj igis murdon sia profesio, kiuj portas armeajn uniformojn kaj tenas glavojn ĉe siaj flankoj - estas ŝokataj kaj indignaj kiam unu el ili estas murditaj. La murdoj de reĝoj - la murdo de Humbert - estas aĉegaj , sed ne pro sia krueleco. La aferoj farataj de la komando de reĝoj kaj imperiestroj - ne nur pasintaj okazoj kiel la masakro de Sankta Bartolomeo, religiaj buĉadoj, la teruraj represioj kontraŭ pezantaj ribeloj, kaj Parizaj armepuĉoj, sed ankaŭ la hodiaŭaj estraraj ekzekutoj, la mortigo de malliberuloj en sola enfermo, la Disciplinaj Batalionoj, la pendigoj, la senkapigoj, la pafadoj kaj buĉado en militoj - estas nekompareble pli kruelaj ol la murdoj faritaj de Anarĥiistoj. Tiuj ĉi murdoj ankaŭ ne estas aĉegaj pro nemeriteco. Se Aleksandr la 2-a kaj Humbert ne meritis morton, do eĉ malpli morton meritisĝin la miloj da rusoj kiuj pereis ĉe Plevna, aŭ la italoj kiuj pereis en Abisinia. Tiaj murdoj estas aĉegaj ne pro krueleco aŭ nemeriteco, sed pro la malrezoneco de tiuj kiuj ilin faras. Se la reĝmurdantoj agadas laŭ la influo de personaj sentoj de indigno evokita de l' suferado de subpremata popolo, pri kiuj ili kredas ke Aleksandr aŭ Karnot or Humbert havas respondecon;, aŭ se ili agadas laŭ personaj sentoj de revenĝo, do: eĉ se ilia konduto estis ege malmorala, ĝi &emdash; do estas almenaŭ komprenebla; sed kial grupo da homoj (anarĥiistoj, oni al ni diras), ekzemple tiuj kiuj sendis [[w:Gaetano Bresci|Bresci-on]], kaj kiuj nun minacas alian imperiestron - kial ili ne povas elpensi ian pli bonan metodon plibonigi la staton de homaro ol mortigi homojn kies detruado ne povas esti pli helpema ol la senkapigo de tiu mita monstro sur kies kolo aperis nova kapo tuj kiam alia estis detranĉita? Reĝoj kaj imperiestroj antaŭ longe kreis por si sistemon kiel magazeno-pafilon: kiam unu kuglo estas elĵetita, alia kuglo tuj anstataŭas ĝin. ''Le roi est mort, vive le roi!'' [La reĝo estas morta, vivu la reĝo!] Sekve,Do kial oni ilin mortigu? Nur ĉe la plej malprofunda vido povas la mortigo de tiuj ĉi homoj ŝajni esti metodo por savi la naciojn de subpremo kaj de militoj detruantaj vivojn homajn. Oni devas nur memori ke simila subpremo kaj simila milito daŭris, senkonsidere pri kiu estis la ĉefo de la registaro - Nikolai ŭ Aleksandr, Frederik aŭ Vilhelm, Napoleono aŭ Louis, Palmerston aŭ Gladstone, McKinley aŭ iu ajn alia - por kompreni ke ne nur unu speciala homo kaŭzas la ĉi-tiujn subpremojn kaj ĉi-tiujn militojn kiuj suferigas la naciojn. La mizereco de nacioj ne estas kaŭzita de specialaj homoj, sed de l' speciala strukturo de societo, sub kiu la popoloj estas tiom kunligitaj ke ili sin trovas en la potenco de kelkaj homoj, aŭ pli ofte en la potenco de ununura homo: homo kiu estas tiom pervertita de sia malnaturala pozicio kiel la decidanto de la destino kaj la vivoj de milionoj, ke li estas ĉiam en malsana farto, kaj li ĉiam suferas pli-malpli manion de sinpligrandigo, kiun nur lia potenca pozicio kaŝas for de la ĝenerala rimarko. Krom la fakto ke tiajn homojn ĉirkaŭas ekde la plej frua infaneco ĝis la tombo la plej sensenca lukseco el atmosfero de malvereco kaj flatado kiuj ĉiam akompanas ilin, ilia tuta edukado kaj ĉiuj iliaj okupoj estas centrigitaj ĉe unu objekto: lerni pri pasintaj murdoj, pri la la plej bonaj hodiaŭaj murdmetodoj, kaj la plej bonaj preparoj por futura murdo. Ekde infaneco ili lernas pri mortigo en ĉiuj ĝiaj manieroj. I; ili ĉiam portas apud si murdajn batalilo-ilojn kiel glavojn aŭ sabrojn; ili vestiĝas en diversaj uniformoj; ili ĉeestas paradojn kaj manovrojn; ili vizitas unu la alian, prezentante unu la alian kun medaloj kaj kandidatigante unu la alian al la komando de regimentoj - kaj oni ne nur ne diras al ili rekte tion kion ili faras, aŭ diras ke okupiĝi pri preparoj por murdoj estas abomena kaj krima, sed el ĉiuj flankoj ili aŭdas nenion krom laŭdo kaj entuziasmo por ĉiu ilia aktiveco. Ĉiufoje kiam ili eliras, kaj ĉe ĉiu parado kaj manovro, aroj da homoj amasiĝas por saluti ilin kun entuziasmo, kaj al ili ŝajnas kvazaŭ la tuta nacio aprobas ilian konduton. La nura parto de la gazetaro kiu atingas ilin, kaj kiu ŝajnas al ili kiel la esprimo de la sentoj de la tuta popolo, aŭ almenaŭ ties plej bonaj reprezentantoj, sklave laŭdegas ĉiun ilian vorton kaj agon, sendistinge kiom folaj aŭ abomenaj ili estas. La homoj ĉirkaŭ ili - viroj kaj inoj, la ekleziuloj kaj la laikaro (el kiuj ĉiuj ne valorigas homan dignon) - konkurante unu kun la alia en delikata flato, konsentas kun ili pri io ajn kaj trompas ilin pri ĉio, malebligante ilin vidi vivon tiel kiel ĝi ja estas. Tiaj regnestroj povas vivi centjare sen vidi unu vere nedependan viron aŭ aŭskulti la parolatan veron. Oni kelkfoje estas ŝokita aŭdi la vortojn kaj agadojn de ĉi tiuj viroj; sed oni devas nur konsideri ilian situacion por kompreni ke iu ajn en ties loko agadus tiel kiel ili agadas. Se pPrudenta viroulo, trovusinte sin en ilia situacio, estaspovus fari nur unu prudenta ago kiun li povus fari: eskapi el tia situacio. Iu ajn aliulo kondutus tiel kiel ili kondutas; sed ĉiu, restante en ilia situacio, kondutos sin same. Kio ja okazas en la kapo de ia Vilhelmo de Germanujo - mallarĝe pensanta, malbone edukita, vanta homo, kun la idealoj de germana "Junker", - kiam li ne povas diri ion tiom idiota aŭ terura ke ĝi ne estos respondita per entuziasma "Hoĥ!" kaj ne estos komentata de la gazetaro de la tutmondo kvazaŭ ĝi estis io tre grava? Kiam li diras ke, laŭ lia ordono, soldatoj estu pretaj mortigi siajn proprajn patrojn - "Hura!" Kiam li diras ke la armeo ne prenu malliberulojn en Ĥinujo, sed buĉu ĉiujn, oni ne metas lin en frenezejon, sed homoj krias "Hura!" kaj ekveturas Ĥinujen por plenumi liajn ordonojn. Aŭ Nikolao la 2-a, kiu estas (homo laŭnature modesta), komencas regni anoncante al respektataj maljunuloj, kiuj esprimis deziron esti permesataj diskuti siajn proprajn aferojn, ke tiaj ideoj de memregno estis "sensencaj sonĝoj" - kaj la organoj de la gazetaro kiun li vidas kaj la homoj kiujn li renkontas, laŭdas lin pro tio. Li proponas infanecan, folan, kaj hipokritan projekton de universala paco, samtempe ordonante pliigon en la armeo - kaj ne estas limoj de la laŭdoj de lia saĝeco kaj solideco. Tute senbezone li malsaĝe kaj senkompate insultas kaj(contracted; show full)eĉ pli alte, kaj tiel plu ĝis la plej alta ŝtupo - ĝis tiuj kiuj, starante ĉe la pinto de la societa konuso, povas akiri nenion pluan, tiuj al kiuj la nuraj motivoj de agadoj estas amo de potenco kaj vaneco, kaj kiuj estas ĝenerale tiom pervertitaj kaj stultigitaj de la potenco de vivo kaj morto kiun ili tenas sur siaj samlandanoj, kaj de la sekva sklavemo kaj flatado de tiuj kiuj ĉirkaŭas ilin, ke, ne ĉesante fari malbonon, ili sentas sin tre certigitaj ke ili estas bonfarantoj al la homa raso. La popolo , oferantae sian homan dignon por materia profito, produktas ĉi tiujn homojn, kiuj ne povas agadi alimaniere, kun kiuj senutilas koleri pro iliaj stultaj kaj aĉaj agoj. Mortigi tiajn homojn estas kiel vipi knabojn kiuj oni mem trodorlotis. (contracted; show full)Kaj ĉi tion mi penadis fari per la ĉi-supraj rimarkoj. [[Kategorio:Tradukoj de Vikifontaro]] [[Kategorio:Eseoj]] [[en:Thou Shalt Not Kill]] [[fr:Tu ne tueras point]] [[ru:Не убий (Толстой)]] All content in the above text box is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike license Version 4 and was originally sourced from https://eo.wikisource.org/w/index.php?diff=prev&oldid=19354.
![]() ![]() This site is not affiliated with or endorsed in any way by the Wikimedia Foundation or any of its affiliates. In fact, we fucking despise them.
|